··· Julio 2 - 13, 2001 ···
Somera Esperanto-Kursaro
··· Julio 2 - 13, 2001 ···
Universitato de San Francisko
La Esperantic Studies Foundation aŭspicas la 32-an Ĉiujaran Someran Esperanto-Kursaron en San Fransisko
Gajni memfidon pri Esperanto
Tiu ĉi kurso, por lernantoj postkomencaj kaj progresantaj, celas helpi al studentoj gajni memfidon pri efika kaj krea lingvouzo. Oni utiligos diversajn legaĵojn kaj la vidbendan kurson Esperanto: Pasporto al la tuta mondo por lanĉi esploradon de multaj aspektoj de konversacia kaj skriba Esperanto. Studentoj havos okazojn rolludi oftajn konversaciajn situaciojn, plibonigi siajn kapablojn legi kaj verki, kaj konatiĝi kun la hodiaŭa Esperanta kulturo. Kosto: USD295
Aŭd-vidaj metodoj por instrui kaj lerni Esperanton
La ĉijara supera kurso estos intensa staĝo pri aŭd-vidaj materialoj kaj metodoj rilate al Esperanto-instruado. Studentoj esploros teoriojn/konceptojn pri dualingva akirado kaj ties rilaton al modernaj instrumetodoj, pristudos larĝan gamon da materialoj disponeblaj por Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj kunlaboros en malgrandaj grupoj por plue adapti kaj evoluigi ilin. La kurso valoros por tiuj kiuj interesiĝas pri kiel oni povas instrui kaj lerni Esperanton, ĉu en klasĉambra aŭ kluba etoso, ĉu Interrete. Aktiva partoprenado necesos. Kosto: USD295
Bv. peti informojn rilate al kursoj, stipendioj, loĝado, kaj aliĝiloj rekte
de:
Ellen M. EDDY 11736 Scott
Creek Drive SW Olympia, WA 98512
360/754-4563
eddyellen@aol.com
Fax: 360/786-9175