0

Skolta Esperanto-Ligo

fondita en 1918

al la antaŭa paĝo
al la sekvonta paĝo
 

Novaĵoj


2011-06-22: Skoltaj organizoj informas pri la TEJO-SEL-Seminario sur iliaj TTT-ejoj. Legu polan artikolon sur la TTT-ejo de ZHP, aŭ hungaran artikolon sur la ĉefretpaĝo de la hungaran skoltasocio.



2011-06-21: En la revuo Esperanto de julio - augusto 2011 aperas artikolo de Kinga pri la seminario kiun TEJO kaj SEL organizis en Varsovio pasintan majon.



2011-06-04: Kun granda malĝojo, miksita kun espero, ni anoncas al la esperantista skoltaro la forpason de nia iama ĝenerala sekretario Ko Hammer.

Ko naskiĝis la 12-an de junio 1928 kaj nin lasis sabaton la 4-an de junio 2011, preskau 83-jara. Li estis ĝenerala sekretario de SEL dum ĉirkaŭ 25 jaroj. El la atingaĵoj de lia deĵoro estas la verko de la lernolibro “Ĵamborea Lingvo”, kaj de la manlibro “Al pli vastaj horizontoj” kaj la prezentado de SEL en pluraj mondaj Ĵamboreoj.



2011-05-30: Skoltoj kaj esperantistoj renkontiĝis en Pollando.


Kiom granda estas nia mondo

En pli ol 180 landoj estas skoltoj kaj skoltinoj, kaj jaro post jaro la nombro kreskas.

Kio povas esti pli interesa ol esti membro de ĉi tiu vastega monda organizaĵo?

Tendumadoj, marŝi en la naturo, la vivo ĉe la kamparo, estas gravaj spertoj de skoltismo. Geskoltoj ĉiam estas en la vojo serĉante novajn horizontojn, kaj novajn aventurojn.

Se nian skoltismon ni nure praktikas en nia propra grupo, en nia propra regiono, kie la personoj, la kamparo, la naturo kaj la moroj estas por ni tre konataj, tiam io mankas al nia vivo kiel skoltoj.

Nia teritorio estas la mondo. Malfermu vi la fenestrojn! Nur kiam ni kunlaboras kun skoltoj kaj skoltinoj de aliaj landoj kaj regionoj, ni estas vere membroj de tiu ĉi monda skolta familio!

Kalendaro


Aŭgusto 2012 - Internacia SEL Ĵamboreo en Pollando. Kontakto: SEL.Reaktivigo@gmail.com.


Lingvoj

B.P. kaj Esperanto

B.P. skribis: “Se vi deziras uzi sekretan lingvon en via patrolo, vi ĉiuj lernu Esperanton.”

Membriĝi

Se vi ŝatas la ideon de SEL, kaj emas subteni ĝin, vi estas bonvena membriĝi.

Lernolibro

La lernolibro por geskoltoj estas speciale elpensita por la internacia skolta gefrataro.

free counters
 
Skolta Esperanto-Ligo
Skolta Esperanto-Ligo
fondita en 1918
sel@scoutnet.org
ttt.esperanto.org/skolta/
Skolta Esperanto-Ligo
av Des Muguets 39
1950 Kraainem
Belgio