Kiel Veturi al NASK
NASK okazos ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego. Tiu universitato troviĝas en La Jolla,
iom norde de San Diego. Via celloko estas la Eleanor Roosevelt Kolegia Konferenca Servejo en la
studentcentro ĉe 'Scholars Drive North' kaj 'Pangea Drive'.
Mapo
Elŝutebla mapo por NASK
(oni bezonas senkostan Adobe
Acrobat Reader)
Flughaveno
Prenu la aŭtobuseton 'Cloud 9'. Antaŭmendu ĝin ĉe: www.cloud9shuttle.com aŭ telefonu: 800.9.SHUTTLE (800.974.8885).
La kosto estas malpli ol $20.00 por dividita vojaĝo ('Shared ride').
Se vi mendas 'Shared ride', post via alveno al la flughaveno kaj akirado de viaj valizoj,
telefonu: 858-505-4998 kaj anoncu vian alvenon.
Iru al la bushaltejo ekster la konstruaĵo sur Kettner Boulevard kaj atendu (kutime malpli ol 15 minutoj).
Oni devas transiri la vojo pere de la altponto kaj preni rulantan ŝtuparon aŭ lifton al la stratnivelo.
Se vi ne estas certa kien iru, petu helpon ĉe la informcentro apud la valizejo.
Trajno
La Amtrak stacio nomiĝas Santa Fe en San Diego
1050 Kettner Road
www.amtrak.com
Aŭtobuso
La Greyhound Aŭtobusa Stacio
120 W Broadway
Telephone: 619-515-1100
www.greyhound.com
|