Tevendisto TEVENDISTO de Susil (Bharato)

Esperantigis Earl Galvin

Mi naskigxis la tagon de la plenluno post Divali la Hinda festo de lumoj, kaj laux mia nun cxifona lernejatestilo, mi 35-jarigxis la pasintan semajnon. Mia vivo en la tevendejo komencigxis la tagon post la funebrajxoj de mia patro, mortinta en konsiderinde sanga akcidento cxe la muelejo. Tiutempe mi estis en la tria lerneja klaso. La muelejestro donis mil rupiojn al mia matro [patrino], pli por silentigi sxin ol pro kompato. Sxi tuj acxetis oron kaj deponis gxin ristorne kontraux banka monprunto akirebla pro sxia vidveco. Sxi nun devis subteni la familion (miajn tri fratinojn, fraton, kaj min), do post du tagoj sxi acxetis noteble oldan sed tre gravedan bubalon.

Mi rare auxdis mian matron levigxi en la preauxrora lumo por melki kaj mangxigi nian tre amatan bubalon kaj sxian idon. Poste, sxi kutime skuis min veka. Mi duonfale ellitigxis kaj visxetis la vizagxon per akvo. Poste mi iradis kun la laktomo tiutaga ses pasxojn al l'apuda tevendejo. La tevendejo estis palmfolia konstruajxo kun propra puto kaj staris en vico kun cxiuj aliaj domoj kontraux la mueleja muro. Ofte mi alvenis al la teejo antaux ol la proprietulo komencis bruligi la bragxbriketojn por la unua poto da teo. Kutime, la unua kliento estis rikisxisto hejmeniranta post nokto pasigita trovante diversajn veturigotojn, eble virojn sxtelirantajn hejmen de la prostitua kvartalo.

Kiu povus listigi la kiomon da taskoj farataj de nauxjarulo en tevendejo? Se oni tiel laborintus, listigi ilin ne dezirindas ajnokaze. Mia rutino estis meti neeman tigeton (ofte uzatan de neurbaj Bharatanoj por purigi la dentojn) en la busxon kaj cxirkauxumi gxin dum mi plenigis unu akvujon post alia por teo. Mi tiel lertigxis tiurilate ke miaj dentoj jam puris kiam la lasta akvujo plenas. Poste mi samile skrapis la langon por ankaux purigi tion. Strangas, sed mi rimarkas ke alilandanoj ne gxenas sin per langpurigo. Nu, ili cxiel kuriozas.

Kiam mi lauxtempe kunordigis cxion, mi jam finkuiris la trian idlian rizkukon kiam la proprietules edzino deprenis la vaportukon. La unuaj du estis por sxia filo, du jarojn pli agxa ol mi. Tio tute ne gxenis min; li estis mia unua amo, kaj mi ne kapablis jxaluzi pri li. Dum postaj jaroj, kiam li foriris al la universitato, mi volonte rearangxis cxiujn miajn aferojn por pasigi solan horon kun li.

La teejo malfermigxadis gxuste kiam la stratlampoj elsxaltigxis kaj la suno levis sian vizagxon super la muron. Gxi fermigxis gxis la dek-unua matene, kaj poste reapertigxis je la kvara. Gxi fermigxis por la nokto gxis la deka. Vintre gxi kutime fermigxis multe pli frue; la demontara frido pelis la plej mense sanajn Bharatanojn internen kie eblis sidi antaux bovsterka fajro garda kontraux la frido kaj la moskitoj.

Unu el tiaj malvarmaj vintraj noktoj miajn okulojn malfermis Prasad, la filo de l'proprietulo. Li komencintis porti tukon sxovitan sub sia talisxnureto antauxe, pasantan sub sia ingveno, kaj ankaux sxovitan sub la sxnureto malantauxe. Tio pensigis min; ni cxiam kutimis iri al la kanalo tagmeze por banigxi nudaj, do mi demandis al li kial li portas cxi tukon. Li diris al mi ke li komencas malmoligxi dumbane. Tion mi jam bone sciis; jam pli ol unufoje mi rigardis lin, strabe, dum ni sekigxis en la sunlumo, sed mi neniam diris ion ajn. Mi ankaux rimarkis ke li ne havas pubharojn, dum cxe mi jam ekkreskis kelkaj.

Tiutempe mi jam komencis resti la tutan nokton en la teejo por ke mi povu bruligili la fornon matene kaj doni al lia patro aldonan dormhoron. Mia matro alportis la lakton cxiumatene, kaj sxi restis por purigi la potojn per fornaj cindroj kaj raspa kokososxela finajxo. Baldaux mi ricevis permeson efektive prepari la teon, kio estis rangaltigxo en mia kariero. Dum mi kusxis duondorme en la tebutiko nokte, mi pensadis pri la diversaj viroj alvenintaj tiutage, elektis unu, kaj bildigis al mi lian korpon. Mia peniso malmolis, kaj mi tenis gxin forte sed pli mi ne faris. Mi tute ne havis ideon pri io plia.

Unu nokton, kiam liaj gepatroj iris al la kinejo kaj ni kurbe kusxis subkovrile sur la bufedo, Prasad petis permeson tusxi mian pubhararon. La ideo tiom ravis min ke mi preskaux falis de sur la bufedo. Post dek minutoj mi sentis ke mi falas de sur la tero mem. Nekredebla umajxo elsxteligxis el interne de mia ingveno kaj sxprucis sur Prasad. Mi simple kusxis stupore dum sxajna cxiamo. Mi neniam poste sentis tian tempotordon, sed gxi proksimas al la sento post fumado de ganjan (kanabo). Mi supozas ke fakte ne pli ol minuto poste li metis al mi demandon.

"Cxu vi scias pri kio estas tio?"

"Ne, mi anhele respondis.

Mi ne scias cxu li priskribis gxin al mi same kiel farus nia amata Rabindranath Tagore (Nobel-premiita Bengala poeto) [multaj verkoj de Tagore jam Esperantigitas], sed mi bone komprenis lin. Tiumomente mi konstatis ke mia mano ankoraux tenas lian penison, kaj li tenas mian manradikon kaj movas gxin sore-sobe. Mi multe lernis tiun nokton. Post tri jaroj kaj multaj kunaj aventuroj, Prasad foriris al la plej proksima granda urbeto por la lastaj gimnaziaj klasoj. Mi sentis min tute perdigxinta.

Prasad revenis hejmen fine de l'unua semestro. Ni okulumis unu l'alian la tutan tagon, riciproke ridetis kaj kunbrosigxis. Lia patro donis al li rupion kaj mi iris al la kinejo por la unua fojo en mia vivo. Je la interpauxzo ni decidis ne reeniri la kinejon kaj anstatauxe iris al la kanalo kaj banigxis. Kiam ni revenis hejmen, li diris al mi ke li konvinkis sian patron permesi al li lui cxambreton proksime de l'universitato.

Miaj du pli junaj kunidinoj nun adoleskigxis kaj mia pli agxajam preskaux frauxlinigxis. Nia domo staris cxe unu fino de la mueleja muro, kaj cxe la mala fino logxis oldviro sen familio. Kiam li bone fartis, li tiris unu el la plej malnovaj biciklorikisxoj iam ajn viditaj. Tio multe tusigis lin. Kelkfoje mi scivolis cxu li movas la rikisxon aux cxu gxi movas lin. Cxiumatene, ecx se la tusado preskaux pelis liajn cxurovojn en la gorgxon, li elvagis je iu frumatena horo kaj elgrakis "chai" (teon). De tempo al tempo li pensigis min pri papago elpasxanta el la kagxo. Estis mia tasko lasi kion ajn mi faras kaj porti al li glason da teo kun aldona kulerpleno da sukero ene.

La saman tagon de Prasades reveno de l'universitato, la solula olda rikisxisto mortis. Li fakte jam de monatoj mortadis, kaj la cxemura logxantaro portadis al li mangxojn, irigis lin al la kuracisto, kaj gxenerale zorgis pri li - afero ne rara mez la malpuro kaj povracxejo de nia vivo. Gxis sia lasta momento li tre aprezis ajnan vizitanton. Tri tagojn poste mi auxdis lauxtajn krivocxojn. La muelejestro, minacinte malkonstrui la malnovan domon kaj ekposedi la spacon por unu el siaj laboristoj, devis retreti antaux la kolera najbararo. Evidente mi heredis la domon kaj la rikisxon, kaj miaj najbaroj ne volis ke li alpropigu al si mian heredajxon. Cxio cxi nur cxar mi ofte helpis la oldulon purigi la veturilon dum la somero kaj estis la malplej gxena el la niastrata junularo. La inoj interdividis liajn aliajn posedajxojn, kaj oni rompis lian argilan potaron, laux tradicio, kaj lia lito kremaciigxis kun li.

Kaj kion mi farus per rusta malnova rikisxo kaj truplena cxambro? La patro de Prasad donis al mi cxiun bezonatan respondon. Li pruntedeonis al mi suficxan monon, kontraux mia onta salajro, por ripari la rikisxon kaj instigis min arangxi refarbigon. Mi sidis multajn noktojn post la teeja fermo kaj forskrapis la rustajxon. Prasades patro luigis la rikisxon dumtage, kaj li kolektis la lupagon gxis mia sxuldo al li repagitis. Mi tiris l'aferacxon de la tebutika fermotempo gxis post la fino de la malfrua kino. La kinejo ofte ne fermigxis gxis la dua matene kaj longa veturo fojfoje dauxris horon. La laboro estis peniga. Estis bone, tamen, vidi la monsumon kreski sur la paperslipo kune konservata de Prasades patro kaj mi. Post jaro mi sxparis suficxan monon por acxeti novan rikisxon.

Post tago da peza laboro mi rutine falis en la liton elcxerpita. Ecx malfacilis resti veka suficxe longe por orgasmigi min pensante pri Prasad. La somero antaux lia foriro al la universitato mi ne tiris la rikisxon krom por veturigi lin ien. Li nun havis multajn amikojn kaj ofte tri el ili kunarigxis en la rikisxo. Mi veturigis ilin al la hejmo de unu aux alia aux al la kinejo kie mi atendis ilin ekstere gxis la fino de la lasta filmo.

"Kaj nun mi pagos vin pro la rikisxoveturo," li diradis kiam ni alvenis hejmen kaj kusxigxis sur la lito.

Escepte de puba hartufeto, Prasad senharis. Pli kaj pli li voluptigis min. Tisomere li diris al mi ke li spektis la harojn sorkreski de mia umbiliko kaj malrapide sternigxi sur mia brusto. Li diris ke cxiufoje kiam li venis hejmen post semestro li avide scivolis cxu gxi jam atingis miajn cicojn. Preterfoje li pasigis la fingrojn trans mia vizagxo tiun someron. Cxiu faro lia voluptigis min. Mia plej sxatata lertajxo lia, tamen, okazis noktojn kiam mi jxus razis min kaj li langumis mian tutan vizagxon.

Tiu somero varmegis multrilate. Labori en la teejo kaj samritmi kun Prasad lasadis min elcxerpita. L'oldules domo, nun la mia, atingis sian finon; la lasta luanto foriris cxar la strukturo tiom kadukis. Prasades patro ripete diris ke mi faru ion tirilate. Mi konsentis, sed trovi la tempon pli malsimplis ol trovi la monon. Prasad decidis malkonstrui la domon por mi. La kvar cxefaj plafontraboj ankoraux bonis, do ni sxparis ilin kune kun manpleno da bambuo. La palmfolioj tauxgis nur kiel bruligajxo. La lokaj spertuloj diris ke la koto ankoraux bonas, do Prasad stakigis gxin cxe unu flanko kun cxiuj planksxtoneroj.

Dum la postaj monatoj mi haltis vojflanke, kiam mi ne havis veturigaton, por preni ajnajn forlasitajn brikojn troveblajn. Mi prunteprenis monon de mia matres orprunto por acxeti novajn fostojn kaj palmfoliojn. Unu tagon Prasades patro venis laux la pado kun sxpato kaj montris al sia filo kiel fosi la fundamenton. Unu matenon, mez la fosado, li faligis la sxpaton kaj rapidis trovi min cxe la teejo. Mi supozis ke li nur deziras teon aux akvon, kaj mi havis ambaux pretajn.

"Mi bezonas la helpon de Susil kelkajn minutojn, mi petas," li diris al la patro.

Lia patro, kiu nun plejparte nur sidadis kaj kolektis monon de la klientaro, simple kapjesis. Dum ni iris al la fosadejo, mi supozis ke Prasad nur deziras mian helpon por movi iom da roko. Li diris nenion.

"Restu silenta kaj rigardu sub tiu angulsxtono," li diris mallauxte kiam ni fine atingis la fosajxon.

Mi trovis kesteton el rustimuna acero kiun li jam visxpurigis. Kiam mi rigardis internen mi rimarkis manglastotratam - la orajxo ligata cxirkaux la kolo de ino dum geedzigxa ceremonio. Mi jxus rigardis la dorsflankon kiam Prasad ekplukis gxin de mia mano kaj metis gxin en la posxon. Mi rigardis lin suprizite.

"Nu, reiru al la teejo. Cxu vi opinias ke mia patro pagas vin por frekventi konstruejojn?" li diris. Lia vocxtono tremigis min, sed pro ekscitigxo, cxar cxi specifa tono signifas ke li elpensas ian petolajxon.

Je la kvina li venis kovrite de koto kaj polvo kaj diris ke ni kune iru banigxi. Li ankaux kredis ke bonus porti kokoson al la templo kaj peti benon por la komenco de la vera konstrulaboro, ekonta la morgauxon. Cxe la templo, en obskura angulo, Prasad metis la orajxon sur sxnureton, kiun li poste vindis cxirkaux mian talion.

"Nun vi apartenas al mi por cxiam," li flustris.

La postan matenon masonisto venis por prilabori la domon. Li estis proksimume samagxa kiel ni du kaj logxis en la preterangula domaro. Prasad iris kaj laboris kun li. Li revenis je tagmangxo kaj diris al mi ke li pasigis la matenon rigardante la masoniston.

"La oro sxajnas tre maldika," mi diris, sentante iom da jxaluzo.

Tio elvokis nenion pli ol lia kutima "Mm-hmm" vocxumo. Lauxsperte mi sciis ke senutilas disputi.

"Ankaux mi rigardadas la knabon," mi finfine konfesis. "Vi pravas, li ja havas belan korpon."

Evidente mi treege naivis tiutempe. Mi rigardis cxiujn sen ajniam pensi ke ankaux ili spertus la saman deziron reciproke spertatan de Prasad kaj mi. Mi malofte pensis pri kion ni faras. Ni faris kion ni faras, kaj plia scio ne bezonatis.

La muroj de mia nova domo malrapide kreskis supren per la koto, brikoj, kaj sxtono. La kvaran nokton Prasad diris al mi ke li intencas inviti la masoniston akompani lin al la kinejo la morgauxon. Li petis min alporti botelon de grogo; li konjektis ke survoje hejmen li haltos cxe la kanalo, trinkos la grogon, kaj improvizos. Mi tute frenezis la postan tagon. Mi preskaux misversxis la lakton. Mi preparis tutan poton da teo sen sukero kaj ricevis la kriplendojn de kompatinda rikisxisto jxus portinta sxargxon da terpomoj al l'apudvoja merkato.

Tivespere mi ripozis sur la betona kanalrando kun Prasad kaj la masonisto. Ni kviete trinketis el l'alportita botelo. Kiam la botelo malplenis, ni sidis tie en silento. Mi havis nenian ideon pri kio farendas, kaj Prasad sxajne perdis cxiujn ideojn al mi rakontitajn l'antauxan nokton.

"Cxu vi du kune sxprucigas?"

Tion diris Ramana, la masonisto. Ni diris nenion, kaj mi imagas ke li versxajne sentas grandan panikon, ne sciante pri kiel ni reagos. Lante Prasad turnigxis flanken.

"Kial, cxu vi deziras kunfari kun ni?"

Estis la lasta semajno de la universitata ferio, kaj Prasad bedauxris ke li ne pli frue agis. Ni pli banigxis nokte kaj pli ofte iris al la kinejo tiun semajnon ol iam ajn antauxe. Prasades matro dauxre plendis pri nia malfruhora revenado, sed lia patro, kiel kutime, diris nenion. Mi provis konduti kvazaux negxenata la matenon kiam Prasad vestis sin kaj iris kun la gepatroj por trafi la buson al Azidur. Li estis ironta al universitato kie li akiris bonan postenon pro siaj bonaj studnotoj.

Ramana restis. Li revenis preskaux cxiun duan nokton, gxuste lauxtempe por la lasta taso de teo antaux ol mi estingis la fornon. Li atendis gxis mi fermis la butikon, kaj ni poste lauxiris la rizmuelejan muron al la nun preskaux finkonstruita domo. Cxe la flankmuro estis malmulta lumo, do ni supergrimpis gxin en la muelejan konstruajxaron. Unu nokton Ramana diris al mi ke de tri jaroj li venadas al la teejo nur por espereble vidi erektigxon restantan post la prea nokto. Mi konstatis ke Prasad kaj mi virgulas kompar li.

La domo finfine konstruigxis kaj luitis. Mi ankaux posedis du rikisxojn, kio donis al mi bonan enspezon, do mi decidis ne plu labori nokte krom se unu el la rikisxoj ne luatas. Tamen mi neniam pensis pri alia laboro ekster la teejo; la teejo estis mi. La doma lupago kaj la enspezo de la du rikisxoj ebligis al mia matro ne plu labori. Prasades patro nun plejparte lasis la prizorgadon de la teejo tute al mi. Ofte li kolektis la kontantan monon, kaj malofte li preparis poton de teo por iuj liaj longtempaj konatoj.

Unu tagon Prasad sendis letereton al sia patro petante ke mi vizitu lin du tagojn. Lia matro pakis tutan sakon da frandajxoj por li, kaj lia patro sendis iom da aldona mono. Mi iris per la frumatena buso kaj li renkontis min cxe la stacidomo. Dum mia unua vizito ni piediris al lia cxambro. Cxi-foje ni iris rikisxe. Dum cxiuj tiuj jaroj mi neniam sidis apud li en rikisxo; cxiam mi tiris dum li sidas.

"Vidu kiel lia pugo movigxas de flanko al flanko. Tiel aspektas la via, sed pli bele," li diris al mi dum la rikisxisto starigxis sur la pedaloj kaj pli forte tiris sur dekliveto. "Tiom da fojoj mi sentis la tenton etendi manon kaj premi viajn sidvangojn, sed mi timis ke vi renversos la rikisxon aux eble tuj cxuros."

"Versxajne ambaux," mi respondis.

Prasad havis unu cxambron en domo trans la strato de la universitato. Li luis la cxambron konsente ke li ankaux instruos la tri junajn geinfanojn de la luiganto. L'arangxo bonis, sed neniel same bona kiel la propono de Prasad. Jen cxi universitato, cxe la urblimo, sur sur sxoseo, kaj neniu konstruis tebutikon, eble cxar pikdrata barilo, anstataux muro, apartigis la universitaton de la vojo. Kial ajn, mi ne povis kredi ke neniu alproprigis al si la lokon.

"Kial ne vendi la du rikisxojn, uzi la lupagon de la domo, pruntepreni kontraux via matres oro, kaj konstrui teejon cxi tie?" li sugestis. "Vi ecx povus pruntepreni monon de mia patro se li ne tro kolerigxos pro via forlaso de lia teejo."

Mi hejmeniris per la lasta buso la postan nokton kun doloraj cxurovoj, elcxerpita sed mense aktivega. Mi promesis al Prasad ke mi diris nenion al iu ajn dum kelkaj tagoj. La postan semajnfinon li venos hejmen kaj priparolos l'aferon kun la patro.

Tiun saman semajnon mia matro demandis al mi cxu mi pensas pri edzigxo. Sxi ade priparolis l'aferon, kiel faras cxiuj Bharataj matroj pri la geedzigxoj de sia idaro, plendante pri kiel se mia edzigxo tro prokrastos, miaj pli junaj fratinoj perdos cxian sxancon edzinigxi. Mi balbutis kaj diris ke la inetoj edzinigxu antauxe, cxar ni ne povis toleri plian sxuldon. Sxi konsentis; mi kredas ke iel la ideo fakte placxis al sxi.

La sekvan semajnfinon Prasad venis hejmen kaj parolis kun sia patro. Lia patro metis kelkajn demandojn al mi, kapjesis, kaj kvankam li iom koleris cxar de nun li estos sola cxe la tebutiko, li konsentis. Li donontis la monon al mi unue kaj arangxis vendi la rikisxojn je bona prezo dum la somero. Poste ni parolis kun mia matro. Sxi eksplodis pro kolero. Finfine la patro de Prasad trankviligis sxin klarigante ke li respondecos pri cxio.

*

Cxio okazis lauxplane, kaj la memoro restas proksime de mia pensara supro. Nur proksime de la supro, tamen, cxar plej supre estas la tragedio de Prasades morto la postan jaron. Teroristoj mortigis lin en buso. Lin kaj ses aliajn, cxiuj survoje al pikniko neniam atingota. Li estis 25-jara. Lia matro ploris kaj lia patro retretis en alkoholbotelon. Mi simple dispartigxis. Mi vizitis liajn matron kaj patron tro aux kvar fojojn; estis korsxire al mi ecx vidi ilian hejmon.

Post jaro, la matro de Prasad komencis travivi kelkajn tagojn sen plori. Unu tagon lia patro ekstaris, forjxetis la duonplenan botelon da alkoholo, kaj komencis renovigi sian tebutikon. Mi nur restis frakasita. Dum tempo mi lasis kreski mian hararon kaj la barbon. Mia nova teejo estis virtuala orminejo, kaj tio helpis min prezenti bonan aspekton al la mondo. Mi travivis la tagojn kun rideto al cxiuj kaj ploris preskaux cxiun nokton. Se mi spertis erektigxon mi almetis manon kaj pensis pri Prasad. Gxi tuj moligxis.

Nelonge post kiam mi malfermis la butikon, mi dungis du knabojn por helpi min. Je la unua jarfino mi jam suficxe instruis al ili prizorgi aferojn ke mi povis pasigi semajnon ferie. La viro logxanta en la transstrata domo, iam luiginta cxambron al Prasad, kolektis la monon por mi tisemajne. Ni jam farigxis bonaj amikoj kaj mi havis la kutimon porti poton da teo al lia domo cxiumatene tuj post kiam lia pordo malfermigxis.

Havante tiom da libera tempo, mi decidis iri al Benares, la sankta urbo, por ke mi povu oferti pregxon por Prasad. Mi fortondis mian barbon kaj metis mian hararon en volvajxon sur la kapo. Mi surmetis novan blankan lunghee (kotontuko volvita cxirkaux la korpa malsupro) kaj tukon cxirkaux la supra brusto. La oldaj hinduaj majstroj sur la rivera sxtuparo rigardis, cxantis, kaj sxajnis doni al mi internan rideton. Mi faris pasxon for de la mondo de viroj kaj inoj en la androginan mondon de homo flustre nomata "vesperulo" en mia regiono de Bharato. Mi jam vidis multajn virojn tiel vestitajn. Mi neniam demandis, sed simple supozis ke ili preferas aspekti pli ine ol vire. Kelkaj faris tro, mi opinias, sxminkante sin. Ne demandu al mi kial mi decidis fari tion. Pro sento. Mi sentis ke mi neniam edzigxos, kaj titempe mi nur volis provi resanigi min post la perdo de Prasad.

Mia sxangxigxo certe allogis atenton kaj klientaron kiam mi revenis. Neniu konsideris min geja gxis tiu tempo - nu, neniu krom Ramana kaj, surprize, la proprietulo de la transstrata domo, kiu diris al mi unu tagon, "Se via ekstera sxangxigxo sentigas vin bona aux felicxa, tio do bonas. Mi konstatis la unuan tagon kiam vi venis ke vi du amas unu l'alian. Mi supozis ke estas nur junulara kutimo titempe. Sed ajnakaze, vi bonvenas cxe mi."

Fine de l'unua monato mi havis dekduon da bone akrigitaj replikoj por la sofismaj studentoj provantaj ridigi sian kolegaron mokante min. Ili cxiuj suficxe bone reagis, tamen, cxar mi cxiam ridetis, okulumis, kaj aldonis kroman ometon da sukero al ilia teo.

Chitti, la frato de Prasad, venis al la teejo unu tagon. Kiam li vidis la sxangxon cxe mi, li eliris kaj staris cxe la vojflanko. Mi sendis unu el la knaboj al li kun glaso da teo. Finfine li reeniris kaj fumis cigaredon trinketante alian teon. La butiko tre homplenis sed li sidis pacience, nur observante cxion.

Proksime de la dek-unua mi ordonis al la knaboj ordigi cxion por ke mi povu iri al l'urbeto por tagmangxi. Mi diris al Chitti, "Nu, cxu vi suficxe auxdacas por akompani min?"

Li kapjesis, venis al mi, tenis mian manon, kaj diris, "Mi supozas ke mi devos se mi edzinigos vian fratinon venontmonate."

Tial li venis. Ni tagmangxis cxe pukka (ortodoksa) bramana restauxracio, kaj li sciigis al mi pli da novajxoj pri la baldauxa geedzigxo. Li riis hejmen dirante ke iel li klarigos mian "vestado-sxangxon" al cxiuj. Mi gxisis lin kun nova vestaro por li kaj la tuta familio. Mi diris al li ke mi ne povos veni al la geedzigxa ceremonio, ne pro mia "vestado-sxangxo", sed cxar konsternus min esti tie kaj pensi pri Prasad. Li longe rigardis min, kaj kapjesis komprene.

La postan semajnon mi surprizigxis kiam mi vidis Prasades patron, mian matron, kaj miajn du fratinojn elirantaj el rikisxo kaj venantaj al mia teejo. Mi volis nur malaperi, sed mi staris radike fiksita. Denove la butiko homplenis, kaj ili cxiuj nur eksidis kaj petis teon kaj idli. Mi fermis la pordon kaj sendis la knabojn al la posttagmeza kino. Mi estis sola kun miaj vizitantoj. Ili ne sxajnis gxenataj pro la sxangxo de mia aspekto. Miaj du fratinoj iom moketis min. Mia matro sxajnis adaptigxi al la situacio, kiel matroj tiel bone faras, dum Prasades patro kritikis la koloron de mia bufedosupro. Je la fino mi konsentis cxeesti la geedzigxan ceremonion.

La ceremonio dauxris tri tagojn, laux kutimo, sed mi restis nur unu. Mi uzis la tebutikon kiel senkulpigon. La sekvan posttagmezon, dum mi sidis en la teejo, skuegis min kiam unu el la knaboj flustris al mi ke iu deziras "specialan rizmuelejan teon". Li demandis al mi kia teo gxi estas. Malatentante lin, mi malrapide sobmetis la tepoton kaj sercxrigardis la cxambron. Ramana estis reveninta kaj trovinta mian novan lokon.

Ankoraux frusomeris kaj la rikoltotajxo de la cxirkauxa kamparo jam fiaskis. Sekve malmulte konstruigxis ie ajn cxi-parte de la sxtato. Ramana alvenis aspektante kiel masonisto, tamen, portante sakon kun sia metiilaro. Mi okupatis preparante kardamumteon por oficisto de la urba registaro, kiu venis unufoje monate por kolekti la cxevojan lupagon, do mi ne rimarkis Ramanan enveni kaj eksidi. Bonulis tiu oficisto; li cxiam pagis por sia teo.

Ramana ne havis laboron, do li decidis ke ni akiru iom da brikoj kaj plibonigi mian teejon. Jam de monatoj mi pensis pri tio, sed, tro sxpareme, mi prokrastis. Ramana masonis kaj mi laboris. Mi luis rikisxon kaj portis brikojn, koton, sablon, kaj betonon. La malmultaj studentoj logxantaj proksime de la teejo miris vidante min fari tian laboron. Aro da ili ja venis cxiun posttagmezon kaj preparis teon dum mi kriis ordonojn. Ili trovis l'aferon amuza, kaj ilia teo ne malbonis. Ofte Ramana distris ilin per malprudaj rakontoj.

La somero bonegis dum ni du riparis la butikon kaj Ramana resanigis min. Gxuste lin mi bezonis tiutempe, kaj li sciis tion. Li instigis min paroli pri Prasad dum ni kune masturbis nin. Li moketis min pro Prasad gxis mi malfermis cxiujn pordojn sxlositajn la pasintan jaron. Finfine mi sentis min pli kompleta kaj mia teejo havis kroman flankcxambron; la studentinoj nun povis trinketi sian teon duonprivate. Kiam la laboro finigxis kaj la universitato reapertigxis, Ramana foriris por trovi laboron en la sudo. Li diris ke li foros jaron, aux eble semajnon, sed revenos.

La konstato pri kion mi faris ravis la studentinojn pretervorte. Alia teejo kun aparta cxambro nur por inoj ne ekzistis en nia urbeto. Mirigis ilin ke ili povas trinketi sian teon je sekura distanco de la knaboj, kun mia bufedo formanta dividilon, kaj ankoraux flirti kun ili. Ne pasis onga tempo antaux ol ili sxargxis min per la transdono de notoj inter la du grupoj. Post nelonge unu studentino nomis min Akka - pli agxa fratino. Tio sxoketis min! Miaj dungitoj tiom ridis ke mi kredis ke ili malsekigos la pantolonojn. La postan tagon mi auxdis, "Akka, donu al mi samosan (spica, triangula legombulko) kun mia teo" iom pli da fojoj. La trian tagon la tuta klientaro preskaux eksplodis kiam knabarano preparinta teon dum la somero diris, "Mi ne certas pri Akka - mi iam vidis lin banigxi, kaj mi blindas se mi ne vidis kobron alkrocxintan al li." Ridondo transiris la butikon kaj vekis scivolon cxe la preterpasantoj pri kio okazas interne.

Mia butiko dauxre prosperis, kaj dum la posta jaro mi konstruigis pli grandan, solidan domon por mi. Mi ankaux petis mian matron veni kaj logxi kun mi. Sxi felicxe pakis siajn posedajxojn, vendis sian terpecon al la patro de Prasad, kaj translogxigxis al mia nova hejmo. Mi nun estis relative ricxa viro; cxio bonis, sed mi ankaux sentis min soleca.

Okazis tempoj, ne tre ofte, kiam mi vidis du "vesperulojn" preterpasi mian butikon en rikisxo sxargxita de legomoj. Baldaux ili akiris la kutimon haltigi la rikisxon kaj enveni por teo kaj dolcxkukojn. Mi trovas ke "vesperuloj" ordinare tre sociemas kaj babilemas inter si; eble tiel ili regas rilatojn kun alispeculoj. Tamen, en la teejo cxi du diris nenion, kvankam mi sentis ilin sencxese fikse rigardi min. Kiam mi rapide turnigxis kaj kaptis ilin rigardantaj, ili simple dauxrigis kvazaux mi estus spegulo.

La vintro venis frue tijare. La subita malvarmo preskaux senhomigis la stratojn gxis la sepa vespere. Mi konservis la fajron gxis la oka, kelkfoje nur por hazarde vizitanta kamionisto. Cxiun merkredon miaj knaboj iris al la kinejo, kaj cxi vesperojn mi purigis la ejon. Unu merkredan vesperon la kana pordo gxemis kaj envenis miaj "vesperuloj". Dum la pasintaj dek tagoj ili venis almenaux tri fojojn. Cxiam akompanis ilin junulo por sxargxi kaj malsxargxi la legomkorbojn. Dum la plej lastaj du semajnoj, tamen, mi rimarkis ke ili havas novan helpanton.

Kiu ne rimarkus cxi novan helpanton? Li estis vera cxielulo. Lia tuta korpo iel diferencis kaj konfuzis min. Lauxagxe li altstaturis, kaj havis orientecajn okulojn. Escepte de lia staturo oni supozus lin Nepala. Lia hauxto estis plej hele bronzkolora, kaj liaj lipoj - ja tiuj lipoj vere kaptis mian atenton.

La paro staris cxe la pordo kaj demandis, unuvocxe, cxu ili rajtas eniri. Mi invitis ilin sidigxi kaj trinki tason da teo kun mi. Mi memoras ke ili strebis eltiri el mi la sekreton de miaj dolcxkukoj, sed sen sukceso. Post fintrinki sian teon ili hezitis momenton.

"Cxu placxus al vi veni por vespermangxi cxe ni morgaux?" demandis unu.

"Se vi ne konas nian logxlokon ni sendos rikisxon por vi," aldonis l'alia.

Mi provis konservi trankvilon; mi volis komplezi, sed ne volvis kaptigxi en kacxon eble poste bedauxrotan. Ajniel malfacilis pensi, tamen, kaj mi diris, "Jes, sendu la rikisxon. Je kioma horo gxi venos?"

Mi malmulte dormis tiun nokton, sencxese demandante al mi kio farendas responde al tia invito. Se Ramana cxeestus, li scius pri la gxusta konduto. Kion mi faru? Mi ne povis viziti ili sen donaco. Mi iris al la bazaro en la najbara urbeto, pli granda ol la nia, kaj acxetis samformajn lungheeojn por ili kaj kombitkotonan blankan cxemizon kun surposxe brodita rozo por ilia helpanto.

Mi iris per buso kaj revenis al la teejo akurate por la posttagmeza malfermo. Tuj post kiam la cxea klientaro malpliigxis, mi prenis sitelon da varma akvo kaj banis min. Mi vestis min, kio ne estas kompleksa afero kiam oni portas ion simplan kiel mi. Blanka tuko supre, blanka tuko malsupre, neniaj piedvestoj. Iam mi provis sandalojn sed trovis ilin dolorigaj. Nur mia hararo indis ornamadon, kaj por la unua fojo mi faris tion. Mi aldonis rozburgxonon malantaux mia orelo, kio instigis komentojn cxe la knaboj. Ili provis ekscii pri kian gravan aferon mi cxeestos, sed silentigxis kiam mi diris ke mi iras al la kinejo - mia kutima respondo kiam mi deziras ke ili zorgu nur pri propraj aferoj.

La rikisxo alvenis kaj portis min trans la urbeton. Miaj gastigantoj logxis en kota dometo kun kvar verandoj cxirkauxe kaj bone flegata gxardeno. Mi trovis Gangan kaj Tipun, kiel ili prezentis sin, sidantaj sur matoj sur la antauxa verando kun la junviro. Ili cxiuj ekstaris kaj varme salutis min. Subite venis al mi la penso pri kia sensocietulo mi estas pro preskaux neniama eliro el l'ombro de mia tebutiko.

Kiam mi enmanigis al ili miajn donacojn, ili sxajnis sxoketitaj. Ni baldaux sidigxis por miksita sed bonega mangxo; tiel bone mi ne mangxis de post mia fratines edzinigxo. Post la mangxo, ni macxis paan (betelfoliojn), kaj ili alportis sespipan nargileon kune kun iom da tre bona ganja. Dum cxio cxi okazis, la juna viro nur cxirkauxumis nin, versxante akvon kaj movante telerojn. Mi ankoraux ne konis lian nomon. Li multe ridetis, kaj kiam li sxajne intence tangxis min, mia korpo tremis.

"Mi kredas ke vi scivolas pri nia amiko cxi, cxu?" diris Tipu, indikante la junviron dum ni lantis en rondo.

Mi kapjesis dum mi sucxis la nargileon.

"Li nomigxas Pratap. Li mutas, tiel naskite. Li konatigxis kun paro da "vesperuloj" en urbeto nelonge for. Ili donis hejmon al li sed plusendis lin al alia paro post jaro." Li longe elsucxis el la nargileo. "La dua paro, al ni konata, ne tre komplezis al li, do li forfugxis. Ne ne sciis kion fari krom kunlogxigi lin. Mi deziras ke vi sciu ke ni ne kundormintas - kvankam ne pro volmanko."

Dum Tipu rakontis, Ganga faris ian mirigan gestlingvan tradukon por Pratap. Li kapjesis kaj venis kaj eksidis proksime de mi.

"Ni komencis cxirkauxirigi lin kun ni," dauxrigis Tipu. "Kiam li unue vidis vin, li scivolis pri kiu vi estas. Li diris al ni ke li sxatus iri kaj labori kun vi cxe la teejo."

Pratrap nun klinis kontraux mi, kaj mi tiom proksimis al gxojo kiom kun mia unua amo. La sento plenigis min, stultetigis min. Mi ne volis refoje sucxi el la nargileo, tamen mi faris tion. Dum plena horo tio enrevigis min. Kiam mi fine revenis al mi, mi diris al ili ke mi konsentas kun ili krom rilate al unu detalo; mi ne volis ke Pratap laboru en la teejo. Mi deziris ke li restu hejme kun mia matro kaj zorge mastrumi mian parton de la domo. Kaj eble li lernu kuiri por mi. Mi ne deziris ke li akompanu min hejmen tiun vesperon; mi antauxe devis iri al la templo. Mi ankaux devis prizorgi iujn aferetojn, sen mencii elpensi ian klarigon por mia matro.

La postan tagon mi denove iris al ilia domo por vespermangxi, lauxkonsente, kaj mi tiom felicxis ke mi alvenis portante pli da donacoj. La vespero belegis, kaj mi neniam forgesos gxin. Mi portis Pratap hejmen kun mi, kaj ni interbrakumis kaj interamumis gxis auxrore. Tiel komencigxis la lasta parto de mia resanigo. Nun, post kvar jaroj, mi ankoraux pensas pri mia unua amo, sed Kun Pratap cxe mia flanko mi felicxe memoras ke la unua amo ne estas la lasta.

FINO

Reiro al la Biblioteka Indekso


laktokvanto reen

de la proprietulo reen

tiusomere reen