Laste ĝisdatigita: • Last updated: 26-jun-2011
Bonvenon al NASK! Jen konsiletoj por helpi vin rapide alkutimiĝi al UCSD kaj ĝui vian tempon tie.
Se vi havas iujn ajn demandojn antaŭ via alveno (aŭ se vi volas proponi aldonon al ĉi tiu manlibro), bonvolu kontakti us per nask.esperanto ĉe gmail punkto c o m.Welcome to NASK! Here are some tips to help you quickly get settled at UCSD and enjoy your time there.
If you have any questions before you arrive (or if you'd like to suggest an addition to this handbook), please contact us at nask.esperanto ĉe gmail punkto c o m.
UCSD is located in La Jolla, a small San Diego community just north of downtown. The campus is divided into six colleges. Your destination is International House at Eleanor Roosevelt College (ERC), at the corner of Scholars Drive North and Pangea Drive.
UCSD situas en La Jolla, norda parto de la granda urbo Sandiego. La kampuso konsistas el ses kvartaloj. Via celo estas International House, en la kvartalo Eleanor Roosevelt College (ERC), ĉe la kruciĝo de Scholars Drive North kaj Pangea Drive.
The Cloud 9 SuperShuttle (tel: 1-800-9-SHUTTLE) is the most convenient way to reach UCSD. Reserve a spot before you fly. The cost is about $30. After you arrive at the airport and collect your luggage, cross the street to the ground transportation area and look for the blue sign that reads “Shuttles for Hire”. Ask for the “Cloud 9 SuperShuttle” to UCSD.
You can also reach UCSD by taxi or public bus. Route #922 takes you from the airport to downtown San Diego, where you can transfer on West Broadway to route #30 to UCSD. Purchase a “one-day pass”; this will let you switch buses without paying twice. (You'll need exact change.) Schedules are available online and at 1-800-COMMUTE.
There are two stops near UCSD:
From the downtown bus station you can reach UCSD by taxi or public bus.
Estas plej facile iri al UCSD per la buseto-servo Cloud 9 SuperShuttle (tel: 1-800-9-SHUTTLE) kiu kostas proks. $30. Mendu antaŭ via alveno. Alveninte ĉe la flughaveno kaj preninte viajn valizojn, iru trans la straton al la loko por surteraj veturiloj (“Ground Transportation”) kaj serĉu la bluan ŝildon “Shuttles for Hire”. Petu buseton “Cloud Nine Supershuttle” al UCSD.
UCSD estas atingebla ankaŭ per taksio aŭ publika buso. Linio #922 kondukos vin de la flughaveno al la urbocentro. De tie trafu buson #30 al UCSD je la strato West Broadway. Aĉetu tut-tagan bileton “One-Day Pass”; ĝi permesos vin ŝanĝi busojn sen denova pago. (Vi bezonos ekzakte kvin dolarojn; busŝoforoj ne povas ŝanĝi biletojn.) Hortabeloj por la publikaj busoj haveblas rete kaj telefone je 1-800-COMMUTE.
Du stacidomoj estas proksimaj al UCSD:
De la urbocentra busstacio mendu taksion aŭ trafu publikan buson al UCSD.
When you arrive at Eleanor Roosevelt College, look for the Pangea Parking Structure at the intersection of Scholars Drive North and Pangea Drive. Descend the staircase or elevator from Scholars Drive North to the Conference Services desk. The office is open 24 hours, every day. Check in at the desk to get your room key and meal card. Congratulations: you made it!
Alveninte al ERC, serĉu la aŭtejon Pangea Parking Structure ĉe la kruciĝo de Scholars Drive North kaj Pangea Drive. Malsupreniru per ŝtuparo aŭ lifto de Scholars Drive North al la konferenca centro (Conference Services). La oficejo tie restas malfermita 24 horojn tage, ĉiutage. Enskribiĝu ĉe la oficejo kaj vi ricevos manĝokarton kaj ŝlosilon por via ĉambro. Gratulon: vi alvenis!
La konferenca centro troviĝas en eta konstruaĵo apud la aŭtejo Pangea Parking Structure, proksime al niaj loĝejoj. Serĉu ŝildon “Conference Services” kaj malsupreniru per ŝtuparo aŭ lifto. La oficejo estas ĉiam malfermita.
Tie vi povas ricevi poŝtaĵojn, aĉeti manĝetojn, lavi vestaĵojn kaj uzi komputilon.
Niaj kvar-personaj apartamentoj troviĝas en International House, grupo de loĝejoj ĉe Eleanor Roosevelt College. Kutime ni loĝas en loĝejoj Asante kaj/aŭ Cuzco. En ĉiu apartamento estas 4 dormoĉambroj, salono, kuirejo, necesejo, kaj duŝejo.
La loĝejoj havas bantukojn, litotukojn, litkovrilojn kaj kapkusenojn, do vi ne bezonas kunporti tiujn. Purigistoj venas ofte por liveri freŝajn litotukojn kaj bantukojn.
Mankas vestarkoj (angle: clothes hangers), tablolampoj, (tamen la apartamentoj ja havas plafono-lampojn), kaj telefonoj. Se iu devas telefoni al vi, kaj vi ne havas poŝtelefonon, tiu povas telefoni al la oficejo “Conference Services” (858-334-4220) kaj lasi mesaĝon por vi tie. La vokanto devus diri la numeron de via apartamento, kaj ke vi estas parto de la “Esperanto Institute”.
La salonoj estas sufiĉe grandaj por multaj homoj, sed ni havas ankaŭ komunan ĉambron kaj klasĉambrojn je la teretaĝo. La komuna ĉambro restas malfermita ĉiutage ĝis la la 22-a horo.
Lavmaŝinoj por vestoj troviĝas en konstruaĵo proksime al ni (vidu mapon supre) kaj en la konferenca centro. Vi povas aĉeti lesivon (lav-likvon por vestaĵoj) en unu el la proksimaj vendejoj (aŭ simple petu iom de via helpinstruisto!)
Nia manĝejo estas ĉe la supra etaĝo de la konstruaĵo Oceanview Terrace, proksimume tri minutojn for de la loĝejoj piede. (Vidu la mapeton supre.) La manĝejo ofertas diversajn manĝaĵojn (inkluzive vegetaranajn kaj veganajn) ĉiutage.
Vi ne bezonas pagi se vi kunportas vian manĝokarton, kiun vi
ricevis la unuan tagon ĉe la konferenca centro.
Simple montru la karton al la deĵoranto ĉe la enirejo; se oni
demandas, klarigu, ke vi partoprenas en
“North American Summer Esperanto Institute.”
Je la kvara etaĝo de la konstruaĵo AP&M situas la lingvolaboratorio, tre utila loko.
Ni foje renkontiĝos tie por eksterkursaj programoj, ekzemple video-konferencoj, filmoj, ktp. En la laboratorio vi trovos trankvilan, komfortan etoson por legi aŭ fari hejmtaskojn. Tie troviĝas ankaŭ nia granda kolekto de libroj en Esperanto, kiujn vi rajtas pruntepreni dum la kursaro.
La ĉefa biblioteko de UCSD, nomita Geisel omaĝe al verkisto Theodor Seuss Geisel (pseŭdonime “Dr. Seuss”), situas kelkajn minutojn for de nia dormejo piede. Ĝi estas vizitinda konstruaĵo per si mem, sed ĝi havas ankaŭ relative grandan kvanton da interesaj Esperanto-libroj. En la unua etaĝo vi trovos komputilojn kaj presilojn.
Malantaŭ kaj apud niaj loĝejoj kaŝiĝas eta biblioteko International Relations and Pacific Studies Library, en kiu troviĝas kelkaj publikaj komputiloj.
Sude de la lingvolaboratorio en AP&M estas grupo de konstruaĵoj kiujn oni nomas la “malnovan” Student Center, ĉar nuntempe la Price Center estas la nova studenta komunejo. Sed ĉi tie vi trovos kelkajn butiketojn, inkluzive manĝaĵvendejon (The General Store), librovendejon pri temoj anarĥiismaj (Groundwork Collective) kaj eĉ biciklo-vendejon, kie oni povas ankaŭ lui biciklon dum la kursaro.
Proksime al la granda biblioteko Geisel situas la konstruaĵo Price Center, kie troviĝas la ĉefa librovendejo, poŝtoficejo (por sendi, ne por ricevi), kelkaj kafejoj kaj malgrandaj restoracioj, kaj manĝaĵvendejo (The Sunshine Market).
Ĉe la konferenca centro vi povas ricevi leterojn kaj pakojn. Donu la suban adreson al viaj amikoj—aŭ se vi ne volas porti ion en aviadilo, sendu ĝin al vi mem per la jena adreso:
Via nomo
North American Summer Esperanto Inst.
ERC Conference Service Center
UC San Diego
9450 Gilman Drive
La Jolla, CA 92092-0100
USA
Por sendi poŝtaĵojn de UCSD al alia loko, uzu la kampusan poŝtoficejon apud Price Center.
En pluraj lokoj tra la kampuso estas publikaj komputiloj, konektitaj al Interreto, kiujn oni rajtas uzi senpage por fari hejmtaskojn, respondi retmesaĝojn, legi TTT-paĝojn, ktp.
En la konferenca centro estas unu komputilo. Aliaj estas en la lingvolaboratorio, en la biblioteko Geisel.
En Geisel oni povas uzi presilon post aĉeto de malmultekosta debetkarto. Ĝi validas ankaŭ por la fotokopiiloj.
En la loĝejoj troviĝas sendrata konekto al Interreto, sed por havi tion vi devas pagi proksimume $10, kiu rajtigos vin dum la daŭro de la kursaro. Oni pagas ĉe la konferenca centro kie vi ricevis vian ŝlosilon. Sendrata reto (“vifio”) ne haveblas ĉie, do portu kablon por Eterreto.
Kelkaj vendejoj situas proksime al ni (vidu mapon supre) kie vendiĝas necesaĵoj kiel sapo, ŝampuo, kaj etaj manĝaĵoj. Pli grandaj butikoj troviĝas en Student Center kaj Price Center. Ankaŭ la librovendejo (en Price Center) vendas tre diversajn aferojn krom libroj: lesivon, t-ĉemizojn, ktp.
Je promen-distanco de duonhoro, ekster la kampuso, troviĝas butikaro Westfield University Towne Centre kun apoteko CVS, magazenoj Whole Foods kaj Trader Joe’s, restoracioj, kaj diversaj aliaj butikoj: Marshalls, Radio Shack, kaj multe pli. Ĝi estas atingebla ankaŭ per urbaj busoj.
Kelkaj urbaj busoj haltas ĉe la kampuso. Trafu ilin ĉe bushaltejo ĉe la kruciĝo de Gilman Drive kaj Myers Drive, sudoriente de Price Center.
Regule dum la kursaro aperas nia ĵurnalo La NASKa Fasko. Vi trovos ĝin en la manĝejo dum la tagmanĝo, aŭ en surporda skatolo ĉe la apartamento de via helpinstruisto. La ĵurnalo enhavas anoncojn pri venontaj eksterkursaj programoj, sed ĉefe ĝi estas loko por aperigi viajn verkojn, ĉu artikoletojn, ŝercojn, desegnaĵojn, demandojn, invitojn al prelego, ktp. Vidu numerojn el pasintaj kursaroj.
Bonvolu verki ion por la Fasko! Donu viajn kontribuaĵojn al via helpinstruisto—aŭ eĉ pli bone, sendu ilin elektronike al nask punkto esperanto ĉe gmail punkt com.
Klasoj kutime okazas matene, de 9:00 ĝis 12:20, kun mallonga paŭzo en la mezo.
Dum la posttagmezoj kaj vesperoj, la lernantoj estas liberaj; oni rajtas elekti inter diversaj programoj (aŭ studi, dormi, esplori, ktp.) Anoncoj aperas en la ĵurnalo.
Temoj de eksterkursaj programoj estas tre diversaj, ekzemple: interkona vespero, ekskursoj al apudaj vidindaĵoj, prelegoj fare de vizitantoj, ludoj, kunkantadoj, diskutoj, aŭ eĉ prezentoj… fare de vi! Programoj ne devas esti komplikaj aŭ longaj aferoj; sufiĉas nur 15-minuta parolado pri ajna temo, kiu interesas vin.
Dum antaŭaj jaroj oni prezentis ĝuindajn programojn pri eksterlandaj vojaĝoj, hejmurboj kaj hejmlandoj, ludoj, literaturo, trezorserĉado, kaj kulturaj eventoj kiel dancado, muzikado, kaj kantado. Ĉu vi volas prezenti ion? Sciigu vian helpinstruiston!
Foje la eksterkursaj programoj estas ekskursoj. Vi elektu: kien vi volas iri? Sandiego kaj La Jolla estas turisto-paradizoj kun belegaj plaĝoj, parkoj, muzeoj, mondfama bestĝardeno, diversaj restoracioj, kaj pli. Ĉu vi deziras promeni? butikumi? sunbaniĝi? Kontaktu vian helpinstruiston por sciigi viajn preferojn—aŭ faru vian propran ekskurson laŭplaĉe. Jen kelkaj ideoj el pasintaj jaroj:
Pro maraj ventoj, la klifoj apud UCSD estas idealaj lokoj por glisiloj—senmotoraj aviadiletoj. Sur unu klifo situas glisilejo kie oni povas mendi fluglecionojn, spekti la glisantajn glisilojn, aŭ simple aĉeti trinkaĵon kaj ĝui la freŝigan etoson. Sube videblas surfistoj, ruliĝantaj ondoj kaj kilometroj da plaĝo.
Por atingi la glisilejon, promenu proksumume 200 metrojn norden laŭ North Torrey Pines Road kaj turniĝu maldekstren al strato Torrey Pines Scenic Dr. Je la fino de la strato vi trovos la glisilejon. Ne forgesu kunporti fotilon!