Euro.Scout Info estas monate eldonata de la Euxropa Skolta Oficejo Vizitu nian retan pagxon: http://www.scout.org/europe Numero 2 Septembro 2003 Mastrumado de la Euxropa Regiono Reykjavik Konferencoj De la 17a al 21a de Aprilo 2004 la 18a Euxropa Skolta Konferenco kaj la 11a Euxropa Geskolta Konferenco okazos en Reykjavik, Islando. Pretigon de la konferencaj dosieroj oni pusxas. Unuan da dosieraron de la Skolta Konferenco kaj la Kuna Konferenco oni sendis al membraj organizoj kaj gxi disponeblas cxe la regiona TTT-pagxo: www.scout.org/europe Euxropa Skolta Konferenco La unua dosieraron kiujn oni dissendis enhavas, Proceduran Regularon; provizoran agendon por la Euxropa Skolta Konferenco kaj alvokon pri kandidatigo al la Euxropa Skolta Komitato. La cxefa tasko de la konferenco estos fokusigxi pri la Strategia Regiona Plano kaj laboraj metodoj kiujn oni efektivigos dum la venonta jartrio. La Regionan Planon aprobitan en 2001 cxe la Praga Konferenco oni kontrolis por tauxgigi gxin al la nova strategio aprobita de MOSM, kelkajn rezultojn de la simpozio en Marto 2003 en Italio kaj kelkajn rekomendajxojn de la Landaj Skoltaj Asocioj. La Regionan Planon oni dissendos al LSA-j fine de Decembro. Gxi inkluzivas sekciojn pri 2007, la jarcentigxo de Skoltismo, kaj gxisdatigo de la progreso mondskala. Euxropa Konferenco pri Skoltestrado kaj Skoltismo Pri la dosieroj pri MSA kaj MOSM Kuna Konferenco, simile, la unua posxtajxo enhavos la Proceduran Regularon, provizoran tagordon kaj alvokon por kandidatigxi por gastigi la Euxropajn Konferencojn de 2007. La Kuna Agadplano estos la cxefa celo de la Kuna Konferenco. Grupan laboron kaj studsesiojn oni organizos pri gravaj temoj kiel hodiauxa junularo en Euxropo kaj defioj alfrontitaj de tiuj du organizoj, volontulado kaj gxiaj influoj cxe Geskoltismo. Ni invitas vin viziti nian retan pagxon kaj ekscii pli pri la pretigo de tiuj du Konferencoj, la plej gravaj eventoj en la vivo de niaj Movadoj. DISKONIGO KAJ DISVOLVIGO DE NIA MOVADO Enkonduko de nova trejnilo Laboro pri trejna lernolibro, Scout.Boom.Comm pri la Strategia Prioritato "Skoltisma Profilo" estas survoje. La lernolibro kiun oni planas diskonigxi la duan duonon de Septembro en la franca kaj angla, estos havebla de cxiuj LSA-j. Scout.Boom.Comm enhavas plurajn teoriajn cxapitrojn, pri identeco kaj reputacio de skoltismo, kaj kelkajn didaktikajn cxapitrojn pri la starigo de politika bildo kaj strategia programo pri komunikado. La lernolibro neeviteble ekdiskutas la tri temojn de la Prioritatoj: Komunikoado, Kunlaborado kaj Rimedoj. Trejnan planon por "Skoltisma Profilo" dum la jaroj 2003/2004 oni diskonigos fine de Septembro, kune kun la lernolibra ekspedon. JUNULARA PROGRAMO RoverWay - Homoj Agantaj RoverWay - homoj agantaj, la nova Euxropa evento por Geskoltoj kiuj agxas 16-22n, okazis en Portugalio de 31a de Julio al 11a de Auxgusto 2003. La evento estis organizita de la Euxropa Skolta Regiono, la Euxropa Regiona MSA kaj la Portugala Skolta Federacio. RoverWay - Homoj Agantaj defiis cxiun partopreninton farigxi "sxangxiga aganto", aktiva civitano kun devoj al sia loka komunumo, lando kaj al la internacia komunumo. La partoprenintoj estis konsciigitaj pri tio ke iliaj sintenoj povas fari diferencon kaj iom plibonigi la mondon. Dum la evento, cxiun partopreninton oni kuragxigis malkovri la Vivon cxiuaspekte. La agado kunvenigis 2400 junajn partoprenintojn kaj gxin subtenis 500 dejxorantoj. Gxin oni disvolvigxis laux 3 komplementaj fazoj: * RoverWay ManyWays (PlurajManieroj) - Periodo orientita projekten. Emfazon oni donis al la kompromiso de partoprenantoj pri disvolvigo de loka projekto * CrossWays (Vojkrucigxoj) - Periodo kiam cxiu partoprenanto provas, cxe la tendaro, diversajn agadojn rilatajn al pluraj temoj pri memdisvolvigxo. * Chain Reaction (Sinsekva Reago) - Okazis tuj post ol la kampumado kun diskonigado de cxiuj spertoj travivitaj en RoverWay - Homoj Agantaj. Vi povas trovi pli da informoj pri cxi tiu evento cxe www.roverway2003.org PLENKRESKULOJ EN SKOLTISMO KAJ DISVOLVIGO Preter limoj La 26n de Julio 2003, 30 junuloj kaj plenkreskaj estroj albanaj, serbaj kaj ciganaj lasis Bruselon, Belgio, por partopreni la Flamboreon 2003, internacian Skoltan eventon. Organizita de la Flandra Unio de Katolikaj Geskoltoj, VVKSM, la evento allogis partoprenintojn el la tuta mondo kaj okazadis en Sint-Joris-Weert, arbara areo 20 km-n for el Bruselo. La iniciaton sendi Kosovajn Skoltojn partopreni en la 10-taga evento starigis Ellen Baert, Skolto el Vremdo, kiu laboris dum pli ol ses monatoj kun VVKSM kaj sia Vremda Skolta grupo por pretigi kaj certigi subtenon en Belgio. La temo de la Flamboreo, estis "Trans limoj." Por multaj Kosovaj skoltoj cxi tiu estis unika "translima" sperto kun pluraj unikajxoj: eliri el la Balkanoj, partopreni internacian programon, labori kaj ludi kune kun anoj de aliaj etniaj komunumoj. Ne nur la Kosovaj skoltoj spertis tion kion ili neniam forgesos, sed la sento estis reciproke kunvivita de la gastigantaj familioj kaj skoltestroj el Vremdo. Pluraj vizitantoj al la Kosova tendaro (almenaux 200 homoj) gxuis Kosovan mangxajxon, dancon, agadojn kaj la tendarfajron cxe Vremdo kiel Kosova tago, multege gxuante tion. Dum la vespero, cxiuj kunigxis kaj kantadis kaj dancadis la tutan nokton. SUBTENO AL NACIAJ SKOLTAJ ASOCIOJ Dua Alvoko por Lokaj Projektoj La Dua Alvoko por Lokaj Projektoj de la Moba Projekto finigxis la lastan monaton. Preskaux 100 lokaj ne-registaraj asocioj en Bosnio kaj Herzegovino, Serbio kaj Montenegro kaj Makedonio sendis siajn proponojn. Landaj Kunordigantaj Komitatoj en tiuj landoj implikitaj surekranigis la proponojn, kaj decidis subteni 6 lokajn projektojn en Bosnio kaj Herzegovino, 5 en Serbio kaj Montenegro kaj 5 en Makedonio. Sekve al la sukceso de la Unua Alvoko, ni esperas ke la nova projekto subtenita kontribuos al la sxangxo en la lokaj komitatoj, kun plena allogo al la junularo. Geamikoj de Skoltismo en Euxropo La venonta cxiujara kunveno de Geamikoj de Skoltismo en Euxropo okazos en Rigo, Latvio, de 16a al 19a de Oktobro 2003. Pliaj informoj haveblas cxe www.scout.org/europe, aux rekte cxe la Euxropa Skolta Oficejo. Ne perdu cxi tiun bonegan sxancon malkovri Latvion, kaj kontribui al disvolvigo de Skoltismo en Orienta Euxropo. Ni jam vidos vin tie! INTERNA KOMUNIKADO Labora Grupo pri Interna Komunikado Dum sia venonta kunveno planita por 10-12 de Oktobro en Davos, la Laborgrupo pri Interna Komunikado pridiskutos la rezultojn de la simpoziaj enketoj. Inter aliaj temoj ili pridiskutos la respondojn de la LSA-j al la taksa demandaro de Euro Scout Info. El la 40 landoj, ni ricevis entute 28 respondojn. Kvankam la respondo estas pozitiva, la LSA-j petis pli da informoj pri la laboro de la komitato kaj gxenerale regionskale. Se vi sxatus tion ke via opinio estu enmetita por prikonsidero dum la kunveno kaj se vi ankoraux ne respondis la demandaron, cxi tiu estas via lasta sxanco fari tion enirante la pagxon http://www.scout.org/europe/euro.scout.info/ESInfo_questionrE.html Movada Vivo Ligiloj de Euxropo Cxiun kvaran jaron, VCP Bayern organizas tendaron por cxiuj skoltoj agxantaj pli ol 11. La venonta tendaro nomigxanta "Ligilj de Euxropo" okazos de 31a de Julio al 10a de Auxgusto 2004 en Germanio. Plenan aligxilon oni sendu gxis la 15n de Decembro. Se vi sxatus pli da informo, vizitu www.elements-linking-europe.de aux retposxtu bayern@vcp.de Monda Junulara Asembleo Delegitoj al la Monda Junulara Asembleo jxus konkludis sian viziton kun alvoko diskonigi junularan kunlaboron en la Suda Afrika Disvolviga Komunumo. La Nacia Junulara Konsilio de Mozambiko, kunlabore kun UNESCO, organizis la kunvenon en Maputo por taksi kiel UNESCO povus helpi junularajn disvolvigajn projektojn en la regiono. La kunveno identigis la Aidosan epidemiegon kiel la plej urgxan aferon, sekvata de de la junulara laboro, subtenebla disvolvigo, realigo de ICT kaj NEPAD . Malferme al la mondo Lukto kontraux rasismo en Euxropo "Kunigitaj por interkultura agado" la Euxropa reto kontraux naciismo, rasismo, fasxismo kiu helpas enmigrantojn kaj rifugxantojn, jxus eldonis la Euxropan adresaron 2003 de NRO-j kiu batalantaj kontraux iu ajna rasismo kaj ekskludon. MOSM estas registrigita kun sia adreso en Bruselo. Malmultaj Landaj Skoltaj Asocioj estas enlistitaj. Vi rajtas kontakti "Kunigitaj-n": http://www.unitedagainracism.org UTILA INFORMO - Strategio por Skoltismo: http://www.scout.org/wso/strat/strathome.html - Jarcento de Skoltismo 2007: http://www.scouting2007.org - WONDER, rimedo organizita de la Servo pri Edukaj Metodoj de la Monda Skolta Oficejo: http://www.scout.org/wonder - Abonu la monatan elektronikan novajxleteron de la Afrika Skolta Regiono anvle subscribe.idespatch@africa.scout.org aux france subscribe.idepeche@africa.scout.org - Abonu inbox@apr - la monatan novajxleteron de la Azia-Pacifika Regiono, en la angla: subscribe_inbox@apr.scout.org - EuroPak, Euxropa Regiono: http://www.europak-online.net/ - Euxropa Unio : http://www.europa.eu.int - RoverWay: Homoj Agantaj (Portugalio): http://www.roverway2003.org; e-posxto: contact@roverway2003.org - Monda Skolta Parlamenta Unio: http://www.wspu.org/ - WORLDinfo estas senpaga, monata e-posxta novajxletero por estroj de naciaj skoltaj asocioj, kaj aliaj. Elsxutu pdf-an version: http://www.scout.org/wso/worldinfo/ Por aboni, bonvolu sendi e-posxtajxon al: subscribe_worldinfo@world.scout.org Por sendi informon eldonotan en Euro.Scout.Info bonvolu skribi al euro.scout.info@euro.scout.org Findatoj Findatoj por kandidatigxo al EuroSteps: 30 Novembro 2003. Pri pli da informo skribu al eurobureau@euro.scout.org ++++++++++++++++++++++++ Tradukis Ricarddo Carrillo Revizis Guido Ricci