![]() |
![]() |
|
Kio estas La NASKa Fasko?
Cxi-jare oni unue nomas la kursaron la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). Kompreneble, en Esperanto la vorto "naski" jam ekzistas, kaj ne tute maltauxgas rilate la kursojn cxi tie. Oni ja naskos novajn esperantistojn, novajn spertulojn, novajn entuziasmulojn, ktp en nia Movado. Kaj mi, via humila (cxiam!) redaktisto, devis elpensi ian nomon por cxi tiu taga juxrnalo. Kaj mi pensis, Kiu vorto bone kongruas kun "NASK"- . . . tasko? Jes, sed eble ni ne tro pensu pri la taskoj venontaj dum la semajnoj. Fiasko? Ve, neeble! Kasko? Mi esperas ke ni ne bezonos kaskojn dum la semajnoj . . . ni estu komplezaj unuj al aliaj, ni ne militu! Pri masko, mi fakte deziras prezenti al vi mian veran vizagxon, kvankam eble vi preferus maskon, aparte dum la frumateno . . . Sed vere, kiel jxurnalisto ege placxas al mi la mensa bildo de "fasko"-kaj mi prezentas veran bildon al vi supre, sub la titolo-faskon de paperoj, plenaj je novajxoj, rakontoj, anoncoj, sxercoj (se iuj donos iujn al mi . . .) kaj diversajxoj.
Klasoj diversnivelaj/diverstemaj: Per la gvidado de skipo da veraj spertuloj, ni partoprenos kvar diversnivelajn kursojn pri la lingvo mem, pri instrumetodoj, kaj pri la esperantista kulturo kaj historio. Ciuj jam registrigis en propraj klasoj; oni rajtas viziti kaj observi dum la aliaj klasoj, do kaptu la okazon se vi deziras.
Kia belo, la muziko; |