Euroscout info estas monate eldonata de la Eùropa Skolta Oficejo EUROSCOUT INFO - NUMERO 18 - MAJO 2004 Vizitu nian retpaghon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EÚROPA REGIONO En Aprilo, la chefa agado de la Regiono koncernis pretigadon kaj ekigon de la 18a Euxropa Skolta Konferenco kaj la 11a Euxropa Skoltina kaj Skolta Konferenco, kiuj okazis en Rejkjaviko de la 17a ghis la 21a de Aprilo 2004. Tridek kvin landaj skoltaj organizoj partoprenis la Skoltan Konferencon. Cxiuj partoprenintoj aktive agadis cele al gxia sukceso. Rezolucioj estis aprobitaj fine de la sesio pri Euxropa civitaneco, programoj por adoleskantoj kaj plifortigo de kunlaboro kun la aliaj regionoj de MOSM. La rezolucioj troveblas che la regiona retpagho: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=120 Elekto de la nova Euxropa Skolta Komitato La delegitoj de la landaj skoltaj organizoj elektis novan Euxropan Skoltan Komitaton, kiu kunvenos en Junio. Inter la ses novaj membroj, ne estas malpli ol kvar agxaj maks. 35 jarojn. Regiona estraro vere plijunigxas – kaj gxi kontribuas al la strategia prioritato pri engagxigo de pli junaj homoj en la decidfarada procezo de la Organizo. Kunuzado de respondeco inter viroj kaj virinoj evidentas en la Gvidanta Komitato. Lidija Pozaic Frketic (Kroatio, aghas 29n) estas la plej juna Prezidanto de regiona komitato. Sxia vicprezidanto estas Marios Christou (Kipro, aghas 44n). La aliaj kvar membroj estas Paolo Fiora (Italio, 32), Joao Armando Gonçalves Pereira (Portugalio, 40), Johan Strid (Svedio, 35), kaj Craig Turpie (Britio, 29). Novajxoj el la Euxropa Skolta Oficejo De la 10a ghis la 14a de Majo, la tuta personaro kunvenis en Kandersteg cele al pretigo de laboro por 2004-2005. La cxefaj punktoj de cxi tiu labora apartigxo estis: taksi starigon de la Regiona Plano kaj la pasintjaran Agadplanon; establi Agadplanon por 2004-2005 kaj pretigi skizan bugheton por la ESC; ricevi proponojn el la MSB; kaj pridiskuti kaj difini subtenon por NROj en la estonteco kadre de la Regiona Skolta Plano 2004-2007. Lidija Pozaic Frketic, Prezidantino de la Euxropa Skolta Komitato, partoprenis la kunvenon dum gxiaj unuaj tagoj, kaj David McKee, la nuna regiona direktoro, partoprenis la tuton. La teamo gaje bonvenis Eduardo Missoni, Ghenerala Sekretario de MOSM dum laborsesio. Li konigis sian vidpunkton pri defioj kontrauxstarantaj la Organizon kaj la Mondan Skoltan Oficejon. Luc Panissod, Delegita Gxenerala Sekretario, kaj Claudio Burkhard, la Kasisto de la Euxropa Regiono, ankaux pasis unu tagon kun la teamo pri bughetaj temoj. Nova Regiona Direktoro ekde la 1n de Julio, 2004 David McKee (Britio, 45) respondecos anstataux Jocelyne Gendrin-Guinebault kiel Regiona Direktoro ekde la 1n de Julio, 2004. Adiauxa parolado de Jocelyne ricevis longdauxran kaj varman starant-aplauxdadon en la Konferenco. Ni cxiuj deziras al sxi cxion plej bonan en sxiaj novaj streboj. ORGANIZO POR LA 21a JARCENTO Mastruma seminario: esplorante novajn konceptojn La Euxropa Skolta Regiono organizis sian 7n Mastruman Seminarion de la 6a ghis la 12a de Marto 2004. La evento okazis che la Internacia Skoltcentro Kandersteg kaj kunvenigis 23 partoprenintojn el 12 landoj. La celo de la seminario estis disdoni al mastrumantoj malsam-nivelaj el naciaj Skoltaj asocioj konon kaj lertecojn ili bezonas. La fokuso de cxi tiu lasta evento estis "lernantaj organizoj". La seminario celis pli multe diskonigi gravecon de lernado chiunivele en la Organizo. La celoj de la seminario estis: esplori la koncepton pri lernanta organizo; krei konon pri sxangxantaj etosoj kaj kompreni kial oni bezonas lernantan organizon; disvolvigi strategiojn pri kiel farigxi lernanta Organizo; disvolvigi strategiojn por sxangxi kaj mastrumi defiojn; kaj esplori kvalitan mastrumadon en organizo. Programeroj inkluzivis koncepton pri lernantaj organizoj (inkluzivantaj analizon pri kulturo kaj situacio en asocioj); kiel krei lernantan organizon (kono, etoso, estreco, enpovigxo, lernado); kvalita taksado (Skolta perspektivo pri la koncepto disvolvigita en la negoca etoso); risko kaj diskonigo de la koncepto. Partoprenintoj povis krei siajn proprajn planojn por la estonteco, pensi pri proponoj farotaj al siaj asocioj kaj rekomendoj al la Euxropa Skolta Regiono. Perfektaj kondicxoj che la Internacia Skolta Centro Kandersteg kontribuis al la entuziasma kaj amika etoso. JUNULARO KAJ PROGRAMO Landoj de Aventuro "Landoj de Aventuro", la nova Euxropa programo por gejunuloj agxaj 11-16n, komencis tre bone en pluraj asocioj. Gxis nun, pli ol 25 projektojn oni ricevis kaj skizoj pri cxiuj troveblas cxe: http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=409 Rimeda Pakajho por Roveraj Komisiitoj "RoverNet", la unua Euxropa Forumo por Roveraj Komisiitoj, estis tre laborinspiriga region-nivele pri programoj por adoleskantoj kaj post-adoleskantoj. Unu el la konkludoj de la evento estis la bezono por "Rimeda Pakajxo por Roveraj Komisiitoj" kun speciala fokuso pri diskonigo de ekzemploj pri bona praktiko. Tiucele, malgranda eldona teamo kunvenos en Lisbono, en Junio. Genra Esploro Kiel unu el la plej interesaj dokumentoj produktitaj de MOSM (cxar la vizitant-nombro che la retpagxo montras tion klare!), la genra esplorado eniras sian duan fazon, nome pli vaste analizi eblecojn uzi la esploradon landnivele. Laborsesion pri tiu temo oni organizos en Majo, kaj partoprenos Harriet Björum-Nielsen, esploristo kiu verkis la raporton. SKOLTISMA PROFILO Komunikajhoj Novan Euro.Scout.Doc (No. 1/2004) oni jxus eldonis rilata al disvolvigo de interna komunikada strategio por NROj. Gxin oni sendos al cxiuj asocioj en la venonta EuxroPak kaj gxin oni povas elshuti el la Regiona retpagho: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=149&langue=fr Kunlaboroj La 6a Euxro-Araba kunveno okazos de la 11a ghis la 15a de Junio 2004 en Larnaka (Kipro). La cxefa temo estos: "Skoltisma rolo en la homigo de tutglobigxo". Kiel cxiam, la tempo estos disponebla por ebligi al asociojn el ambauxaj regionoj disvolvigi kunlaborojn. Estas speciale grave partopreni cxi tiun eventon en Kipro char ghi estas nova membro de la Euxropa Unio kaj cele al starigo de Rezolucio No. 16/2004. http://scout.kaleis.com/index.php?idarticle=404&langue=gb La aligxilo elsxuteblas el nia retpagxo cxe: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=189 LA VIVO DE LA MOVADO 12a Monda Skolta Moot (rovera arangho), Tajvano Dum jaroj ni rimarkis la gravan rolon de Roveroj kaj junestroj en la Skolta Movado, skizita en la MOSM-a Programpolitiko. Roveroj estas la estontecaj estroj; Skoltismo prosperas per sia partoprenado kaj engaghigo. Sukcesa Roverado plifirmigas la dauxran sukceson de la Movado. Cxe la 35a Monda Skolta Konferenco en Durbano, Tajvanon oni elektis kiel gastiganto de la 12a Monda Skolta Moot, kiu okazos de la 30a Julio ghis la 10a Auxgusto 2004. Ni invitas cxiujn Euxropajn asociojn profiti cxi tiun ununuran eblecon kaj aligi siajn partoprenontojn por la Moot en Tajvano. Por certigi partoprenadon de kiel eble plej multe da Roveroj, la Moot-a Organizanta Teamo dauxrigos la aligxadon gxis la ekkomenco de la Moot. Plie, la 5% aldonkotizon por malfrua aligho oni nuligis kaj Chinia Airways, oficiala kunlaboranto de la Moot , ofertas specialan biletkotizon por partoprenontoj (el Amsterdamo aux Frankfurto gxis Tajpeo, irrevena vojagho k. 612 euxroj, sen imposxtoj). Ni volas inviti chiujn Roverojn kaj junestrojn aligxi al la Moot, konigi siajn interesojn kaj spertojn, pasi agrablegan tempon kune, kaj dume alfronti la estontecajn defiojn. http://www.moot2004.org Kulturaj Intersxangxoj La 7a Junulara Intersxangxa Kunveno (evento organizita cxiujare de la Araba Skolta Regiono) okazos de la 1a gxis la 10a de Septembro 2004. La chefa punkto de la evento, celanta Roverojn, estas sentemigi partoprenontojn pri la bezono respekti la kulturajn valorojn de aliaj popoloj, intersxangxi spertojn pri protektado kaj diskonigo de kultura patrobieno el pluraj landoj. Bv informi viajn Roverojn! Por pli da informo, bv kontakti la Araban Skoltan oficejon rekte: wosmo@arab.scout.org. Atingante La Monda Junulara Raporto 2003 liveras resumon pri la tutmonda situacio de junularo. La unuaj 10 cxapitroj fokusigxas pri la prioritataj temoj identigitaj de la Monda Programo pri Agado por Junularo (MPAJ), aprobita de la Gxenerala Asembleo en 1995. La restantaj kvin cxapitroj pritraktas kelkajn el la plej lastaj problemoj kiujn oni poste identigis kiel aldonaj prioritatoj por junularo kaj ilin aprobis la Ekonomia kaj Socia Konsilio de la Unuigxintaj Nacioj (ECOSOC) en 2003. La UN Programo por Junularo ankaux kreis "Gravigante la Strebojn - Ilaro por gejunuloj taksanta nacian junularan politikon", rimedo kiu ebligas junularon taksi agadon pri la dekkvin prioritataj temoj al si mem. http://www.un.org/esa/socdev/unyin/wyr/index.html UTILAJ INFORMOJ Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://scout.kaleis.com/index.php?idsousrubrique=121 EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html Esperantigis: Ricardo Carrillo Revizis: Guido Ricci