Numero 1


Enŝutu la MS-Word dosieron por tiu ĉi numero


Salutvortoj de la Instruistoj
Lee MILLER
Columbia, Usono

Saluton, karaj studentoj de NASK 2003. Bonvenon en Usono, Vermonto, Brattleboro, SIT, kaj la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto! Finfine ni vidas vin vizaĝ-al-vizaĝe.

Nome de la instruistoj kaj administrantoj mi esprimas nian feliĉon ke vi decidis pasigi tri semajnojn ĉi tie en tiu ĉi belega loko. Vi saĝe elektis! Mi jam partoprenis en NASK trifoje (kaj en San-francisko kaj en Vermonto) kaj povas atesti ke la sperto estas eksterordinara. Multaj el vi povas same atesti. Imagu: Vivi dum tri semajnoj en vera Esperantujo, kie ne nur vi sed ankaŭ via kunĉambrano, viaj samklasanoj, viaj instruistoj, tiuj kiuj sidas kun vi dum manĝado . . . ĉiuj parolas Esperanton! Kia mirinda etoso.

La plej grava celo de NASK estas doni al vi okazon paroli la lingvon. Diligenta studanto povas, sen lecionoj aŭ instruistoj, lerni la gramatikon, vortprovizon, historion, literaturon kaj kulturon de Esperanto. Kaj oni povas paroli al simem, al la hundo aŭ kato . . . sed por vera konversacio--flua uzado de la lingvo en ĉiutaga vivo--vi bezonas komunumon. Tion vi trovos ĉi tie. Kaptu kaj uzu ĉiun momenton, ĉiun okazon paroli. En la unua nivelo mi havas la devizon "Silenti estas malbone". Tiuj vortoj taŭgas por ĉiuj!

Tamen . . . eble vi diras (aŭ pensas) "Jes, mi konsentas, sed mi parolas malbone". Pensu dum momento: ĉu vi parolas perfekte eĉ en via denaska lingvo? Mi dubas. Ni ĉiuj, en niaj ĉiutagaj lingvoj, elektas malĝustajn vortojn, misprononcas, parolas neklare, ktp. Ĉu pro tio ni silentas? Tute ne. Kial do silenti dum vi lernas novan lingvon? Nur per parolado vi lernos paroli, karaj studentoj! Tial mi volas kuraĝigi vin provi ĉiam vin esprimi en Esperanto. Neniu kritikos vin, neniu mokos vin, neniu ridos (nu . . . eble ni ridos se vi diros ion tre amuzan . . . ) Mia celo estas ke post tri semajnoj vi parolos pli bone kaj klare, pli "internacie", pli flue, pli komforte. Ĉiu eraro estas nova ŝanco por lernado.

Nur unu alian aferon mi volas mencii. Ĉe SIT estas multaj studentoj en diversaj programoj. Vi havos okazojn paroli al kelkaj personoj pri viaj studoj, la lingvo, kial vi decidis veni al NASK, ĉu Esperanto estas vera lingvo, ktp. La lernejo forte subtenas la studon de lingvoj (inkluzive de Esperanto!) kaj kulturoj, do ni estas en la plej bona loko en la mondo por klare informi pri nia intereso. Ni ne havas mision konvinki "nekredantojn" pri la ĝusteco de ia Esperanto-kredo. Sed ni ja havas devon doni informon, rakonti pri niaj propraj interesoj kaj spertoj, kaj diskuti serioze la rolon de Esperanto en niaj mondo kaj vivoj. Se iu dum konversacio volas serioze esplori tion kion ni faras, ne hezitu kontakti la instruistojn por helpo, materialoj aŭ aliaj diskutoj.

Ek, do, al la lecionoj! Kaj parolu dum vi manĝas, dum vi promenas, dum vi ludas, dum vi ripozas, dum vi studas . . .

Amike,

Lee MILLER

Revenu al la hejmpaĝo


Letero
Boris KOLKER
Rusio

Karaj amikoj!

Ĝuste antaŭ 10 jaroj David Jordan, Mark Fettes kaj mi instruis en la Somera Kursaro ĉe la Universitato de San-Francisko per la unua eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando". La lernolibro tiam estis tute freŝa.

Intertempe 4000 mil ekzempleroj de la unua eldono elĉerpiĝis.

Kaj ĝuste antaŭ unu jaro Universala Esperanto-Asocio publikigis la duan eldonon de la lernolibro, renovigitan kaj modernigitan kaj tre belan. Vi havas bonŝancon studi ĝin kun famaj Esperanto-instruistoj Spomenka Ŝtimec kaj Paul Gubbins. Tiel vi faros neforgeseblan vojaĝon en Esperanto-lando kaj fine de la kursoj vi posedos sufiĉe da konoj por trapasi la meznivelan internacian ekzamenon. Ne preterlasu tiun ŝancon!

Ĉar la dua eldono de "Vojaĝo" vendiĝas torente rapide kaj baldaŭ elĉerpiĝos, mi jam laboras pri la tria eldono. Kun danko mi akceptos viajn sugestojn por igi nian komunan vojaĝlibron pli bona kaj pli efika.

Vi povas kontakti min retpoŝte pere de via ĉefinstruisto Lee Miller kaj redaktoro de via gazeto Tim Westover.

Mi deziras al vi fruktodonan, sukcesan kaj agrablan NASKadon.

Se dum la kurso vi havos retejon, bonvolu sciigi al mi ties adreson: mi plezure sekvos viajn aferojn.

Boris KOLKER
Aŭtoro de "Vojaĝo en Esperanto-lando"

Revenu al la hejmpaĝo


La Leterkesto
Kon Fu Zita
Brattleboro, VT, Usono ?

Estimata Redaktoro,

Lastatempe mi vojaĝis per aŭtomobilo en Vermonto por malstreĉiĝi kaj rigardi la vidindaĵojn. Mi ofte lante venturis laŭ la malŝoseoj, turnante la okulojn de unu flanko de la vojeto al la alia por ne maltrafi ion ajn. Mi komencis rimarki, ke ofte estis longa vico da aŭtomobiloj kiu sekvas min. Mi fieris esti ĉe la kapo de trafikserpento. Ŝajnas, ke mia kondukmaniero multe plaĉis al la ĥomoj, ĉar pli kaj pli da aŭtoj konstante aliĝis por esti en mia trafikserpento. Kiam mi renkontis trafikserpenton vojaĝante en la mala direkto, mi ĉiam vaste svingas la brakon por atentigi la alian kondukanton, ke mia trafikserpento estas eĉ pli longa ol la lia. Jen kaj jen aŭtomobiloj lasis mian trafikserpenton kaj devancante min laŭte kaj longe hupis; mi supozas, ke li volis danki min, ĉar li jam lernis sufiĉe kaj nun estas preta konduki sian propran trafikserpenton.

Do, mia demando al vi estas, ĉu vi opinias, ke mi havas specialan talenton por konduki trafikserpentojn? Viaj konsiloj kaj opinioj ĉiam valoras al mi.

Sincere la via,

Kon Fu Zita

[Kon Fu Zita verkis dum la hejmenvojaĝo post NASK 2002]

Dankon al Steĉjo, ke li prezentis al ni la korespondaĵojn de sia amiko Kon Fu Zita.

Revenu al la hejmpaĝo



NASK 2003 --- Kontaktu la redaktoron.