Euro.Scout.Info estas monate eldonata de la Euxropa Skolta Oficejo Vizitu nian retan pagxon: http://www.scout.org/europe Numero 3 - Oktobro 2003 Mastrumado de la Euxropa Regiono Rekta subtenado de la LSA-j En la Euxropa Skolta Regiono anas 40 landoj, kun diversaj spertoj kaj malsamaj skoltaj metodoj. Tial cxiu lando havas siajn specifajn bezonojn. La kreskigxo kaj disvolvigo de skoltismo en Euxropo estas fundamente en dangxero. Reage, la Agadplano 2003-2004 estas radikale fokusita pri rekta subtenado al LSA-j cele al disvolvigo de naciaj strategioj kiuj inkluzivas gravan prioritatan kreskigxon rilate al kvalito kaj kvanto da membroj. Dum la Euxropa Skolta simpozio pri la temo "Strategio kaj kreskigxo", Marton 2003 en Italio, la partoprenintaj landaj Skoltaj asocioj akceptis vocxdoni la demandon pri tri gravaj prioritatoj por cxiu LSA-j. La tri elektitaj prioritatoj estis: 1) Skoltisma Profilo 2) Adoleskantoj 3) Volontulado. Pri la demando: "Rilate al via asocio, kiuj estas la tri plej gravaj prioritatoj kiujn la Euxropa regiono aparte fokusigxu?", la respondoj estis: 1) Skoltisma Profilo 2) asocio por la 21a jarcento 3) junulara kompromiso. Koncize, la vocxdonada tendenco precize montris tion ke la Regiono centrigu sian agadon pri skoltisma profilo, junularo kaj ilia partoprenado, asocio por la 21a jarcento kaj volontulada praktiko en skoltismo. La Agadplano 2003-2004 reflektas tiujn bezonojn. Dum la jaro, krom prelegan pretigon, la membroj de la komitato de la Euxropa Regiono subtenos la iniciatojn kaj la specifajn petojn de la LSA-j depende de iliaj prioritatoj. DISKONIGO KAJ DISVOLVIGO DE NIA MOVADO 7a Euxropa Marskolta Seminario La Nacia Centro pri Media Instruado de S. Jacinto (Portugalio) gastigis 43 partoprenintojn el 20 landoj por la 7a Euxropa Marskolta Seminario inter 4a kaj 7a de Septembro. Maraskoltaj Geestroj el cxiu parto el Euxropo kaj gastaj partoprenantoj el Usono pridiskutis kaj prilaboris temojn cxefe rilatajn al integrigxo de Mara Skoltismo en la gxeneralan kadron de junulara programo en cxiu landa Skolta asocio. La evento inkluzivis diversajn temojn kiel prezentojn, laborsesiojn, malferman spacon kaj akvajn agadojn. La organizantoj ankaux pretigis tipan Portugalan vesperon kun kulturaj dancoj kaj ekvido en la tradician vivon de Portugala fisxkaptisto. Krom la valoraj intersxangxoj inter partoprenintoj, la seminario donis pozitivajn rezultojn pri produktado de konkretaj proponoj por disvolvigo de mara skoltismo en Euxropo, internaciaj projektoj kaj retoj starigotaj por subteni cxi tiun gravan temon de skoltismo en nia Regiono. Junulara PROGRAMO Kunveno de Ambasadoroj pri "Landoj de Aventuro" Dudek du diskonigantoj, nomitaj la "Ambasadoroj" pri Landoj de Aventuro, la nova Euxropa programo por gejunuloj agxantaj 11-16jarojn, kunvenis unuafoje por la unua kunveno de ambasadoroj, 12-14a de Septembro en la fora centro de Le Cénacle, borde de Lago Genevo. La celo de la kunveno estis informi la ambasadorojn pri la plej lasta versio de la programo kaj difini kune la lastajn ilojn kaj rimedojn bezonatajn por efektivigi la projekton. Ankaux estis tempo por kunuzi spertojn kaj materialojn inter naciaj Skoltaj geestroj kiel reflektitaj en la rezulto de la kunveno. La rezultoj de cxi lasta projekta "algxustigo" kaj unua "enretigo" por la kunveno de ambasadoroj estos integrataj en la lastan version de "Landoj de Aventuro", kiun oni proponos al cxiu Euxropa landa Skolta Asocio cxi auxtunon. Por pli da informo pri la Euxropa Mara Skolta reto vizitu: http://europe.seascout.org/ Por informigxi pli pri la Skolta Centro S. Jacinto vizitu: http://www.cne-escutismo.pt/euroseaseminar/sjacinto.htm Plenkreskuloj en skoltismo kaj mastrumado Moba Projekto helpas plani trejnajn sistemojn Skolta Asocio de Bosnio kaj Herzegovino kaj la bela Lago Boracko (konsiderante la numeron de skoltaj tendaroj cxirkauxantaj gxin, oni rajtus nomi gxin "Skolta Lago") denove gastigis la geskoltojn implikitajn en la Moba Projekto, 24-30n de Auxgusto 2003. Cxi momente la evento estis trejnado de trejnantoj kaj gxi celis helpi la partoprenintojn kompreni la procezon pri planado de trejna sistemo en edukaj organizoj. Cxi tiu kvin-taga seminario, eldirita de altkvalitaj trejnantoj, donis la eblecon al la partoprenintoj lerni teknikojn pri analizo, planado kaj starigo de trejnado. Estis interesa informigxi pri temoj kiel konstruado de teamoj kaj teamaj roloj, kaj sperti ilin dum neforgesebla flosado sur la rivero Neretvo. Fine, kiel en cxiu Moba evento, estas novaj konoj kaj lertoj, geamikoj, agrablaj momentoj kaj junulara kompromiso por plibonigi trejnadon cele al strategia disvolvigo de skolta organizado en la regiono. SUBTENO AL LANDAJ SKOLTAJ ASOCIOJ Sercxante nian propran devenon Laborsesio pri kulturo kaj tradicioj rilataj al junularaj programoj okazis en Vrdniko en Fruska Goro de la 3a gxis la 7a de Auxgusto. Dudek sep partoprenintoj el la tri landoj implikitaj en la MOBA Projekto kunvenis cele al re-ekzamenado de sintenoj de gejunuloj al sia propra kulturo kaj al tiu de aliaj. La plej interesaj partoj de tre komplika programo estis tiuj pri manieroj per kiuj gejunuloj povas reprezenti sian propran kulturon kaj tradicion. Estis tre bone montrita de Milorad Lonic el la folklora ensemblo-trupo "Vilo" okupita pri la esplorado de kultura heredajxo de Vojvodino (http.folklor.co.yu) kaj la sintenoj de gejunuloj al sia kulturo en la pasinteco, kondukita de Marko Stojanovic de la Belgrada Etnografia Muzeo. La partoprenintoj vizitis la tiel nomitan Etno-domon en la proksima vilagxo Jazako, kie ili ekvidis la kamparan vivmanieron kaj tipajn kutimojn de Sremo. Antikvan ludon Banatan nomitan "Soro" ankaux oni montris kaj la membroj de la socio, kunigitaj cele al prezentado de cxi tiu ludo, asertis ke tio estas antauxa ol la hodiauxa bazopilko. La partoprenintoj pretigxis por agnoski kulturajn stereotipojn kaj la manierojn per kiuj la kulturo kaj tradicio povas esti minacitaj. Ili ankaux ekzamenis la temon pri respekto al la kulturo kaj tradicio de aliaj homoj. La partoprenintoj interkonsentis resti en kontakto pere de e-posxta reto same kiel intersxangxi siajn sperton kaj informojn. Plie al tio, la iniciato pri organizado de Etno-kampo la venontan jaron estis diskonigata. INTERNA KOMUNIKADO Plifaciligo de interna komunikado en la Regiono Cele al disvolvigo kaj starigo de regiona komunika plano, la Interna Komunika (IK) laborgrupo planis plurajn agadojn. Unue inter ili estas gxisdatigi la regionan IK politikon kaj provizi pli internan konsulton al aliaj laborantaj grupoj kaj LSA-j. Komence de 2003, MOSM aprobis novan vidan identecon. Integrigxo de la nova vida identeco en cxiun el la Regionaj publikajxoj estis grava tasko en la sekvantaj monatoj. Cele al plua plifaciligo de IK en la Regiono (oficejo kun LSA-j kaj inter la LSA-j), oni decidis: produkti KD-n kun cxiu regiona publikajxo farita dum la lasta jartrio; disvolvigi pliajn elektronikajn komunikajn rimedojn; uzi moderajn interretajn komunumojn. Cele al cela atingo pri kapacita konstruado ene de LSA-j por elpensi kaj efektivigi ilian propran IK strategian planon, oni decidis pretigi trejnan modulon pri IK temoj kaj organizi laborsesiojn. Aliaj agadoj planataj por 2003-2004 estas taksi la influon de Euro Scout Doc kiel ilo, per disvolvigo de demandaro kaj analizo de la respondoj; organizi, partopreni kaj sekvi agadojn de la IKLG kunvenoj, kiuj okazos dufoje cxiun jaron. Movada Vivo Unua Internacia Kunveno por Media Protektado La Araba Skolta Organizo kunlabore kun la Emirlanda Skolta Asocio organizas la unuan Internacian Kunvenon por Media Protektado de 28a de Decembro 2003 al 4a de Januaro 2004 cxe la Skolta Kampo en Sharjaho. Gastigita de la Regxa patronado de la Princo de Sharjaho, la celo de la kunveno estas disvastigi la konsciecon pri la Mediaj Problemoj per tutgloba perspektivo. Por pli da informo, skribu al wosmo@arab.scout.org Jorge Rasmussen: Alia plumo en sian cxapon! Princino Benedikte de Denmarko jxus kavalirigis nian karan Jorgen Rasmussen pro lia elstara servo en la eduka kampo. La Denmarka Regno, tra la Kapo de la Sxtato donacis la honoron "Kavaliro de Danebrogo" (la nomo de la Dana flago), surbaze de la rekomendo de la Ministro pri Edukado. La Regiono esprimas sian plej koran gratulon al Jorgen. Malferme al la mondo Euxropa Junulara Semajno Cxi tiun auxtunon, la Euxropa Komisiono organizos la "Euxropan Junularan Semajnon", konsistanta el semajno de agadoj por elmontri la rezultojn de la EU-a Junulara programo ekde sia lancxo en 2000. De la 29a de Septembro al la 5a de Oktobro, pluraj eventoj kaj agadoj estos organizataj por kaj de gejunuloj en pli ol 30 partoprenantaj landoj el Euxropo. Plue cxirkaux 150 gejunulojn oni invitos alveni al Bruselo kie ili eblos partopreni la Euxropan Junularan Semajnon, ekkoni la Komisiiton pri Edukado kaj Kulturo, Viviane Reding en la Euxropa Parlamento kaj implikigxi en diskutoj rilataj al estonta Junulara Politiko. UTILA INFORMO Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/wso/strat/strathome.html Jarcento de Skoltismo 2007: http://www.scouting2007.org La Rimeda Centro subtenata de la Servo pri Edukaj Metodoj de la Monda Skolta Oficejo disponeblas cxe: http://www.scout.org/wsrc/ Abonu - la monatan elektronikan novajxleteron de la Afrika Skolta Regiono: subscribe.idespatch@africa.scout.org Abonu inbox@apr - la monatan novajxleteron de la Azia-Pacifika Regiono en la angla: subscribe_inbox@apr.scout.org EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ Euxropa Unio: http://www.europa.eu.int RoverWay: Homoj Agantaj (Portugalio): http://www.roverway2003.org; e-posxto: contact@roverway2003.org Monda Skolta Parlamenta Unio: http://www.wspu.org/ WORLDinfo estas senpaga, monata e-posxta novajxletero por estroj de landaj skoltaj asocioj, kaj aliaj. Elsxutu pdf-an version: http://www.scout.org/wso/worldinfo/ Por aboni, bonvolu sendi e-posxtajxon al: subscribe_worldinfo@world.scout.org Por sendi informon eldonotan en Euro.Scout.Info bonvolu skribi al euro.scout.info@euro.scout.org Findatoj Seminario pri "Profitoj, Valoroj kaj Diskonigo de Volontulado", de la 16a gxis la 23a de Novembro cxe la Euxropa Junulara Centro, en Budapesxto, Hungario. Por pli da informo kontaktu Milutin Milosevic mmilosevic@euro.scout.org Esperantigis Ricardo Carrillo, Revizis Guido ricci