English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
Registriĝi
Kiel Veturi al NASK
Historio de NASK
Kontaktu Nin

Historio de NASK

Catherine (Cathy) L. Schulze kaj ŝia edzo William (Bill) H. Schulze konceptis la ideon en la 1960aj jaroj, komenci altnivelan oficialan programon por instrui Esperanton ĉe San-Franciska Ŝtata Universitato. Tiu ĉi programo havis du ĉefajn celojn: La trejnadon de instruistoj, kaj plibonigon de la lingvonivelo de usonaj Esperantistoj.

En 1970, post longa diskuto kaj persvado de la SFŜU-instancoj, la kursoj komenciĝis kun du instruistoj, du niveloj de instruado, kaj 52 studantoj. Por komparo, ĉe la kursoj en la jaro 2000, la lasta jaro de instruado ĉe SFŜU, estis 66 studantoj en kvar niveloj kun tri instruistoj. Ekde la komenco de la kursaro, diversaj instruistoj kreis apartajn metodikajn kursojn por instruistoj.

Cathy Schulze ricevis altan laŭdon pro instigado kaj daŭrigado de la kursoj, eĉ de la tiama Urbestro de San-Francisko, Frank Jordan, kiu subskribis oficialan proklamon en 1994, laŭdante la longajn strebojn de Cathy tiucele, kun mencio ke la kursoj kontribuis multe al edukado ĝenerale kaj kiel modelo de altkvalita fremdlingva instruado. Mayor Jordan tiam nomis 27 julion, 1994, la "Tago de Internacia Amikeco en San-Francisko."

Dum la jaroj de la kursoj ekde 1970, pli ol 1,800 studantoj el ĉiuj kontinentoj spertis la gvidadon de vere internacia grupo de eminentaj Esperantistoj. (Listo de tiuj instruistoj, multaj el kiuj instruis dum kelkaj jaroj, estas videbla en la 'Instruaro' sekcio de ĉi tiu retpaĝaro.)

La tri-semajna studado ĉe NASK inkluzivas ne nur lecionan laboron. Vespere kaj semajnfine, distraj kaj instruaj aferoj okazas, inkluzive prelegojn, kantadon, dancadon, konversaciajn cirklojn, piknikojn kaj ekskursojn en la regiono. Grava parto de ĉi tiuj kursoj ĉiun jaron estas la amikeco kaj inspiro kiuj riĉigas la vivojn de la partoprenantoj.

Kvar edukaj fondusoj de la Esperanto-Ligo por Nordameriko (ELNA), kelkaj individuoj, kaj diversaj kluboj kaj organizaĵoj donacis financan subtenon al merithavaj studantoj. Grupo nomita "Esperanto Past-students of San Francisco" (en Esperanto ESSF, "Esperantaj Studintoj de San-Francisko") ne nur kontribuis financan subtenon por stipendioj, sed ankaŭ por la kosto de la ĉiutagaj bultenoj kaj por diversaj aliaj aferoj kiuj glatigas la funkciadon de la klasoj.

Ekde 2001, ĉar SFŜU adoptis sistemon de tutjara instruado, NASK translokiĝis: en 2001 ĝi okazis ĉe la Universitato de San Francisko, kaj de 2002 ĝis 2006 ĉe la monde konata kaj respektata School for International Training (La Altlernejo por Internacia Trejnado) en Brattleboro, Vermonto. En 2007, Esperanto estis aldonita al la someraj lingvaj programoj ĉe la Universitato de Kalifornio, San Diego. NASK translokiĝis reen al la okcidenta marbordo.

De post la morto de Cathy Schulze en 1999, the Esperantic Studies Foundation (ESF), kiu estas respondeca por la Schulze-heredaĵo, iĝis la ĉefa subtenanto de NASK. ESF finance subtenas la postenon de administranto, gvidas la elekton de instruistoj, donas stipendiojn kaj garantias la lernejon kontraŭ monperdo. Tiu aranĝo ebligas la daŭrigon de la misio de Cathy Schulze nuntempe kaj estontece.

Dum la jaroj ekde 1970, la esperoj de Cathy kaj Bill Schulze realiĝis. La celoj trejni instruistojn kaj plibonigi la lingvonivelon de usonaj Esperantistoj estas ĉiujare atingitaj. La estonteco promesas nur kreskon kaj plibonigon por Esperanto kaj por NASK.

-----
[Redaktita el HARMON, Bill: A HISTORY OF THE ESPERANTO LEAGUE FOR NORTH AMERICA, INC. (2002: Esperanto League for North America, P.O. Box 1129, El Cerrito, CA, USA 94530 www.esperanto-usa.org )]
 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto