English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpagxo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
ktp
NASKa Fasko
Studantaj Citajxoj


Diversajxoj pri NASK

Studantoj alvenos la 30-an de junio (vespermangxo haveblas) kaj povas resti gxis la 19-a julio (tagmangxo haveblas).

Registrigxo okazos cxe la budo de la Konferenca Centro en la Studenta Centro de la kolegio 'Eleanor Roosevelt' proksime al la parkejo Pangea kiu situas cxe Scholars Drive North kaj Pangea Drive. Samloke estas la haltejo por la universitata auxtobuso. Ekzistas lifto kaj sxtuparo de la strata nivelo al la studenta centro. Ankaux trovigxas vestlavejo kaj moneriga masxino en la sama loko.

Logxado estas en la Internacia Domo de la apartamentejo Roosevelt. Dormcxambroj NE havas skribotablajn lampojn sed ja havas komputilajn alirojn. Aliro al la interreto haveblas kontraux $10US. Iom da puriga servo estas provizita inkluzive de sxangxoj de littukoj kaj bantukoj.

Telefonoj mankas en la dormcxambroj kaj estus ege utila havi posxtelefonon.

Mangxoj trovigxas en Las Ventanas.

Permesiloj por auxtoparkado endas 5 tagojn de la semajno (7h00 gxis 23h00) sed ne dum la semajnfinoj. Permesiloj estas haveblaj cxe la registrejo. La kosto estas parto de la logxada pago. Studentoj kiuj ne logxas sur la tereno devas acxeti permesilojn cxe la registrejo.

La universitato provizas helpon por tiuj kiuj havas handikapojn. Oni devas anonci tion dum la registrigxo. Transportado estas havebla en la tereno de UCSD..

La vetero en julio kutime estas agrable varma: maksimume 81F/27C, minimume 61F/16C. Preskaux neniam pluvas en somero. Kelkfoje venas nebulo de la maro, kaj tiam malpeza jako au io simila utilas.

La etoso en la universitato kaj en San Diego gxenerale estas TRE neformala. Inter studentoj kaj multaj aliaj, la plej ofta vestajxo estas T-cxemizo kaj mallonga pantalono.

 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto