Dum la kunveno de skoltestroj okazinta de 19a ĝis 23a de septembro 2009 en urbeto Małecz (centra Pollando), danke al Lodzaj Esperantistoj, oni prezentis, kaj eĉ instruis, Esperanton al ĝiaj partoprenintoj.
La tuta afero komencis aŭtune la antaŭan jaron.
Unu el la plej eminentaj Lodzanoj estis poeto kaj verkisto Julian Tuwim. Ĉiujare, dum lia naskiĝdatreveno, en Lodzo oni aranĝas la t.n. Tuwimalia. Ankaŭ unu el Lodzaj skoltdistriktoj je lia nomo, decidis festi la okazaĵon. La skoltoj trovis informon, ke Tuwim konis Esperanton kaj invitis Lodzajn Esperantistojn por prelegi pri ĝi.
La prelego estis preparita pri la lingvo kaj la movado, sed pro kelkaj problemoj, oni faris fakte kurseton, tiel ke la aŭskultantinoj mem traduku vortojn, kreu novajn kaj skribu mallongajn frazojn. La grupo ne estis multenombra — ĉ. 10 personoj. Efekte ili memoris unuopajn vortojn kaj scipovis mem krei mallongajn frazojn.
La prelego okazis tiel sukcesa, ke ĝiaj partoprenintoj, ĝis nun, dum skoltkunvenoj, ripetas Esperante “mi amas vin”, “vi estas mia amanto”.
Fine de julio, tuj antaŭ la Universala Kongreso en Bjalistoko, al Lodzaj Esperantistoj skribis Aleksandra Wodzyńska — skoltdistrikta vickomandantino kaj unu el organizantoj de la skoltestra kunveno, kun peto prepari unu el programeroj.
Oni proponis kurseton kaj prelegon. Ĝin gvidis Stanislao Mandrak el Gliwice (Malsupra Silezio) laŭ rekta metodo (ĝi baziĝas je montrado de subskribitaj bildoj sur la ekranon, kaj kursanoj devas “kapti” la ideon). Fine, post unu horo, la partoprenintoj scipovis uzi plenajn frazojn. Oni ne montradis la tutan gramatikon, nur fragmentojn kaj tiujn afiksojn, kiuj plej bone montras logikon de la lingvo, ĝian facilecon, ktp.
Preparante la prelegon, Lodza Esperantistino — Zofia Śmistek, kontaktis SEL-anojn kun peto skribi i.a. pri estonteco de la Ligo, kaj transdoni salutleteron por la partoprenontoj de la kunveno. La leteron preparis la Ĝenerala Sekretario de SEL — Guido Ricci, kaj tradukitan polen, sendis al la petinto.
La kurso okazis en tendo — kafejo — antaŭtagmeze, dufoje po 2 horoj. Partoprenis ĝin du grupoj da personoj. Unua estis 25-28 persona, la dua 15-20 persona. Ĉiuj lernantoj konstatis, ke Esperanto estas tre facila lingvo kaj petis informojn pri daŭrigo de ĝia lernado, kaj demandis kiel aspektas Esperantaj renkontiĝoj. La skoltdistrikta vickomandantino, kun plezuro konstatis, ke la skoltoj revenante al siaj tendoj, parolis Esperante: “mi estas knabo”, “mi ne iras”, “ne sidas”, ktp.
Du skoltinoj el Chorzów (Malsupra Silezio) jam interkonsentis kurson kun Stanislao Mandrak — li vizitados ilin kaj helpados ilin lerni. Simile, ankaŭ skoltinoj el Bielsko-Biała (suda Pollando) kaj Poznano (okcidenta Pollando) aliĝis al lokaj kursoj por ekkoni la lingvon pli bone.
La kurson partoprenis ankaŭ sufiĉe multenombra grupo da Lodzaj skoltoj kaj ili ankaŭ volis plu lerni. Eble septembre oni preparos kurson por ili.
Vespere, dum la solena kunveno, oni laŭtlegis la polan tradukon de la salutletero skribita de Guido. Unu el Lodzaj Esperantistoj preparis ĝin belaspekte kaj oni enmanigis la dokumenton al la skoltdistrikta vickomandantino. La Lodzaj Esperantistoj estis ankaŭ intervjuitaj por la reta radio de Pola Skolta Asocio.
Finfine, A. Wodzyńska diris, ke eble ankoraŭfoje, skoltoj kaj Esperantistoj aranĝu ion kune, kaj tio ĉi ne ŝajnis nur afabla diro. Venontjare, en Krakovo, Pola Skolta Asocio festos 100-jariĝon de skoltismo en Pollando. Se tiuj kelkaj personoj (kaj ili estis deciditaj), kiuj deklaris lernadon, kaj poste enigon de Esperanto en siajn grupojn, persistos, eble estos ŝanco ke Esperanto aperu ankaŭ dum la Krakova ĵamboreo.
Sebastian Cyprych, Nacia Reprezentanto de SEL en Pollando
