Euro.Scout Info estas monate eldonata de la Euxropa Skolta Oficejo Vizitu nian retpagxon: http://www.scout.org/europe Numero 4 Novembro 2003 Mastrumado de la Regiono La Euxropa Skolta Komitato kunvenas en Bruselo La venonta kunveno de la Euxropa Skolta Komitato okazos en Bruselo de la 7a gxis la 9a de Novembro 2003. La tagordaj temoj cxefe fokusigxos pri la pretigado de la konferenco. La komitato pridiskutos la starigon de la Agadplano 2003-2004, ricevos raportojn de la laborgrupoj, laboros pri membrara disvolvigo kaj kresko, same kiel la dokumento por labori kune. Aldone al pridiskuto de la kunlaboro kun aliaj regionoj, la komitato ankaux ricevos raportojn far la Euxropa Skolta Fondajxo, la Monda Skolta Komitato kaj la -Jxamboreo de 2005 kaj la kuna projekto de 2007. Diskonigo kaj disvolvigo de nia movado worldnet.scout.org starigita Por plifaciligi laboron pri monda strategio retan mondskoltan komunumon oni starigis, uzante softvaron "FirstClass". Tiu ilo ebligas al volontuloj kaj personaro de la Monda Skolta Oficejo aliri kunuzitajn dosierojn kaj informon el iu ajn loko kie trovigxas interreta aliro. La servo donas e-posxtajn eblajxojn, adresarojn, kunuzeblajn dosierujojn, kunuzeblajn kalendarojn kaj eblecon uzi retajn konferencojn kaj babilejojn. La celo estas kontribui al starigo de la strategio. Mesagxo el Tajvano La 12a Monda Skolta "Moot" (rovera arangxo) "Skoltismo-Senlimaj Defioj" okazos de la 30a Julio gxis la 10a Auxgusto, 2004, en Tajvano. Roverojn kaj junajn skoltestrojn, kiuj agxas 18-26 jarojn, oni invitis partopreni cxi tiun Mondan Skoltan eventon. Ilin oni grupigos en Internaciajn Teamojn po 10 personoj, kaj post la malferma ceremonio, ili esploros Tajvanon dum 4 tagoj. Poste, cxiu Internacia Teamo kunvenos en Hualieno, cxe la Orienta marbordo de la insulo, por la 6 agadtagoj. Skoltestroj, agxantaj pli ol 26 jaroj, ankaux povas eniri la Internacian Servan Teamon. La Monda Skolta "Moot" oficejo okupigxas pri eldono de Bulteno 2, la aligxa manlibro kaj formularoj , kaj la Internacia Serva Teama katalogo pri postenoj. Cxiujn tiujn dokumentojn oni diskonigos baldaux, ili estos diskonigataj cxe ilia retpagxo (http://www.moot2004.org), kaj sendataj al cxiu Landa Skolta Asocio (LSA). Por pli da informo kontaktu S-ron. C.Y. Liu, Estro de la 12a Monda Skolta "Moot" Oficejo; Tel: +886-2-2741-6967; Fakso: +886-2-2741-6993. JUNULARA PROGRAMO Unua Monda Skolta Interreligia Simpozio En tempo kiam ekzistas kreskigxantaj miskomprenoj kaj maltrankviliga netoleremo inter personoj kaj kulturoj, la unuan Mondan Skoltan Interreligian Simpozion (MSIS), oni organizas en Valencio, Hispanio, de la 29a Novembro gxis la 2a Decembro 2003. La Simpozio fokusigxos pri la moto "Lernante vivi kune: Toleremo kaj Solidareco". La programo inkluzivas, debaton per panelo far eminentaj oratoroj, pri la rolo, Skoltismo kiel Eduka Movado, povas havi en la estonteco de interreligia dialogo. Gxi ankaux inkluzivas gxeneralajn kunsidojn, celantaj kunuzadon de spertoj pri interreligia kunlaboro ene de la Skolta Movado, same kiel laboro en malgrandaj grupoj. La programo ankaux inkluzivas libervolajn kaj senpagajn rondvojagxojn al la historia centro de Valencio, kaj ekskurson al la historia loko Taverneso, Valldigno, kie arkeologoj malkovras restajxojn de monahxejo kaj moskeon tre proksiman. En cxi tiu vilagxo ni mangxos tipan Valencian "paella". Ankaux ni gxuos vespermangxon kun la lokaj geskoltoj kaj koncerton kun la orkestro de Valldigno. PLENKRESKULOJ EN SKOLTISMO KAJ MASTRUMADO Kunveno de Laborgrupo pri Mastrumado kaj Plenkreskulaj Rimedoj La Laborgrupo pri Mastrumado kaj Plenkreskulaj Rimedoj kunvenis cxe la Parko Gilwell, Britio la 27n kaj 28n Septembro 2003. La Grupo revuadis antauxan laboron cele al starigo de agadplano kiu kompletigos plurajn taskojn finendajn dum cxi tiu periodo. La Grupo ankaux pridiskutadis la rezultojn kaj konsekvencojn de la Simpozio kaj la 3a Forumo. Ili ankaux pridiskutis la peton de la ESC diskonigi projekton pri Plenumada Elstareco por la LSA-j. La Grupon oni devigis labori pri la retpagxo kiel rimedo pri plenkreskuloj en Skoltismo, finpretigi "ilaron" kaj raporti pri la Mastruma Seminario, disvolvigi kaj subteni reton por komisiitoj pri landa trejnado/Plenkreskuloj en Skoltismo, por identigi trejnajn bezonojn de mastrumestroj kaj re-lanchi "Eurotrain" en la venontaj nauxdek tagoj. Fine de la jartrio, la Grupo ankaux organizos laborsesion pri Kvalito en Skoltismo, Mastruman Seminarion pri Lernaj Organizoj, kaj disvolvigos ilojn kiuj helpos esplori kiel la strategio pri Plenkreskuloj en Skoltismo funkcias en cxi tiu ne tiel perfekta mondo. SUBTENANTE LANDAJN SKOLTAJN ASOCIOJN FOSE kaj ESF en Rigo, Latvio La FOSE okazigis alian placxan cxiujaran kunvenon, cxijare en Latvio, de la 16a gxis la 19a Oktobro. La programo konsistis el vizitoj al pluraj vilagxoj, kasteloj, kaj aliaj lokoj historie kaj kulture gravaj. Dum la plej oficiala parto de la kunveno, la Prezidanto de la ESF raportis pozitive pri la evoluo de la FOSE, kiu celas havi 100 membrojn, kaj pri la "malgrandaj projektoj" financitaj de la ESF. Kelkajn 20 projektojn, sume je pli da EUR 35,000 oni financis dum la lasta jaro. La venonta cxiujara kunveno de la FOSE okazos en Pollando, de la 14a gxis la 17a Oktobro 2004, kaj en 2005 la Geamikoj kunvenos en Belgrado, Serbio & Montenegro. Post ol la FOSE kunveno okazis la Direktorara Kunveno de la ESF,dimancxon vespere, kiam plurajn temojn rilatajn al evoluo de la ESF, kaj diversajn financajn temojn, oni pritraktis. INTERNA KOMUNIKADO Laborgrupo pri Interna Komunikado kunvenas en Davoso La Regiona Laborgrupo pri Interna Komunikado (ICWG) kunvenis en Davoso, Svislando, Oktobron. ICWG planadis la diskonigon de la Regiona nova retpagxo. Aliajn tagordajn temojn oni enketis en Euro.Scout.Info same kiel kontribuojn al la Jartria raporto kaj la skiza Agadplano konsiderota de la Konferenco. Multe da tempo ili pasigis por plenumi agadojn bezonatajn kadre de la Agadplano 2001-2004. La plimulton de la bezonataj agadoj oni prizorgos kaj la finajn partojn prizorgos asocioj antaux la Konferenco kaj dum la Konferenco mem. Enketo pri legantoj Multan dankon al cxiuj tiuj, kiuj respondis al nia enketo! Ni sxatus esti ricevintaj pli da respondoj por konsidero, sed la respondo montris gxeneralan kontentigon pri la alproksimigxo al Euro.Scout.Info. Ni ankaux ricevis tre pozitivan respondon al nia peto pri komentoj rilataj al Simpozio en Riva del Garda. Ni priatentos la komentojn kaj dume ni dauxre plibonigas cxi tiun eldonajxon kiel la cxefan monatan novajxleteron por landaj Skoltaj organizoj pri temoj rilataj al Euxropa Skolta Regiono. MOVADA VIVO Unua Araba seminario pri Patrolestroj La Tunezia Skolta Asocio jxus organizis la Unuan Araban Seminarion pri Patrolestroj de la plejagxa brancxo dum la agadoj de la Unua Araba Jxamboreo por la Plejagxaj Skoltoj. Dekdu LSA-j kun tri partoprenintoj po asocio cxeestis la seminarion. La seminario fokusigxis pri funkciigo de la Araba dialogo inter la grupoj de la plejagxaj skoltoj krom kunigo de la Arabaj studprogramoj de la plejagxa brancxo de skoltoj. MALFERME AL LA MONDO Junulara kunveno kun la Monda Banko En Septembro 110 junaj reprezentantoj de junularaj organizoj el 70 landoj kunvenis kun la Monda Banka Prezidanto James D. Wolfensohn kaj aliaj membroj de la Monda Banka personaro en Parizo dum tritaga laborkonferenco pri "junulara evoluo kaj paco". La eventon kunorganizis la Monda Organizo de la Skolta Movado -nome de la Alianco de Junularaj Organizoj- kaj la Euxropa Junulara Forumo kaj regionaj junularaj platformoj. S-ro Wolfensohn kunvenis kun MOSM Gxenerala Sekretario Jacques Moreillon tuj post ol la evento. Li dankis MOSM-n pro gxia subteno al la Monda Banko je disvolvigo de sia junulara strategio kaj organizo de la evento en Parizo. Kvar el la junaj personoj, inter ili Skolto Ibrahim Kisito el Ugando, akompanis S-ron Wolfensohn gxis Dubai por cxeesti la cxiujarajn kunvenojn de la Monda Banko kaj IMF. En Dubai, S-ro Wolfensohn parolis kun delegitoj pri la Pariza kunveno asertante ke gxi estis bonega sxanco por pli efektiva kaj aktiva allogo al cxi tiu kritike grava juna publiko. Novajxoj kaj vidraportoj pri la konferenco: http://wbln0018.worldbank.org/EURVP/web.nsf/Pages/YDP2003-Home Lernu pli pri Skoltismo en Afriko cxe "Kenya Airways Travellers" (Keniaj Aerliniaj Vojagxantoj) Cxe Kenia Aerlinio vi rajtas preni la en-aviadilan magazinon "Msafiri" (Svahila vorto kiu signifas vojagxanto), kaj legi pri tio, kion la Skoltoj faras. Per cxi tiuj komunikiloj, la Afrika Regiona Oficejo esperas allogi pli da geamikoj kaj ricevi subtenon por gravaj Skoltaj projektoj pri temoj kiel surstrataj infanoj, HIV-AIDS-o kaj gvidada disvolvigo. UTILAJ INFORMOJ Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/wso/strat/strathome.html Jarcento de Skoltismo 2007: http://www.scouting2007.org La Rimeda Centro subtenata de la Servo pri Edukaj Metodoj de la Monda Skolta Oficejo: http://www.scout.org/wsrc/ Abonu - la monatan elektronikan novajxleteron de la Afrika Skolta Regiono: subscribe.idespatch@africa.scout.org Abonu inbox@apr - la monatan novajxleteron de la Azia-Pacifika Regiono en la angla: subscribe_inbox@apr.scout.org EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ Euxropa Unio: http://www.europa.eu.int RoverWay: Homoj Agantaj (Portugalio): http://www.roverway2003.org; retposxto: contact@roverway2003.org Monda Skolta Parlamenta Unio: http://www.wspu.org/ WORLDinfo estas senpaga, monata e-posxta novajxletero por estroj de landaj skoltaj asocioj, kaj aliaj. Elsxutu pdf-an version: http://www.scout.org/wso/worldinfo/ Por aboni, bonvolu sendi e-posxtajxon al: subscribe_worldinfo@world.scout.org Por sendi informon eldonotan en Euro.Scout.Info bonvolu skribi al euro.scout.info@euro.scout.org Findatoj Seminario pri Rajtigado de Junularo rilate al decidfarado; 7-13a Februaro 2004. Por pli da informo kontaktu eurobureau@euro.scout.org ----------------------------------------------------------- Esperantigis Ricardo Carrillo en Bogoto Revizis Guido Ricci en Bruselo -----------------------------------------------------------