Ĉi-jare NASK okazas tuj post la Landa Kongreso de Esperanto-USA, kiu komenciĝos la 22-an. Ambaŭ eventoj okazos samloke kaj en la sama loĝejo. Do se vi aliĝos al ankaŭ la LK, vi povos partopreni ambaŭ eventojn sinsekve.
This year NASK takes place just after the Landa Kongreso of Esperanto-USA which begins on the 22nd in the same location and in the same building. So if you sign up for the congress, you can take part in both events back-to-back.
La tuta kosto por NASK 2012 (kursoj, loĝado, manĝoj) estas USD $625.00 se oni kotizas ĝis la 22-a de Marto; USD $675.00 poste.
Stipendia helpo haveblas por plentempaj studentoj kaj instruistoj, kaj loĝantoj en latinamerikaj landoj. Sendu demandojn al la administranto.
The all-inclusive cost for NASK 2012 (courses, lodging, meals) is USD $625.00 if you sign up by March 22nd; after that, the cost is USD $675.00.
Scholarships are available for full-time students, instructors, and applicants from Latin America. Send questions to the NASK administrator.
Ĉiun jaron oni petas al famaj instruistoj kaj movadanoj el Esperantujo instrui ĉe NASK, kaj plaĉas al ni havi elstaran teamon denove ĉi-jare en 2012:
Each year we ask famous instructors and Esperantists from around the world to come teach at NASK, and we are pleased to have an outstanding team again this year for 2012:
Tim Westover estis plurfoje premiita en la branĉo “Prozo” de la Belartaj Konkursoj de UEA. Tri premiitaj noveloj aperas en la kolekto Marvirinstrato. Aliaj liaj verkoj aperis i.a. en Fonto, Beletra Almanako, kaj Literatura Foiro.
Tim plurfoje partoprenis en NASK kaj en 2005 kaj 2007 li estis helpinstruisto, kunordigante posttagmezajn kaj vesperajn programojn. Profesie li laboras kiel retprogramisto en la ŝtato Georgio, Usono. Lian anglalingvan blogon vi povas trovi ĉe http://www.timwestover.com.
Tim Westover has won multiple awards in the “Prose” category of the Belartaj Konkursoj, UEA's annual literary competition. Three of his winning novellas appear in the collection Marvirinstrato. He has also had works published in Fonto, Beletra Almanako, and Literatura Foiro, among others.
Tim has taken part in NASK many times, and in 2005 and 2007 he served as the assistant instructor, organizing afternoon and evening programs. Professionally he works as a network programmer in Georgia, USA. You can find his English-language blog at http://www.timwestover.com.
Birke Dockhorn studis koreologion, la anglan lingvon, germanan lingvistikon kaj instruadon de la germana lingvo ĉe Humboldt-Universitato en Berlino, kie ŝi magistriĝis en 2000. Profesie ŝi multe okupiĝis pri instrumetodiko, ne nur por lingvoj, sed ankaŭ ĝenerale en la instruado al plenkreskuloj. Post laboroj en la Universitato de Tübingen kaj la Universitato de Augsburg, de 2004–2009 ŝi instruis la germanan lingvon ĉe Hankuk-Universitato en Seulo, Sud-Koreujo. Reveninte en Germanujon ŝi nun denove loĝas en sia hejma regiono en norda Germanujo kaj ĝuas la vivon en la kamparo kun la edzo kaj kelkaj bestoj. Profesie ŝi interalie kunlaboras en internacia EŬ-projekto, kiu kreas retpaĝon kun informoj kaj lingvokurso por lernantoj de la Germana.
Birke jam plurfoje instruis ĉe NASK, kaj ŝi estas inter niaj plej popularaj instruistoj.
In 2000 Birke Dockhorn received her Masters degree from Humbolt University in Berlin, where she studied English, the linguistics of German, German instruction, and Korean Studies. Professionally she has focused extensively on teaching methodology, not only for languages but also adult education in general. After working in the University of Tübingen and the University of Augsburg, she taught German at Hankuk University in Seoul, South Korea. Having now returned to her home in northern Germany, she enjoys life in the rural countryside with her husband and several animals. She is presently collaborating on an EU project to create a website with information and language courses for students of German.
Birke has taught at NASK several times, and is among our most popular instructors.
Spomenka Štimec estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de Esperanto, kaj nuna sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro ŝia verkado de originalaj esperantaj libroj. En 1994 ŝi estis honorigita per FAME-premio. Ŝi estas ano de la Akademio de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatujo.
Spomenka multfoje instruis ĉe NASK, komence en Sanfrancisko, poste ĉe la Lernejo de Internacia Trejnado (SIT) en Vermonto kaj lastafoje ĉe UC Sandiego en Kalifornio.
Spomenka Štimec is a Croatian author, translator, Esperanto instructor, and the current Secretary of the Esperantlingva Verkista Asocio. She is known for her books written originally in Esperanto. In 1994 she was honored with the FAME award, known in Germany as the Esperanto-Kulturpreis der Stadt Aalen und der Fame-Stiftung für internationale Verständigung. She is a member of the Akademio de Esperanto and lives on a farm in Croatia.
Spomenka has taught at NASK many times, beginning in San Francisco, later at the School for International Training (SIT) in Vermont, and most recently at UC San Diego in California.
Bertilo Wennergren estas sveda esperantisto kiu loĝas nun en norda Germanujo. Li parolas Esperanton de 1980, kaj estas ekde la jaro 2001 membro de la Akademio de Esperanto, kie li estas Direktoro de la Sekcio pri Ĝenerala Vortaro. Li estas la aŭtoro de la fama Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto, kaj Landoj kaj lingvoj de la mondo. Li ankaŭ verkis lernolibrojn de Esperanto por svedoj. Bertilo estis membro de la bandoj Amplifiki kaj Persone. En 2006 la gazeto La Ondo proklamis lin “Esperantisto de la Jaro”.
Bertilo Wennergren is a Swedish Esperantist who currently lives in northern Germany. He has spoken Esperanto since 1980, and since 2001 has been a member of the Akademio de Esperanto, where he is Director of the Sekcio pri Ĝenerala Vortaro. He is author of the renowned Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, Detala Gramatiko de Esperanto, and Landoj kaj lingvoj de la mondo. He has also written Esperanto textbooks for speakers of Swedish. Bertilo was a member of the bands Amplifiki and Persone. In 2006 the magazine La Ondo named him “Esperantist of the Year.”