English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
ktp.
NASKa Fasko
Studantaj Citaĵoj


Diversaĵoj pri NASK

Studantoj alvenos la 30-an de junio (vespermanĝo haveblas) kaj povas resti ĝis la 19-a julio (tagmanĝo haveblas).

Registriĝo okazos ĉe la budo de la Konferenca Centro en la Studenta Centro de la kolegio 'Eleanor Roosevelt' proksime al la parkejo Pangea kiu situas ĉe Scholars Drive North kaj Pangea Drive. Samloke estas la haltejo por la universitata aŭtobuso. Ekzistas lifto kaj ŝtuparo de la strata nivelo al la studenta centro. Ankaŭ troviĝas vestlavejo kaj moneriga maŝino en la sama loko.

Loĝado estas en la Internacia Domo de la apartamentejo Roosevelt. Dormĉambroj NE havas skribotablajn lampojn sed ja havas komputilajn alirojn. Aliro al la interreto haveblas kontraŭ $10US. Iom da puriga servo estas provizita inkluzive de ŝanĝoj de littukoj kaj bantukoj.

Telefonoj mankas en la dormĉambroj kaj estus ege utila havi poŝtelefonon.

Manĝoj troviĝas en Las Ventanas.

Permesiloj por aŭtoparkado endas 5 tagojn de la semajno (7h00 ĝis 23h00) sed ne dum la semajnfinoj. Permesiloj estas haveblaj ĉe la registrejo. La kosto estas parto de la loĝada pago. Studentoj kiuj ne loĝas sur la tereno devas aĉeti permesilojn ĉe la registrejo.

La universitato provizas helpon por tiuj kiuj havas handikapojn. Oni devas anonci tion dum la registriĝo. Transportado estas havebla en la tereno de UCSD..

La vetero en julio kutime estas agrable varma: maksimume 81F/27C, minimume 61F/16C. Preskaŭ neniam pluvas en somero. Kelkfoje venas nebulo de la maro, kaj tiam malpeza jako au io simila utilas.

La etoso en la universitato kaj en San Diego ĝenerale estas TRE neformala. Inter studentoj kaj multaj aliaj, la plej ofta vestaĵo estas T-ĉemizo kaj mallonga pantalono.

 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto