|
|
|
Kursaro
La instruista skipo pretigas
trinivelan studprogramon kiu emfazas aktivan uzadon de Esperanto en
interkulturaj komunikado, kompreno, kaj kunlaboro.
(Tiuj ĉi kursoj estas oficialaj kursoj de la Universitato de Kalifornio. Laŭ la usona sistemo
oni rajtas uzi ĝin por diploma studprogramo. Studentoj gajnas 5 studunuoj kaj povas elekti literon
aŭ sukceson/malsukceson.)
Esperanto 5B (post-baza kurso)
Instruisto: Lee Miller - - ( lamiller@centurytel.net )
Retpoŝtu
Tiuj, kiuj lernos en 5B devas havi bazan vortstokon en Esperanto, havi la kapablon konversacii
pri simplaj aferoj (pri si mem, kie oni loĝas, kion oni faras por vivteni, ktp) kaj havi la kapablon
legi kaj kompreni simplajn rakontojn
Esperanto 5D (progresiga kurso)
Instruisto: Birke Dockhorn - - ( birke.dockhorn@gmail.com )
Retpoŝtu
Tiuj kiuj lernos en 5D devas havi la kapablon konversacii pri ĉiutagaj aferoj kaj legi kaj
plejparte kompreni la ĉefajn punktojn de rakontoj kaj artikoloj. Eĉ se ili faras erarojn
gramatikajn kaj foje ne trovas ĝustan vorton, ili ĝenerale sentas sin komfortaj esprimi siajn
bezonojn kaj ideojn en Esperanto
Esperanto 12 (supera kurso)
Instruisto: Bertilo Wennergren - - ( bertilow@gmail.com )
Retpoŝtu
Tiuj kiuj lernos en 12 (supera kurso) devas havi la kapablon diskuti ampleksan gamon de temoj,
kaj devas esti kompetentaj pri legado de fikciaj kaj nefikciaj verkoj. Ili eble foje eraras dum
parolado kaj skribado, sed ĝenerale ili devas scipovi la lingvon je sufiĉe alta nivelo.
|
|