Lee Miller
Lee Miller magistriĝis en la fako de Profesia Flegado ĉe la Universitato de
Missouri-Columbia. Li nun laboras profesie kiel interpretisto de la Usona
Signo-lingvo, aparte en diplomaj kaj postdiplomaj universitataj kursoj.
Usona Esperantisto (kiu lernis la lingvon aŭtodidakte en 1968), li
partoprenis la somerajn kursarojn ekde 2000 (en San-Francisko kaj
Brattleboro), unue kiel redaktisto de la tagĵurnalo "La NASKa Fasko" kaj
poste kiel instruisto.
Li estas dumviva membro de ELNA kaj UEA, kaj cetere membras en la Amerika
Asocio de Instruistoj de Esperanto kaj KELI. Li estas aktiva en lokaj kaj
regionaj Esperanto-grupoj. Li estis membro de la LKK por la landa kongreso
en Sankta-Luiso en 1999, kaj estis redaktisto de la Bulteno de la
Esperanto-Asocio de Sankta-Luiso.
Li instigas aktivajn dialogon kaj komunikadon inter la studentoj kaj
instruistoj, kaj stimulas la uzadon de la lingvo, laborante kun individuaj
studentoj por evoluigi lingvajn kapablojn kaj kun malgrandaj grupoj kiuj
bezonas pli da instruado ekster la klasĉambro.
|