Euro.Scout Info estas monate eldonata de la Euxropa Skolta Oficejo EUROSCOUT INFO - NUMERO 16 - MARTO 2004 Vizitu nian retpaghon: http://www.scout.org/europe MASTRUMADO DE LA EŚROPA REGIONO La Euxropa Skolta Oficejo pardonpetas pro la neapero de Euro.Scout.Info dum pluraj monatoj. La Respondeculo pri Publikajxoj, Shalini Rathi, devis forlasi la Oficejon per sanstataj kialoj. La cxefaj labortemoj de la Euxropa Skolta Komitato kaj Oficejo estis: pretigado de la Euxropa Konferenco kaj subtenado de Naciaj Skoltaj Asocioj rilate al strategio kaj kreskigxo de la Movado. DISKONIGO KAJ DISVOLVIGO DE NIA MOVADO Kunlaborado kun aliaj MOSM-regionoj Koncerne al Euxrazio, grava areo kies celo estas disvolvigi agadplanon kunlaboran inter la du regionoj. La agado proponita por cxi tiu jaro estas: 50/50 kunuzado de la administra donaco de la Euxropa Konsilio, financa subtenado al Euxraziaj Skoltestroj volantaj partopreni Euxropajn eventojn kaj al organizado de seminario en Euxrazio. Internulo el Moldavio estos dum du monatoj cxe la Brusela oficejo, ekde Marto, por lerni pri Euxropaj institucioj kaj kiel profiti instituciajn eblecojn por Euxraziaj skoltaj projektoj. Rilate al Afriko, la Euxropa komitato esprimis sian deziron plifortigi kunlaboron kaj disvolvigi subtenon por Nord-Sudaj intersxangxaj projektoj, kadre de necentrigita kuna laboro. Kunlabora kunakordo survojas, kaj celas plani agadon por la venontaj jaroj. Internulo el Afrika Skolta Oficejo ankaux alvenos en Marto dum tri monatoj. Grandan bonvenon al niaj amikoj en ambaux regionoj. JUNULARA PROGRAMO EuroJam Igxis sxajne tio ke la aligxtabulo kiun oni dekomence proponis por EuroJam estas tre malfacile laborebla por asocioj. Konsiderinte tion plene, la EuroJam organizantoj decidis plilongigi la limdatojn por pagi la EuroJam kotizojn. La nova pagtabulo jenas: Kat. A Kat. B Kat. C 20% depono je 31.05.2004 (14 monatoj antauxe) £345 £259 £173 Plena pago je 30.11.2004 (8 monatoj antauxe) £350 £264 £178 Plena pago je 30.11.2004 (8 monatoj antauxe) £365 £279 £193 Pagoj post ol 31.03.05 £385 £299 £213 Cxi tiuj kotizoj estas por Jxamboreo organizantoj. Individuaj landoj povas enigxi al la partoprena kotizo por pagi aldonajn servojn. Cxu vi volas cxeesti meze de EuroJam? Bezonata: Entuziasmulo, denaska francparolanto, volontula tradukanto, kun tre bona kono de la angla kaj Skoltismo. Cxu cxi tio priskribas vin aux iun el via organizo? La organizantoj sercxas kunigi teamon el denaskaj francparolantoj por helpi traduki cxiujn materialojn kiujn la cxeestantoj bezonos por EuroJam. Jam estas multe da laboro kaj tio kreskigxos pli kiam la Jxamboreo alproksimighos. Estas granda ebleco labori ene de la pretigado de EuroJam. Ideale ili sxatus personojn kun profesia traduksperto sed ili gaje helpos novulojn en la profesio. Bv diskonigi cxi tiun eblecon tiel vaste kiel vi povas ene de via organizo. Reagojn al Paul Holland, Estro de Lingvaj Servoj por Skoltismo 2007, paul.holland@scouting2007.org INTERNA KOMUNIKADO Open Office (Malferma Oficejo) Dum malmultaj diskutus pri la utileco de komputila teknologio, la kosto pri akirado de bonaj kalkulaj vortprocezaj kaj prezent- programoj povas esti peno por malgrandaj bugxetoj. Preskaux cxiuj asocioj uzas Microsoft Office kaj trovas gxin fidinda kaj bezon-plenuma. Tamen, aliaj personoj uzas pakajxon konatan kiel Open Office (Malferma Oficejo). Versio 1.1.0 de Open Office oni jxus eldonis kaj oni povas gxin elsxuti senpage (ankaux eblas akiri KD-n) el: http://www.openoffice.org Uzantoj povas krei dinamikajn dokumentojn, analizi datumojn, desegni presentajxojn, eldoni bildojn, kaj starigi datumbazojn. Laborajxojn oni povas eldoni per Portebla Dokument-Formato (.pdf), kaj grafikajxojn en Flash (.swf) formato - kaj oni ne bezonas plian softvaron. Open Office estas disponebla en pluraj lingvoj. Ni sxatus auxdi spertojn pri la uzado de cxi tiu programo. SUBTENO AL NACIAJ SKOLTAJ ASOCIOJ La Euxropa Skolta Fondajho (ESF) - alvoko por projektoj! Dank'al kelkaj malavaraj donantoj, en 2003 la ESF povis financi proks. 20 projektojn el orientaj Euxropaj Skoltgrupoj, sume pli ol 36,000 euxroj. Cele al dauxrigo de cxi tiu pozitiva tendenco, pli da projektoj estas bezonataj! Se vi estas membro de Skolta organizo en Orienta Euxropo, kaj havas kelkajn malgrandajn (sed bonajn!) junularajn program-projektojn kiujn oni financu, bv elshuti la "ESF financigan petformularon" el la regiona TTT-pagho, aux kontaktu Blaise che la Regiona Oficejo, che bbachmann@euro.scout.org. MOBA Junulara defio: Pax An 2004 Cxi somere, la Pax An 2004 evento estos neforgesebla che la Balkanoj. La celo de chi tiu evento, kiu sekvas al Pax An 2000 kaj RoverWay, estas kuraghigi teamojn de junaj plenkreskuloj el malsamaj Skoltaj grupoj en la Balkanoj por organizi kaj starigi lokajn projektojn kunlabore kun Rover teamoj el eksterlando. Projektoj (starigotaj dum la du lastaj semajnoj el Julio) estu surbazitaj de la cxefaj punktoj de la Moba projekto (edukado por demokratio kaj restarigado de civila, pac-edukado kaj junulara politiko), kaj kontribuu al disvolvigo de la Cxi tiuj projektoj: ekigu videblan kaj subteneblan kontribuon al la loka komunumo; estu starigota kaj realigota de gejunuloj; estu boniga al gejunuloj; estu surbazitaj de kunlaborado inter gejunuloj; kaj estu kreotaj kune kun la komunumo kaj ne-Skoltaj organizoj. Poste 5-tagan kunigan eventon oni organizos en Minsko Rijeko, Bosnio-Hercegovino. Chi tio ebligos la partoprenontojn kunuzi siajn spertojn kaj ekkoni geskoltojn el diversaj landoj. Char 2004 estas la lasta jaro de la Moba Projekto, Pax An ankaux estos la ebleco diskonigi rezultojn el chi tiu projekto kaj festi gxian sukceson. Lokaj Skoltaj unuoj, speciale Rover teamoj, ankoraux povas engagxigi en Pax An kontaktante unu el la lokajn teamojn kiu disvolvigas projekton, kaj partoprenante ghian pretigadon kaj atingadon. Pri pli da informo rilate al Pax An, bv konsulti: http://www.mobaproject.net aux sendu mesaghon al Etienne Genet, Euxropa volontulo en Belgrado, al la jena retadreso: Etienne.genet@sciences-po.org Analizante junularajn bezonojn Laborsesio pri analizo de junularaj bezonoj okazis de la 15a ghis la 18a de Januaro en Monto Rajac, en Centra Serbio. Malgraux tre malbona klimato, 25 membroj el skoltaj kaj ne-Skoltaj organizoj partoprenis la laborsesion. Krom ol la celantaj landoj de la Moba projekto, du Skoltoj el Bulgario kunighis al la laborsesion. La celo de la laborsesio estis oferti plurajn manierojn determini kaj analizi junularajn bezonojn kiel bazojn por disvolvigo de kvalita programo por junularo. Partoprenintoj laboris pri la jenaj aspektoj: ekkono de la kunlaborantoj; ekstera esplorado; komunumo (eskludo, marghenigado, diskriminacio, junularaj rajtoj kaj junulara politiko); "Dialogante kun Junularo" (prezentado de esplora modelo el Vojvodino kiu difinas multobligeblajn ilojn); aliaj eblaj modeloj; kaj diversaj Skoltaj organizoj. Zehra Kacapor el la Unuighintaj Naciaj Disvolviga Programo (UNDP) en Bosnio kaj Hercegovino, kaj Sever Dzigurski el Itako, Becej, estis gastoj de Moba kaj provizis bazajn sciencajn datumojn. Pri pli da informo pri la Moba projekto bv viziti www.mobaproject.net. Kvankam la pagxo ankoraux estas konstruota, tamen gxi donas informon pri tio, kion oni atingis gxis nun kaj planoj estontecaj. LA VIVO DE LA MOVADO Proks. 50 jaroj post kiam kelkaj pioniroj revis, la revo estas realigxanta: la Euxropa Unio estas konstruata iom post iom, konektante la estontecon de siaj homoj, ofertante novajn eblecojn kaj pli vastajn horizontojn por siaj civitanoj. Cxi tiun spacon oni sentas pli kaj pli (gxin kelkfoje oni perceptas kiel deviga afero sed ankaux kiel spaco por libereco). La demando kiun ni bezonas esprimi estas: kian civilecon ni povas helpi disvolvigi? Chi somere, sudokxidente de Francio, knaboj kaj knabinoj surportantaj koltukojn estos pioniroj, helpontaj trovi antauxenigan manieron por Euxropa civitaneco. La evento nomighas Euxropolis, la kunvena loko de la stelaj teksantoj. Euxropolis celas starigi pensprocezon ene de niaj asocioj kaj oferti al nia junularo eblecojn esprimi kaj sperti tio, kion Euxropo signifas, kaj kiel aktive praktiki civilecon. Antaux ol la komenco de chi tiu evento, gejunuloj estas invitataj starigi lokan civitanecan projekton. Tamen, cxu ne estas la ebleco pri sperto de tia aventuro kun gejunuloj el Euxropaj landoj la plej bona maniero malkovri tion, kion Euxropo signifas? Gxis nun, 1,000 francaj Skoltoj partoprenas cxi tiun eventon. Ili atendas vin por ke vi helpos konstrui Euxropon. TTT-pagho: www.odyssee-europa.net E-poshto: odyssee-europa@wanadoo.fr UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/wso/strat/strathome.html Euxropa Skolta Konferenco: http://www.scout.org/europe/conference/Reykjavik04/18conff.html EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.scout.org/europe/europak Nathalie Labar ********************** Ricevo MOSM - Euxropa Regiona Oficejo Esperantigis: Ricardi Carrillo Revizis: Guido Ricci