EURO.SCOUT.INFO - NUMERO 17 - Aprilo 2004 MASTRUMADO DE LA EŚROPA REGIONO Unu el la cxefaj taskoj el la Euxropa Skolta Komitato kaj la Euxropa Oficejo estas pretigi la Euxropajn Konferencojn kiuj okazos en Islando de la 17a gxis la 21a Aprilo. La cxefa laborpunkto de la 18a Euxropa Skolta Konferenco estas la aprobado de la Regiona Skolta Plano 2004-2007, la strategia plano kiu utilos kiel la referenca kadro por ekstarigi jarajn agadplanojn kaj elekti labormetodojn por sia efektivigxo. La metodoj aplikotaj cxe la konferenco estas planitaj por plifaciligi la plej grandan partoprenan nivelon lauxeblan. Pri pli da informo rilate al la evento, konsultu la Regionan retpagxon. DISVOLVIGO KAJ DISKONIGO DE NIA MOVADO Euxropo, Junularo kaj Tutmondigxo La Konsilio de Euxropo okazigos eventon de la 5a gxis la 8a Majo pri tutmondigxo. Proks. 350 junaj partoprenontoj el Euxropo kaj Afriko eblos intersxangxi spertojn kaj pliampleksigi sian konon danke al granda aro da agadoj kiel debatoj, panelaj diskutadoj, laborgrupoj, interaktivaj laborsesioj kaj kulturaj agadoj. La evento pritraktos ses cxefajn temojn: demokratia regado kaj junulara partopreno, homaj rajtoj kaj tutmondaj respondecoj, kulturo kaj diverseco, subtenebleco, paco, edukado kaj labordonado. MOSM grave rolis politike subtenante cxi tiun iniciaton kaj kun-skizante la koncepton pri la evento. Skoltoj estos bone reprezentataj cxe tiu cxi evento: la nova Gxenerala Sekretario, Eduardo Missoni, estos plej grava preleganto, kaj la projekta oficulo laboranta cxe la Euxropa Konsilio dum la dauxro de la projekto estas skolto, same kiel la gxenerala raportisto, laborestroj kaj partoprenontoj. La kunvenon oni organizas kadre de la programo "Junularo Konstruanta Pacon kaj Interkulturan Dialogon" efektivigitan de la Euxropa Konsilio kunlabore kun la Nord-Suda Centro. La malsamaj rezultoj de la evento kontribuos al la difino de la prioritatoj por la Direktorio de Junularo kaj Sportoj de la Konsilio de Euxropo dum la periodo 2006-2009. La organizantoj de la evento ankaux esperas provizi pensmangxajxon al la tria Pintkunveno de Sxtat- kaj Registar-estroj de la Konsilio de Euxropo (okazonta en Pollando en 2005). JUNULARA PROGRAMO RoverNet 2004 Inter la 3a kaj 7a Marto, pli ol 50 estroj, reprezentintaj 21 landojn, same kiel gastoj el Japanio kaj Tajvano, kunvenis en Jambville, la Landa Trejnejo de la Francaj Skoltoj, por RoverNet, la 1a Euxropa Forumo por Roveraj Komisiitoj. Estis kvar tagoj de intensaj kaj fruktodonaj intersxangxoj inter estroj pri la adoleskantaj kaj post-adoleskantaj agxsekcioj pri temoj kiel junulara engagxigo, internacia edukado, bezonoj kaj deziroj de junularo kaj Euxropa civitaneco. Pere de laborsesioj, internaciaj teamtaskoj, malferma spaco kaj studsesioj, la partoprenintoj povis esplori temojn tre gravajn por siaj landoj, prezentis ekzemplojn pri bona praktiko rilate al Roverado kaj survojaj kunlaboroj inter asocioj kun la samaj interesoj. Cxiuj dokumentoj produktitaj dum la pretigado de la evento kaj rezultoj troveblas : cxi tie Sub-regiona evento, Romanio La Sub-regionaj Laborsesioj pri Junulara Programo kaj Plenkreskulaj Rimedoj por asocioj en Centra kaj Orienta Euxropo jam farigxis eventoj tre bone konataj kaj regulaj. Post ol Slovakio, Romanio, Slovenio kaj Kroatio, estis la Romania Skolta Asocio denove kiu gastigis laborsesion cxe la belega hotelo Moneasa de la 12a gxis la 15a Februaro. Entute 40 estroj el Bulgario, Kroatio, Romanio, Serbio kaj Montenegro, Slovakio kaj Slovenio, same kiel gastoj el Italio kaj Francio, cxeestis tri tagojn kunlaborinte pri temoj interesaj al cxiuj kaj disvolviginte kunlaborajn projektojn por la reciproka profito de asocioj cxi rilataj. Kiel farite, la eventon oni organizis surbaze de du temoj: junulara programo (fokusita pri membreca disvolvigo kaj vivlertecoj * por la adoleskagxa sekcio) kaj plenkreskulaj rimedoj (fokusita pri teama mastrumado, trejnanta trejnado kaj kursoj pri lignaj insignoj). La venonta sub-regiona laborsesio pri cxi tiu sub-regiono okazos en Slovakio komence de 2005. PLENKRESKULOJ EN SKOLTISMO KAJ MASTRUMADO Seminario pri Mastrumado - Splorante novajn konceptojn La Euxropa Skolta Regiono organizis sian sepan Seminarion pri Mastrumado. Lauxkutime oni donis konon kaj lertecojn al estroj cxe malsamaj niveloj en la landaj Skoltaj asocioj, la seminaria temo estis "Lernantaj Organizoj". La seminario celis pli multe diskonigi gravecon de lernado cxiunivele en la Organizo. La celoj de la seminario estis esplori la koncepton pri lernanta organizo, krei konon pri sxangxantaj etosoj kaj kompreni kial oni bezonas lernantan organizon, disvolvigi strategiojn pri kiel farigxi lernanta Organizo, disvolvigi strategiojn por sxangxi kaj mastrumi defiojn, kaj esplori kvalitan mastrumadon en organizo. Programeroj inkluzivis Koncepton pri Lernantaj Organizoj (inkluzivantaj analizon pri kulturo kaj situacio en asocioj), Kiel Krei Lernantan Organizon (kono, etoso, estreco, enpovigxo, lernado), Kvalita Taksado (unuaj pripensoj pri Skolta perspektivo pri la koncepto disvolvigita en la negoca etoso), kaj Risko kaj Diskonigo de la Koncepto. Partoprenintoj povis krei siajn proprajn planojn por la estonteco, pensi pri proponoj farotaj al siaj asocioj kaj rekomendoj al la Euxropa Skolta Regiono. La seminarion cxeestis 23 partoprenintoj el 12 landoj, kiu kuvenis cxe la Internacia Skolta Centro Kandersteg de la 6a gxis la 12a Marto. Perfektaj kondichoj che la Internacia Skolta Centro Kandersteg kontribuis al la entuziasma kaj amika etoso. Utila intersxangxo pri trejnsistemoj Sub-regiona Evento pri Trejnsistemoj okazis en Trebinjo, Bosnio kaj Hercegovino, de la 18a gxis la 21a Marto. Teamo el 23 partoprenintoj kaj team-membroj el Bosnio kaj Hercegovino, Serbio kaj Montenegro, FYR Makedonio, Litovio, Francio kaj Slovenio eblis kunveni, pridiskuti trejnsistemojn kaj akiri novajn ideojn pri gxia plibonigado. Cxi tiu evento estis tre specifa cxar gxi kunvenigis trejnajn teamojn el preskaux cxiuj asocioj, do ili povis havi komunan sperton kaj lernadon. La celo de la evento estis oferti spacon por intersxangxi kaj plani kontroladon de ekzistantaj kaj konstruadon de novaj trejnsistemoj. La celoj estis elkoni la strategion de Plenkreskuloj en Skoltismo, taksi trejneblecojn kaj la trejnsistemon en la asocioj, identigi konkretajn agadojn por plibonigi la situacion en la asocioj, liveri eblecon starigi kunlaborojn por disvolvigi trejnsistemojn, kaj labori, intersxangxi kaj plani kune en internacia etoso. La partoprenintoj povis vidi prezentajxon pri trejnsistemoj en Francio kaj Slovenio, labori pri unuecaj trejnsistemoj, trejnbezonoj, estrara subteno, strukturi kaj prilabori trejnteamon, risko kaj diskonigo de trejnsistemo. Cxi tiu estis bona ebleco por strukturi alproksimigxon kaj konon pri trejnteamoj kaj plivastigi la vidpunktojn el la partoprenintoj. INTERNA KOMUNIKADO La Regionan novan retpagxon oni lancxis. SUBTENANTE LANDAJN SKOLTAJN ASOCIOJN Kunveno de la reto Overture Kunveno de la reto Overture okazis en Malmoe, Svedio, de la 19a gxis la 21a Marto. La cxeesto de Geskoltoj estis bona, oni vidis plurajn novajn vizagxojn. Malsamajn punktojn pri la temo "Plenumante Bezonojn de Gejunuloj kaj Overtur-aj Metodoj" oni pritraktis per studvizito al loka projekto, interaktiva ludo, kaj sekve okazis prelego kaj pluraj laborsesioj. La retpagxon de la reto Overture oni prezentis kaj oni lancxis ekde tiam. Ne hezitu viziti gxin cxe http://www.overture-network.org Gxi enhavas cxion, kion vi bezonas koni pri la reto, gxiaj cxefaj punktoj kaj la raportoj pri pasintaj kunvenoj kaj informoj pri tiuj estontaj, forumo, rimedcentro, kaj interesaj konektiloj rilataj al la "varbada" prioritato. La Euxropa Skolta Fondajxo (ESF) - Estanteco diskonigita estas gxojo doubligita! La ESF uzas plurajn manierojn kiuj celas akiri euxrojn por la Euxropa Skolta Regiono. Lastmonate Amiko el Skoltismo en Euxropo igxis 60-jaran kaj petis al siaj amikoj financi kelkajn projektojn subtenatajn far ESF petante deponojn en bankokonton anstataux naskigxtagaj donacoj. Sume 6,300 euxrojn oni atingis tiumaniere! La ESF sxatus kuragxigi aliajn doni tiel bonegajn donacojn! Rezulte, du projektojn, el Pollando kaj Bosnio-Hercegovino, oni jam financis. Plie, saldon je 2,000 euxroj oni pagos cele al unu el la projektoj ricevotaj el aliaj Orientaj Euxropaj Skoltaj grupoj en baldauxa estonteco. LA VIVO DE LA MOVADO Ekde la 1a Aprilo, MOSM havis novan Gxeneralan Sekretarion, D-ro Eduardo Missoni. La Euxropa Regiono varme bonvenas lin. La partoprenontoj de la Euxropa Konferenco povos ekkoni lin. Ni ankaux dankas lian antauxulon, Jacques Moreillon, pro lia sindedicxo al la Movado ekde 1988, kaj ni deziras al li tre bonan emeritigxon. MALFERME AL LA MONDO La kunlaborado dauxras La 3a Kunveno de la Regionaj Junularaj Programoj kaj Projektoj okazis en Sarajevo la 13n Marto, kadre de la Regiona Junulara Forumo "Junularo - Regiona Kunlaborado kaj Euxropa Integrigxo". Dum cxi tiu kunveno, cxiujn programojn kaj projektojn oni kunvenigis cxetable. Gxi estis ebleco por cxiuj esprimi denove siajn dezirojn pri la kunlaborado. Reprezentantoj el youthNet, SEE Rimedcentro, BCYF (Balkana Infanara kaj Junulara Fondajxo), Allavida SEE, Euxropa Skolta Oficejo (Moba Projekto), Internacia Zorgado (Balkana Junulara Zorgado), Euxropa Junulara Forumo, Instituto Proni kaj gastoj SEEYN kaj OIA (Junulara Informa Agentejo, Bosnio kaj Hercegovino) pridiskutis metode, la celojn de komunaj kunvenoj, kosta utileco, informa fluo, agada kalendaro kaj projekta informado, kaj detaloj pri la venonta kunveno. Gxeneralan matricon kun la cxefaj eroj de la programoj kaj projektoj kaj kalendaro pri malsamaj agadoj oni pretigos baldaux. La venonta kunveno okazos kadre de la Junulara Forumo gastigota far Balkana Infanara kaj Junulara Fondajxo en Suda Kroatio, meze de Septembro. La cxeftemo de cxi tiu kunveno estos Junulara Partopreno. UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/strat/indexen.shtml Euxropa Skolta Konferenco: http://www.scout.org/europe/conference EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ukeurop.html Esperantigis: Ricardo Carrillo Revizis : Guido Ricci