EuroScout Info estas monate eldonata de la Eůropa Skolta Oficejo EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 19 _________________________ Vizitu nian retpaghon: http://www.scout.org/europe Numero 19 * Junio 2004 MASTRUMADO DE LA EÚROPA REGIONO Kunveno de la Gvidanta Komitato La unua kunveno de la nova Gvidanta Komitato okazis en Dublino la 29n kaj 30n de Majo. Tio ankaux estis la unua kunveno de la kunordiganta grupo, kiun konsistas el du Mastrumantaj Komitatoj de MSA Euxropo kaj la Euxropa Skolta Regiono. Unu el la cxefaj taskoj de cxi tiu kunveno estis pretigi la kunvenon de la Euxropa Skolta Komitato en Genevo de la 25a gxis la 27a de Junio. Granda parto de la kunveno celis taksi la Konferencon kaj la starigon de la Regiona Skolta Plano 2004-2007. La finajn raportojn de la du konferencoj – la 18a Euxropa Skolta Konferenco kaj la 11a Euxropa Geskolta Konferenco – oni dissendos al la naciaj asocioj en Septembro per KD. Chiuj raportdokumentoj troveblas cxe la Regiona retpagxo. Novajxoj el la profesia teamo De la 10a gxis la 15a de Majo, la tuta Euxropa Regiona teamo el la Monda Skolta Oficejo laboris en Kandersteg. Gxiaj cxefaj celoj dum la semajno estis taksi la Euxropajn konferencojn, pretigi la agadplanon 2004–2005 kaj la bugxeton de gxia starigo, pridiskuti tio, kion signifas esti profesiulo en Skoltismo, pretigi la kunvenon de la Euxropa Komitato, kaj gxenerale ekzameni aliajn punktojn por plibonigi subtenon al la naciaj Skoltaj asocioj. Plurajn gastojn oni invitis al kelkaj laborsesioj: Lidija Pozaic Frketic, Prezidanto de la Euxropa Skolta Komitato, Luc Panissod, Delegita Gxenerala Sekretario, kaj Eduardo Missoni, Gxenerala Sekretario. David McKee, kiu respondecas kiel Regiona Direktoro ekde la 1a de Julio, ankaux pasis la semajnon kun la teamo kaj aktive partoprenis la laboradon. Gxi estis la lasta kunveno de la nuntempa teamo cxar la nuna Regiona Direktoro Jocelyne Gendrin-Guinebault rezignos la 1n de Julio. Ni cxiuj deziras al sxi cxion plej bonan por la estonteco. ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Milutin Milosevic vizitis Bosnion kaj Hercegovinon kune kun la Regiona Direktoro Jocelyne Gendrin-Guinebault. La unua celo de tiu vizito estis kunveni kun gravaj personoj el la Skolta Asocio el la Federacio Bosnio kaj Hercegovino kaj la Skolta Asocio de la Srpska Respubliko cele al plirapidigo de la procezo kreonta landan Skoltan organizon en la lando, cxar la nova landa legxo ne permesos tion fari. La dua celo estis disvolvigi laborplanon cele al dauxrigo de la procezo pri Landa Skolta Strategio. La du asocioj akceptis komenci la unuigan projekton kaj kunlabori subtene al la Euxropa Skolta Regiono celante disvolvigi landan Strategion por tiu nova organizo. JUNULARO KAJ PROGRAMO Laborsesio pri Genraj temoj Post ol la granda sukcesa diskonigo de la rezultoj pri "Genroj en Skoltismo" elsxutebla el: http://www.scout.org/wsrc/ll/gender.shtml , malgranda grupo el spertaj volontuloj el Portugalio, Serbio kaj Montenegro, Slovakio kaj Britio, kunordigataj de funkciuloj el la Monda Skolta Centra Oficejo kaj Euxropo kaj kun Profesoro Harriet Bjerrum Nielsen el la Universitato de Oslo, la chefa esploranto en la projekto, kiel speciala gasto, kunvenis inter la 28-30a de Majo en Genevo. La celo de la kunveno estis esplori eblecojn dauxrigantajn la esploradon per provizado de pli da informo pri altinteresaj manieroj al estroj de la NROj pri genr-edukado. Rimedojn por trejnantoj kaj analiz/rimarkajn ilojn por lokaj estroj oni pridiskutis, same kiel starigon de kelkaj pilot-projektoj en pluraj Euxropaj landoj. Reton el estroj laborantaj pri tiu temo oni starigis kaj la laboron oni planis gxis la Monda Skolta Konferenco en Tunizo, 2005, kiam vastan dokumenton, skizontan la progresojn faritajn en la Regiono, oni prezentos kiel ekzemplo de bona praktiko al cxiu partoprenonta asocio. PROFILO DE SKOLTISMO Kunlaboroj La graveco de ne-formala edukado Ne-formala edukado estas la bazsxtono el nia Movado. MOSMn oni vidas en Euxropo multajn spertojn pri tiu agadkampo. Sed tio estas cxefe en la "junulara movada mondo". MOSM estas unu el la organizoj kiuj vere batalas favore al la rekono de la graveco de ne-formala edukado kaj "malrapide sed certe akiri la subtenon de institucioj priaj kiel la Konsilio de Euxropo kaj la Euxropa Unio", kiel du ekzemploj nur. La Konsilio de Euxropo eniris la varban fazon pri "Euxropa dokumentaro por junaj estroj kaj junaj laborantoj" kies celo estas helpi gejunulojn enkapigi lertecojn kaj kompetentecojn akiritajn kaj surdokumentigi tiun informon, cele al tutkomprenado kaj rekono de tiuj valoraj lertecoj far la socio gxenerale kaj certe far eventualaj dungontoj. Tiu iniciato alvenas en grava momento post la propono de la Euxropa Komisiono 'pri sola kadro por travidebleco de rajtigiloj kaj kompetentecoj' ofte nomita Europass. Ankoraux estas maniero trovota por plej bone kompletigi ambau'ajn iniciatojn reciproke. Dauxrigota eble en la venonta numero de ESI! La vivo de la Movado La Geamikoj de Skoltismo en Euxropo kunvenos en Slovakio La FOSE planas cxi-jare semajnfinan kunvenon, kiu okazos en Slovakio de la 15a gxis la 17a de Oktobro. Rene Karla estas, kunlabore kun la Slovakiaj Skoltoj, finanta la programon kaj -se vi sxatus scii pli- bv kontakti Rene rekte (HRKarla@aol.com) por al lerni pri plej interesaj temoj de la programo. Tiun programon ankaux oni povas peti al eurobureau@euro.scout.org. Tiu chiujara kunveno el la Geamikoj de Skoltismo en Euxropo ankaux provizas kadron por priraporti pasintjarajn rezultojn, kaj skizi venontjaran agadon de FOSE. Elstara Amiko Konekte kun la sukcesa Euxropa Skolta Konferenco en Rejkjaviko, ni plezure bonvenis la Prezidenton de la Islanda Respubliko: Mosxto Herra Olafur Ragnar Grimsson kiel Amiko el Skoltismo en Euxropo. La bonvena kunveno okazis en la oficiala logxejo de la Prezidento (Islanda "Blanka Domo"), kaj kelkaj Mond- kaj Regionaj Skoltaj gravuloj akompanis Jřrgen G. Rasmussen, la Prezidanton de la Euxropa Skolta Fondajho, kiam li prezentis lian prezidentan Mosxton surportantan la insignon de FOSE, kaj la Atestilon pri Dumviva membreco. Lia prezidenta Mosxto Herra Olafur Ragnar Grimsson, profitis je Skoltismo en sia juneco, kaj li esprimis fortan subtenon al la Skoltismo farata en la euxropaj landoj kie Skoltismo jxus renaskigxis. Ni ja povas havi subtenon de la Prezidento... Novajxoj el Internacia Skolta Centro el Kandersteg Dum la unua semajnfino de Junio la Gxenerala Asembleo de la KISC Asocio okazis en la centro. Dimancxon la 6n de Junio pli ol 100 membroj cxeestis por auxskulti la raportojn pri la jaroj 2002 kaj 2003, aprobi bankokontojn kaj vocxdoni pri la membrokotizo. La direktoro de la centro, Miriam Herzberg prezentis en sia raporto la sukcesojn de la pasintaj du jaroj. Mark Knippenberg, delegita direktoro vojagxigis la membrojn virtuale tra la centron kaj tendaron per prezentajxo pri renovigaj projektoj jam faritaj. La membroj vocxdonis favore al plialtigo de la membrokotizo kaj al nova membreca kategorio: junulara membro. Du novajn membrojn de la KISC komitato oni elektis. Davide Capechecchi reprezentos la Italan Skoltan Federacion kaj Kent Clayburn reprezentos la Skoltojn de Usono dum la venontaj du jaroj. Ili anstatauxos la du reprezentantojn el chi tiuj instancoj kiuj devis rezigni el la komitato pro personaj kialoj. Post ol la oficiala tagordo la Membro-cxambron oni malfermis kaj ili festis. Cxi tiu estas la plej laste renovigata cxambro en la domo, projekto kiu eblas pro la financa subtenado de la membroj. Chi somere proks. 7'000 geskoltojn kaj estrojn oni atendas en la cxiutempa malgrand-Jxamboreo en Kandersteg kaj nun la centra personaro finas la lastan pretigon por tio. MALFERME AL LA MONDO Evento de la Konsilio de Euxropo De la 6a gxis la 8a de Majo, 400 gejunuloj el chiuj partoj el la mondo reagis al la invito de la Konsilio de Euxropo por respondi la demandon "Kiel vasta estas via horizonto?". Pri la temoj junularo kaj tutglobigxo, la evento estis maniero identigi estontajn aksojn por tutgloba kunlaboro el junulara perspektivo ene de la kadro pri kunmastruma sistemo de la junulara programo de la Konsilio de Euxropo. Monda Skoltismo estis reprezentita de la Monda Skolta Oficejo, volontuloj el la Euxropa regiono kaj delegitoj el Afriko kaj Euxrazio. Eduardo Missoni prelegis pri globa regado. La MOSM reprezentantoj prelegis pri malricxeco, edukado pri paco, ne-formala edukado, junulara engagxigo kaj antauxevito de AIDoSo (sekvante la Dakar-pinton). MOSM, kiu komencis tiun eventon ene de la junularaj konsultaj instancoj, ankaux helpis organizi la eventon per provizo de konsultanto sperta pri mondaj eventoj (Amélie Teisserenc). Guillaume Légaut (Geskoltoj de Francio) respondecis pri kompilado de la fina raporto pri la evento, kiu fokusighas pri tri ideoj: - Pridemandi stereotipojn - Vivi en pli sentema, pli homa mondo - Akiri novajn politikajn kompromisojn La sukceson oni kunfestis kun aliaj junularaj organizoj kiel la Euxropa Junulara Forumo. La Direktoro de la Konsilio de Euxropo pri Junularo kaj Sporto diris ke "cxi tiu evento sukcesis dank' al la pragmatismo de la Geskoltoj". Por pli da informo, bv viziti la retpagxon de la Konsilio de Euxropo: http://www.coe.int/T/E/Cultural_Co-operation/Youth/1._News/globalisation.a sp UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://www.scout.org/europe/conference EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html ---------------------------------------------------------------------- esperantigis: Ricardo Carrillo Revizis: Guido Ricci