Esperanto 12 (supera kurso)
Cxi tiu kurso direktigxas al apartaj interesoj de spertaj studentoj en diversaj fakoj inkl. de Esperanta
lingvistiko, specialaj lingvaj kapabloj (ekz. tradukado, interpretado, verkado, oratorado), Esperanta
literaturo, kaj sociaj, kulturaj kaj politikaj aspektoj de la tutmonda Esperanta komunumo.
La centra temo de la altnivela kurso estos "Aliaj landoj, aliaj kulturoj". La partoprenantoj interalie
elsercxos informojn pri diversaj landoj (precipe ne tre bone konataj), kaj prezentos prelegojn k.s. unu
al la aliaj. Okazos ankaux kvizoj (kreataj de la partoprenantoj mem) kaj diversaj ludoj. Krome ni kompreneble
traktos la fajnajn punktojn de la Esperanta gramatiko uzante PMEG-on.
La instruado okazos en esperanto.
La instruisto petas ke studentoj havu PMEG-on (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) aux libroforme
aux je komputilo, kaj PIV-on (Plena Ilustrita Vortaro).
Instruisto: Bertilo Wennergren - - ( bertilow@gmail.com )
Retposxtu
|