English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
ktp.
NASKa Fasko
Studantaj Citaĵoj

NASK Studantaj Citaĵoj

Fotoj de Studantoj

TAKANO Kazumi el Japanio skribas "Mi havis bonegan tempon ĉe NASK 2003. La loko, NASK-ejo plaĉis al mi. Kaj mi havis neforgeseblajn renkontiĝojn kun la partoprenantoj. Ĉio estis bona kaj plezura sperto por mi."


Rafael Despradel el la Dominika Respubliko diris, "Miaj scioj pri Esperanto kaj pri la Esperanta kulturo pligrandiĝis kaj perfektiĝis danke al mia partopreno ĉe NASK. Tie, mi konatiĝis kun homoj el multaj landoj kiuj instruis al mi multon pri siaj kulturoj kaj vivstiloj. La plej malbona parto de mia restado ĉe NASK? Adiaŭi miajn novajn geamikojn je la fino de la kursaro!"


Bob RUSSELL, 60-jaraĝa emerita informadikestro el Kalifornio, ĉeestis NASK-on en 2003, malpli ol unu jaron post kiam li eklernis Esperanton. "Dum NASK mia kapablo paroli esperante multe pliboniĝis," li diris. "Loĝado kaj lernado kun aliaj esperantoparolantoj efikegis. Baldaŭ mi kapablis paroladi kun homoj el aliaj landoj uzante nur Esperanton. Mi multe rekomendas la NASK-an sperton."


Marlon GARREN, 32-jaraĝa instruisto de la hispana el Tenesio (sudorienta usona ŝtato), kune kun aliaj Esperanto-parolantoj el 9 landoj kaj 4 kontinentoj, partoprenis NASK-on 2003.

"Estis bonege povi plibonigi mian kapablon paroli Esperanton kaj samtempe amikiĝi kun homoj el la tuta mondo. Miaj spertoj ĉe NASK estis riĉaj en maniero kiun nenia alia lingvo-lernada medio povus provizi."

"Ĝi estis vera interkultura sperto, kaj ĉiuj estis tiom bonvenigaj kaj akceptemaj al ĉiuj aliaj. Mi sentis min kiel hejme. Fakte, tio impresis kvazaŭ granda familio. La sperto estis tiom riĉa kaj rekompenca, ke mi tenere rememoras ĝin. La homoj kun kiuj mi konatiĝis ĉe NASK kaj la ĝenerala etoso vere stimulis sencon de monda civito kaj kamaradeco."

"Mi dirus, ke mia restado ĉe NASK estis unu el la momentoj difinantaj kaj konfirmantaj de mia vivo. Ne eblas foriri de NASK neŝanĝita iamaniere. Minimume vi amikiĝos kun novaj amikoj, kiuj donos al vi tre bonajn kialojn vojaĝi tra la tuta mondo."


Al Ros FISHER, 53-jaraĝa naturkuracisto kaj psikoterapiisto el Londono, Britujo, prezentis Esperanton ŝia japana profesoro dum lernado de la Yumeiho-terapio (metodo de preventa medicino) en sia kliniko en Tokio, Japanujo.

"La metodon 'Yumeiho' oni praktikas tra la mondo, kaj tial necesas havi 'komunan lingvon' por ebligi klaran interkomunikadon inter la terapiistoj', diris s-ino Fisher. "Profesoro Saionji elektis la neŭtralan lingvon Esperanto, kaj ĉar mi scipovis nur la anglan li rekomendis ke mi eklernu per la intensiva kurso ĉe NASK, por havigi al mi salt-starton pri Esperanto-lernado."

"Mi loĝis kaj lernis la lingvon en la plej eksterordinara loko, inter la ondecaj montetoj de Vermonto en la nov-angluja regiono de Usono. Mi loĝis en la tereno de unu el la ĉefaj edukaj centroj en la mondo por lingvo-lernado, kaj spertis nekredeblan okazon por interkultura vivado. Mi dividis ĉambron kun mirinda instruistino el la usona ŝtato Oklahomo, kaj dividis domon dum la tri semajnoj kun grupo de la plej specialaj homoj kiujn mi iam ajn renkontis. Ili venis el 9 landoj! Kune ni lernis, ridis, studis, manĝis, kantis, ludis, naĝis, promenis, diskutis diversteme kaj kunloĝis, unuigitaj per unu lingvo."

"Niaj instruistoj estis dediĉitaj, lertaj, kaj pacientaj", daŭrigis s-ino Fisher. "Tiu ĉi miriga sperto de 'tutmonda kunvivado kaj lernado' estis neforgesebla. Mi ricevis donacon de PLI ol nur lingvo. Mi revenis al Londono kun sento ke mi vere estas parto de monda komunumo! Mi certe revenos al NASK por antaŭenigi mian lingvolernadon."


 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto