English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpagxo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
ktp
NASKa Fasko
Studantaj Citajxoj

NASK Studantoj

Studantoj venas al NASK cxar oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en 'Esperantujo'; kaj oni havas sxancon konatigxi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.

Partopreno en NASK estas malferma al cxiuj, kiuj agxas almenaux 16 jarojn kaj plenumis la postulojn de la kurso Esperanto 5B (post-baza kurso).

Studantoj estos en la klascxambro 3 horojn tage. Ekster la lecionaj horoj, ili partoprenos en diversaj grupaj kaj individuaj aktivecoj, inkluzive de plenumado de hejmtaskoj kaj deviga legado; grupetaj diskutoj; konversaciaj grupoj; biblioteka laboro; esploro de interretaj rimedoj en kaj pri Esperanto; prilaborado de projektoj kaj prezentadoj; planado de vesperaj programoj kun interkultura fokuso; kaj diversaj ekskursetoj kies celo estos la praktika uzado de Esperanto en realaj vivsituacioj.

Studantoj ricevos kuragxigon verki raportojn, artikolojn kaj originalajn tekstojn (ekz. poemojn aux mallongajn historiojn) por la NASKa tagjxurnalo NASKa Fasko, aliaj eldonajxoj kaj eble por radio-elsendado.

Studantoj kiuj bezonas pli da helpo aux instruado povos arangxi privatajn helpsesiojn kun la instruistoj.

Ricxigaj eblecoj
Vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj diversspecaj donos pliajn eblojn neformale esplori aliajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo. Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn, lumbildajn prezentajxojn, poeziajn vesperojn, oratoradon, interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn.

Partoprenontoj kiuj volas proponi specialan programeron, bv. turnu sin al Ellen Eddy, la NASKa administranto.


 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto