NASK Studantoj
Studantoj venas al NASK ĉar
oni povas studi en kursoj kiuj celas plibonigi la kapablojn paroli kaj
kompreni Esperanton; oni spertas kunvivadon dum tri semajnoj en 'Esperantujo';
kaj oni havas ŝancon konatiĝi kun Esperanto-parolantoj el la tuta mondo.
Partopreno en NASK estas malferma al ĉiuj, kiuj aĝas almenaŭ 16
jarojn kaj plenumis la postulojn de la kurso Esperanto 5B (post-baza kurso).
Studantoj estos en la klasĉambro 3 horojn tage. Ekster la lecionaj
horoj, ili partoprenos en diversaj grupaj kaj individuaj aktivecoj, inkluzive de plenumado
de hejmtaskoj kaj deviga legado; grupetaj diskutoj; konversaciaj grupoj; biblioteka
laboro; esploro de interretaj rimedoj en kaj pri Esperanto; prilaborado de projektoj kaj
prezentadoj; planado de vesperaj programoj kun interkultura fokuso; kaj diversaj
ekskursetoj kies celo estos la praktika uzado de Esperanto en realaj vivsituacioj.
Studantoj ricevos kuraĝigon verki raportojn, artikolojn kaj originalajn
tekstojn (ekz. poemojn aŭ mallongajn historiojn) por la NASKa tagĵurnalo
NASKa Fasko, aliaj
eldonaĵoj kaj eble por radio-elsendado.
Studantoj kiuj bezonas pli da helpo aŭ instruado povos aranĝi privatajn helpsesiojn kun
la instruistoj.
Riĉigaj eblecoj
Vesperaj kaj semajnfinaj program(er)oj diversspecaj donos pliajn eblojn neformale
esplori aliajn aspektojn de Esperantaj lingvo kaj kulturo.
Tiuj eventuale inkludos ludojn, grup-kantadon, prikulturajn prelegojn,
lumbildajn prezentaĵojn, poeziajn vesperojn, oratoradon,
interkulturajn diskutojn, piknikojn, kaj ekskursojn.
Partoprenontoj kiuj volas proponi specialan programeron, bv. turnu sin al
Ellen Eddy, la NASKa administranto.
|