English Esperanto Unikodo Esperanto X-Metodo
NASK logo

Komencpaĝo Baza Informo Kursoj Instruistaro Studantoj Ligiloj

Resumo
Esperanto-5B
Esperanto-5D
Esperanto-12

Esperanto 12 (supera kurso)

Ĉi tiu kurso direktiĝas al apartaj interesoj de spertaj studentoj en diversaj fakoj inkl. de Esperanta lingvistiko, specialaj lingvaj kapabloj (ekz. tradukado, interpretado, verkado, oratorado), Esperanta literaturo, kaj sociaj, kulturaj kaj politikaj aspektoj de la tutmonda Esperanta komunumo.

La centra temo de la altnivela kurso estos "Aliaj landoj, aliaj kulturoj". La partoprenantoj interalie elserĉos informojn pri diversaj landoj (precipe ne tre bone konataj), kaj prezentos prelegojn k.s. unu al la aliaj. Okazos ankaŭ kvizoj (kreataj de la partoprenantoj mem) kaj diversaj ludoj. Krome ni kompreneble traktos la fajnajn punktojn de la Esperanta gramatiko uzante PMEG-on.

La instruado okazos en esperanto.

La instruisto petas ke studentoj havu PMEG-on (Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko) aŭ libroforme aŭ je komputilo, kaj PIV-on (Plena Ilustrita Vortaro).

Instruisto: Bertilo Wennergren - - ( bertilow@gmail.com ) Retpoŝtu

 
* * *
North American Summer Esperanto Institute
NASK
Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto