English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpagxo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
ktp
NASKa Fasko
Studantaj Citajxoj

NASK Studantaj Citajxoj

Fotoj de Studantoj

TAKANO Kazumi el Japanio skribas "Mi havis bonegan tempon cxe NASK 2003. La loko, NASK-ejo placxis al mi. Kaj mi havis neforgeseblajn renkontigxojn kun la partoprenantoj. Cxio estis bona kaj plezura sperto por mi."


Rafael Despradel el la Dominika Respubliko diris, "Miaj scioj pri Esperanto kaj pri la Esperanta kulturo pligrandigxis kaj perfektigxis danke al mia partopreno cxe NASK. Tie, mi konatigxis kun homoj el multaj landoj kiuj instruis al mi multon pri siaj kulturoj kaj vivstiloj. La plej malbona parto de mia restado cxe NASK? Adiauxi miajn novajn geamikojn je la fino de la kursaro!"


Bob RUSSELL, 60-jaragxa emerita informadikestro el Kalifornio, cxeestis NASK-on en 2003, malpli ol unu jaron post kiam li eklernis Esperanton. "Dum NASK mia kapablo paroli esperante multe plibonigxis," li diris. "Logxado kaj lernado kun aliaj esperantoparolantoj efikegis. Baldaux mi kapablis paroladi kun homoj el aliaj landoj uzante nur Esperanton. Mi multe rekomendas la NASK-an sperton."


Marlon GARREN, 32-jaragxa instruisto de la hispana el Tenesio (sudorienta usona sxtato), kune kun aliaj Esperanto-parolantoj el 9 landoj kaj 4 kontinentoj, partoprenis NASK-on 2003.

"Estis bonege povi plibonigi mian kapablon paroli Esperanton kaj samtempe amikigxi kun homoj el la tuta mondo. Miaj spertoj cxe NASK estis ricxaj en maniero kiun nenia alia lingvo-lernada medio povus provizi."

"Gxi estis vera interkultura sperto, kaj cxiuj estis tiom bonvenigaj kaj akceptemaj al cxiuj aliaj. Mi sentis min kiel hejme. Fakte, tio impresis kvazaux granda familio. La sperto estis tiom ricxa kaj rekompenca, ke mi tenere rememoras gxin. La homoj kun kiuj mi konatigxis cxe NASK kaj la gxenerala etoso vere stimulis sencon de monda civito kaj kamaradeco."

"Mi dirus, ke mia restado cxe NASK estis unu el la momentoj difinantaj kaj konfirmantaj de mia vivo. Ne eblas foriri de NASK nesxangxita iamaniere. Minimume vi amikigxos kun novaj amikoj, kiuj donos al vi tre bonajn kialojn vojagxi tra la tuta mondo."


Al Ros FISHER, 53-jaragxa naturkuracisto kaj psikoterapiisto el Londono, Britujo, prezentis Esperanton sxia japana profesoro dum lernado de la Yumeiho-terapio (metodo de preventa medicino) en sia kliniko en Tokio, Japanujo.

"La metodon 'Yumeiho' oni praktikas tra la mondo, kaj tial necesas havi 'komunan lingvon' por ebligi klaran interkomunikadon inter la terapiistoj', diris s-ino Fisher. "Profesoro Saionji elektis la neuxtralan lingvon Esperanto, kaj cxar mi scipovis nur la anglan li rekomendis ke mi eklernu per la intensiva kurso cxe NASK, por havigi al mi salt-starton pri Esperanto-lernado."

"Mi logxis kaj lernis la lingvon en la plej eksterordinara loko, inter la ondecaj montetoj de Vermonto en la nov-angluja regiono de Usono. Mi logxis en la tereno de unu el la cxefaj edukaj centroj en la mondo por lingvo-lernado, kaj spertis nekredeblan okazon por interkultura vivado. Mi dividis cxambron kun mirinda instruistino el la usona sxtato Oklahomo, kaj dividis domon dum la tri semajnoj kun grupo de la plej specialaj homoj kiujn mi iam ajn renkontis. Ili venis el 9 landoj! Kune ni lernis, ridis, studis, mangxis, kantis, ludis, nagxis, promenis, diskutis diversteme kaj kunlogxis, unuigitaj per unu lingvo."

"Niaj instruistoj estis dedicxitaj, lertaj, kaj pacientaj", dauxrigis s-ino Fisher. "Tiu cxi miriga sperto de 'tutmonda kunvivado kaj lernado' estis neforgesebla. Mi ricevis donacon de PLI ol nur lingvo. Mi revenis al Londono kun sento ke mi vere estas parto de monda komunumo! Mi certe revenos al NASK por antauxenigi mian lingvolernadon."


 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto