LA TESTAMENTAJXO DE JONATAN AL DAVIDO de Joao Silverio Trevisan (Brazilo)

Preskaux piedpinte li eniris la kapelon obee al l'ordonoj de tio gxenerale nomata koro. Li sidigxis sur unu el la benkoj, murmurante al si. "Mi amas," li diris, "sed kiun mi amas? Mi amas sed mia amo estas senforma. Mi pretas, Kristo. Jes, mi amas Kriston, sed kiu, finfine, estas Kristo?"

Mi malrapide eniris la kapelon, pauxzante por gustumi tiujn momentojn kiam la tuta mondo sxajnis invadi min kaj mi largxe malfermigxis al gxi, sorbante en min la molan lumon kaj la nepriskribeblan etoson de paco. Mi mi eniris, mia vido direktis sin al mi mem, kaj kvankam la vitraloj estis tro modestaj kaj senpretendaj, mia eniro similis tiun de regxo. Eble la modesteco de la kapelo tiel kortusxigis gxin; la objektoj ene de gxi, humilaj kaj ordinaraj en si mem, sxajnis kasxi ion majestan kaj misteran. Estis la Sankta Semajno, kaj dum la Sankta Semajno cxio estis iel sxangxita, aliigita. Tempa kaj spaca limoj ne plu klare markitis; la kapelo, kiel la centro de cxiuj niaj agadoj, funkciis kiel kontrauxtempa masxino. Malmulte gravis nia kieo aux nia faro, cxar tiutempe gravis nur niaj sentoj. Nin obsedis io ne respekta al la diferenco inter bono kaj malbono, senkonsidere de kiom oni instruis al ni distingi inter tiu duo. Konstanta miraklo, dauxranta nur semajnon, iluminis la kapelon kaj donis specialan brileton al niaj vizagxoj, ne cxar ni ridetis pli aux dormis pli bone, sed simple cxar, sen nia scio, pasio tusxis nin. En nia pasio, tiel forta ke gxi sxajnis preta dronigi nin, cxiuj niaj sensoj miksigxis kaj konfuzigxis kiel tiuj de novnaskito. Ni ne plu pensis rilate malgxojon aux felicxon; ni konsciis nur pri tiu Semajno, kiu por ni estis la semajno de pasio.

En la kapela sanktejo staris sensoveka Kristo iel pompeca kaj mistera. Tiutempe mi ne sciis ke Kristo vere estas sento aux ke dum la Sankta Semajno tiu sento pli fervorigxos kaj fortigxos. Pro tiu Kristo trakuranta niajn vejnojn, cxio vidata mergixgis en en amon. Ni sentis amon fluanta inter ni cxiuj, de unu al l'alia kaj disen al la tuta homaro; ni sentis gxin en nia liturgio kaj niaj cxantoj, en la humila cxiunokta ago de dentopurigado, en la volupta tusxo de niaj dormvestoj sur niaj korpoj kaj membroj. Dum tiu semajno nia sentivo tiom intensigxis ke gxi superbordigxis kaj alprenis tute novan dimension instigan al ni trudigxi al la mistero. Sen suspekto niaparta, la Kristo de la Pasio logis nin en nekonatan teritorion, kaj subite ni ni vundeblis per viruso invadinta nian junagxon, ekposedante nian dek-sepan jaron.

Paroli ne mallicis en la refektorio, sed ni mangxis silente. De tempo al tempo rideksplodo rompis la sxajne dauxran, hermetkian sanktan etoson de la kapelo, pro kialoj al ni ne klarigeblaj regantan cxe niaj mangxoj. Gxuste tie mi, je Sankta Jxauxdo, sentante min subite foleta, ekridegis nebrideble. Mi ridis cxar unu el miaj fratuloj, malafabla kaj singardema, renversis tutan bovlon da melopepo sur sian sutanon. Ni jam vestitis por la vespera ceremonio, cxiu en la nigra robo rezervita por specialaj okazoj. Mi imagis al mi la versxajnan senton de mia kolego kun la melopepo kaj gxia rugxa brogajxo kure sobfluanta lian robon, makulanta la festan nigron portatan nur dum tiaj festoj de amo. Li indigne rigardis min, kaj laux sia aparte decidema maniero, sen ajna vorto, li ekstaris kaj foriris. Mia ridego tuj cxesis kaj kulposento falis sur min. Mia konduto malgxentilis, acxis. Post la mangxo mi riis al la ludejo, la sola loko donanta eblon flankenmeti sentojn de sankteco kaj lasi la vivon pasi normale - almenaux gxis la tempo venos por alia ceremonio. Mi elsercxis mian kolegon kaj petis lian pardonon. Ni kune iris en la senhoman arbaron, kien ofte sola mi iris por primediti la evangeliojn kaj la esencon de l'amo de Kristo. Dum longa tempo ni diris nenion. Li ne plu koleris. Malsimile al mi, li estis tia homo, kiu rapide reagas al eksteraj gxenoj, rapide digestas ilin, kaj ree rigardas la mondon kiel antauxe, trankvile kaj sengxene. Kvankam ni estis samklasanoj, ni neniam inttime interkonatigxis. Eble ni sentis sekretan respekton, reciproke, sed nek li nek mi malkasxe montris tion. Fakte, ni preskaux neniam interparolis, kvazaux ni reciproke indiferentis. Tiujn aferojn ni malkasxis dum nia interparolo tie en la arbaro.

Dum la ceremonio de la Piedlavado mi servis kiel akolito por la celebranta sacerdoto. Mia amiko, kun sutano ankoraux ne seka, ludis la rolon de apostolarano tiun vesperon. Mi helpis la sacerdoton sekigis liajn piedojn; ili mallargxis kaj pintis, kun malhela hauxto, kaj odoris je talko. Mi lante sekigis ilin, rigardante la blankan tukon sorbi la akvon. Antaux rektigxo mi ekrigardis lian vizagxon. Li sobrigardis al mi. Mi preskaux ridetis al li.

Li sekgigis la piedojn de l'alia malrapide, kaj dum la tuko malsekigxis li pensis: "Kia gis estis, cxi amo sentata de Kristo rilate al siaj apostoloj, kaj kia estis ilia amo por li?"

Post la vespermangxo ni denove renkontigxis kaj kune fumis cigaredon. "Vi havis la vizagxon," li diris al mi, "de Sankta Johano Evangeliisto, la plej sxatato de Kristo."

"Kaj vi aspektis kiel Sankta Petro, " mi diris ridetante, "la plej malafabla el cxiuj - la plej malafabla sed ankaux la plej firma kaj obstina."

Tiun saman nokton, antaux dormigxo, mi iris al lia lito, tirate de io al mi ne rezistebla, la sankta impulso de la Spirito. Mi diris bonan nokton al li, uzante lian nomon, Marcelo.

Je la Sankta Vendredo mi ankoraux helpis dum la ceremonioj. Denove mi vidis Marcelon. Je la Sankta Sabato mi staris flanke de li, kantante en la hxoro. Ni rigardis unu l'alian sen scii kial, kaptite en la profunda sed trankvila malgxojo de nia Gregoria cxanto, tusxate de la senornama stato de l'altaro kaj kapelo, de la ricxa dormetiga lumo falanta sur nin kaj humiliganta nin. Tiun nokton dum la Ceremonio de la Relevigxo ni cxiuj dedicxis nin al la perfekteco de silento. Ni movigxis sen fari sonon gxis tiu momento kiam la celebranta sacerdoto ekkantis la novajxon pri la Relevigxo per vocxo sxajne malfermanta cxiun tombojn de la mondo. La hxoro de halelujoj tremigis nian karnon. Ni malrapide elmarsxsis, cxiu kun lumigita kandelo, kaj survoje al la refektorio cxiu brakumis cxiun alian. Tio estis la signifo de la Relevigxo por ni - bonaj brakumoj kaj cxirkauxpremoj. Mi brakumis Marcelon, ankoraux ne konscia ke ni du, niamaniere, jam sondis la misteron. La morgauxon, dimancxon, cxio aromis je gxojo kaj aprila suno. Marcelo kaj mi iris promeni tra la kampoj, gxis la montopiedoj kaj laux la rivero. Ankoraux restis blankaj floroj en la pasxtejoj kaj ni promenis inter ili kiel parto de ili. La stranga pacosento sxvelis interne de ni - stranga cxar gxin akompanis spirita perturbo kian ni neniam antauxe konis. Ni traaktoris parabolon de la Nova Testamento, tiun pri la tritiko kaj la lolo. Ni estis trankvilaj, tamen, tra la tuta posttagmezo, ni sentis la tumulton kaj skuigxon de la lolo, sen difinita limo inter la du emocioj.

Baldaux ni faris kutimon renkontigxi cxiuvespere post la vespermangxo, promenante sencxese tien kaj reen trans la ludejo, provante difini sekreton kundividotan inter ni. La membroj de la Komunumo komprenis, cxar cxiu havis proprajn specialajn sekretojn. Ni priparolis cxion imageblan, konversaciante kun tenero sorveninta sxvelante el interne de ni, pli granda kaj forta ol ni, kvankam ni ankoraux ne faris al ni la klopodon nomi gxin. Nelonge poste ni alkutimigxis revidi unu l'alian antaux enlitigxo; ni diris bonan nokton, longe fiksrigardis unu l'alian, kaj poste disigxis. Apenaux pasis monato antaux ol ni kuniadis matene, tagmeze, kaj vespere. Ni farigxis intimaj amikoj. Ni laboris kaj studis kune dum tij tempoj de konstanta vervo. Ni spertis la mondon kvazaux ni estus senlimaj, avidaj por intersxangxi niajn eferveskajn eltrovojn. Tiutempe ni decidis revivigi la komunan gxardenon, de longe neglektitian kaj forlasitan. Ni planits laktukon, terpomojn, sovagxan cikorion, kaj karotojn. Cxiun posttagmezon ni kune iris por rigardi la naskon de la novaj folietoj. Por ni, ili etendigxis, malvolvigxis, kaj preparis sin. Kiam la karotoj pretis rikoltigxi, mi jam atingis konfuzitan kaj gxenitan komprenon de l'afero.

Mi estis pasie enamigxinta. Dum ni suprentiris la karotojn mi meditis pri la amo kirligxanta kaj turnigxanta interne de mi, alportanta atakojn de kapturno. Ofte mi cxesis labori kaj nur fiksrigardis al Marcelo, kiu zorge regis cxiujn rigardojn kaj gestojn. Sxajnis ke li estas la unu nura Marcelo en la mondo. Liaj brakoj etendigxis malsupren kaj liaj fingroj fosis en la sukan teron; liaj kruroj strecxigxis kaj rigidigxis dum li supretiris cxiun karoton. Mi sekvis liajn movojn, notante kiel ili rapidigas la eksplodajn ritmojn de mia sango. Io bolis interne de mi, io nefamiliara kaj kurioze doloriga, kaj mi nur apenaux bridis mian emon elkrii la neeblajn vortojn de amo konservitajn en mia interno dum la planta kreskado. La rikolto estis malrapida kaj dauxris tutan semajnon. La finan tagon la valvo rompigxis kaj tiuj vortoj elsxprucis kiel akvo el tubo, kiel akvo el krevinta barajxoj, pli forte ol la rivero fluanta proksime - pli forte, multe pli forte.

"Mi devas diri ion al vi," mi diris post vespermangxo. "Mi sentas ion strangan ... ion vere strangan..."

"Ankaux mi ... mi scias ke ankaux mi amas vin," li diris kviete el ia necxerpita profundo de tenero, paroante kun la kutima singardo tiel abunda en li kaj mankanta en mi.

Ni foligxis per adoleskaj ludoj al ni pli signifoplenaj ol cxio alia en la vivo. Mi donis al li mian plej sxatatan foton de mi. Mi donis al li la florornamitan cxemizon por mi gajnintan tiom da komplimentoj. Mi donis al li libron nomitan Platero kaj Mi. Kiam ajn mi trovis beletan sxtoneton mi prenis gxin kaj konservis gxin por li. Mi donis al li etajn imagajxojn de sanktuloj kun amdeklaroj, rigardante lin dek fojojn dum dek sekundoj. Mi donis al li mian taglibron por ke li povu legi cxion pri mi. Mi donis al li la dolcxajxojn al mi senditajn de mia matro, kaj la plej belan krucifikson en mia posedo. Por li mi verkis du poemojn kaj multajn pregxojn, kaj miaj amikoj kaj fratoj farigxis liaj amikoj kaj fratoj. Li sugestis ke ni intersxangxu cxiom da niaj posedajxoj - vestoj, mono, libroj, cxio - por ke nia amo dauxru gxis la fino. Ni konsentis, kaj ne plu ekzistis io mia kaj io lia cxar cxio farigxis nia. Li donis al mi monon por acxeti deziratajn librojn - cxar lia patro estis pli ricxa ol la mia, li diris - kaj li insistis ke mi uzu lian brakhorlogxon kaj lian plumon Parker. Ni farigxis la du plej bonaj studentoj de nia klaso; en niaj studgrupoj ni elstaris, kaj unu fojon ni prezentis kune verkitan eseon pri filozofio, kaj gxi lauxmerite gajnis la lauxdojn de cxiuj. Iam mi eltrovis ke Marcelo intence malprave respondis al ekzamenajndemandoj por ke li ne ricevu pli bonajn markojn ol mi, kaj poste mi rimarkis ke li farigxas pli kaj pli societema, imite de mi, kaj ke li komencas kombi sian hararon samstile kiel mi. Unu tagon li donis al mi sian plej bonan kalsonon kiel donacon.

"Marcelo, kion mi povas fari?" mi demandis al li, "mia amo senfinas."

Dum la ferioj mi maltrankviligxis. Ni estis kune, sed la duboj estis nur miaj. Kiamaniere, mi demandis al mi, Kristo amis siajn discxiplojn?

Kristo lulis la kapon de Johano kontraux sia brusto kaj lante karesis lian hararon. Kaj Kristo diris al Petro ke li amas lin kiel sin mem. Sed plej multe li amis Johanon, sian Jocxjon.

Intertempe Marcelo sovagxe vagrajdis sian cxevalon, kriante dum li cxasas junajn bovojn trans la kampojn. Mi suferis sola cxar mi ne komprenis la misteron provokan al mi. Ju pli mi amis, des pli mi suferis, kaj same intense.

"Marcelo," mi diris al li, "mi amas vin ecx pli ol mi kredis. Cxu tio ne estas peko?"

Mi enfermis min kaj ploris sola. Mi ecx ne povis elteni rajdadon sur cxevalo cxe lia flanko cxar mi kunportis obstinan evidentajxon de la pezo de mia amo. Kiel ian punon, mi ne povis ne agnoski tiun evidentajxon malhelpan al mi rajdi.

Lia lumbo doloris pro pasio, retenite sed ribeleme. Dum tutaj tagoj li apenaux povis piediri. Liaj testikoj brulis per avido kolektigxinta tie inter liaj kruroj, peza kaj fumflama. La doloro estis pli ol atesto de lia pasio; gxi estis silenta plendo.

Aferoj restis kiel antauxe gxis la nokto kiam Marcelo alvokis min dormi kun li en lia lito pro la malvarmo. Mi saltis de mia lito en lian, proksimen de li sub la kovriloj. Sed mi komencis plorsingulti, kaj tra miaj singultoj mi demandis al li kion ni povas fari por denove farigxi simple amikoj.

Li ne lasis min fini. En la kandellumo li prenis Biblion kaj malfermis gxin cxe parto jam de li markita. "La animo de Jonatan," li vocxlegis, "kunigxis kun la animo de Davido, kaj Jonatan amis Davidon kiel li amis sian propran vivon. Tiam Davido kaj Jonatan kunligigxis en amikeco, cxar Jonatan amis lin kiel sin mem. Kaj Jonatan demetis sian tunikon kaj donis gxin al Davido, kune kun siaj aliaj vestoj, ecx gxis sia glavo, sia pafarko, kaj sia zono." Marcelo fermis la libron kaj tusxis mian vizagxon per sia mano.

"Komprenu," li diris, parolante mallauxte per vocxo neniam tusxatan de dubo, "komprenu - ni faras same kiel ili. Ni amas kiel ili amis, kaj tio estas laux la volo de Dio."

Pli ol tio mi ne bezonis. Per unu seninterrompa kaj ne bridebla movo ni dejxetis cxiujn niajn vestojn. Alion intersxangxeblan ni ne posedis. Ni karesis unu l'alian malrapide, kiel oni mallerte kaj hezite malfermas ravajxujon. Mi eltrovis la harojn sur lia brusto, la muskolojn de lia kolo, la formon de liaj fingroj. Unu el ili estis parte fortondita kaj mi lernis ami gxin pli ol la ceteraj. Mi eltrovis l'aromon de liaj akseloj kaj hararo, min fascinis la parfumo de lia ingveno. Por mi gxi estis la ingveno de la mondo. Ekde tiu nokto ni frue enlitigxis kaj ellitigxis nur kiam la suno jam altis en la matena cxielo. Ni rajdis niajn cxevalojn tra la kamparo, kaj rajdante, perdigxinte en la pura plezuro senti la venton sur mia vizagxo, mi pensadis ree kaj denove pri tio ke finfine mi estas trovinta la amon cxiam sercxitan en la evangelioj.

"Cxu ne veras," mi kriis malantauxen al li ridante, "ke Kristo amis niamaniere?" Marcelo simple ridetis, memfida kaj certa, kaj respondis per kapjeso.

De tiam nia sola malgxojo konsistis el tio ke ni ne estas unu. Ni reiris al la seminario post la feriotagoj. Ni laboris kune, pregxis kune, meditis kaj studis kaj ludis kune, sed ankoraux ni estis du. Samtempe, tamen, ni farigxis grava parto de nia Komunumo. Marcelo elektigxis kiel klasestro kaj mi organizis la Literaturan Klubon kaj gvidis gxin dum gxia plej vigla periodo. Cxiuj vidis nin kunaj. Miro estis en kelkaj okuloj kaj rankoro en aliaj, sed ni ne distingis inter tiuj du - ne, almenaux, gxis post kiam ni eltrovis tion, kion ni jam de longe bezonis. La plej supra etagxo de la konstruajxo estis vastega konservejo por umajxoj ne plu uzataj. La malpuro de la loko al ni ne gravis. Ni sternis lankovrilon sur la polva betona planko, forpusxis la araneajxojn, kaj faris por ni novan mondon tie, mondo kie niaj korpoj, fiksligite per furioza cxirkauxpremo, povis iagrade malpliigi la angoron esti du per palpsercxado unuecen. Tie, cxirkauxate de malnovaj segxoj kaj tabloj, rompitaj glasoj, sxiritaj kurtenoj, kaj forjxetitaj imagajxoj de sanktuloj, ni rompis niajn hauxtojn kaj sentis nian sangon miksigxi kaj transfuzigxi. Super ni vespertoj sxrikis febre, ekscitite de la eksplodanta rugxo de nia sango. Ni amoris gxis malfrua nokto. Post pluraj semajnoj ni ambaux malgrasigxis kaj la saketoj sub niaj okuloj estis nur unu el la detaloj rimarkataj de cxiuj. Tre rapide ni farigxis la plej sxatata konversacia temo inter la cent dudek knaboj, kiel ni studantaj kandidatojel al la pastreco. Al ili intrigis nia sekreto, hazarde eltrovita kaj rifuze ne kunsciigata al ili. Pri cxio ni fajfis. Nerezisteble, nokton post nokto, ni trovis la vojon reen al la kovrilo tenanta nian mondon. Unu matenon, je tagigxo, ni kusxis tie nidaj kiel cxiam. La juna belo de niaj korpoj delirigintis nin; hurle, gxeme ni faris tion al ni antauxe taksitan obscena. Tiun matenon la mallumo sobrigardis nin dum la mortaj okuloj de la sanktuloj observis kiel kutime, kaj la vespertoj flugetis ekscitate tien kaj reen. Subite flamanta punkto de lumo rompis la mallumon kaj la tremanta brilo de torcxo versxigxis sur nin. Mi retrosaltis pro timo. Marcelo rapide ekstaris, kun plene malfermitaj okuloj, kaj la vespertoj sxrikis des pli sovagxe. Mez ilia sxrikado ni auxdis la vocxon de la rektoro.

"Ja veras," li diris.

Marcelo kondutis kvazaux okazintus nenio. Same certe kiel cxiam, per vocxo neniam tusxita de dubo, li donis respondon, kiun mi neniam reauxdis de li.

"Jes, Patro," li diris, "veras. Jen la amo de Kristo."

Multajn jarojn poste la amanto rigardis lin en la malhela lumo.

"Mi povas kompreni kiom belas ami viron," li diris, "nur kiam pasio por viro plenigas min, kiel nun."

Li turnis sin flanken. En la malhelo li vidis la pasintecon kaj kredis ekvidi ion preteran, eble la estontecon. Kristo ne plu eniris liajn pensojn. Li sciis simple ke la morto venos iun tagon sen pardono kaj sen fiksita dato. "Nur tiu komplete amanta vivintos," li pensis klarege. "Nur la interpretanto de la mistero sen konsidero de la oficialaj reguloj. Por tiu kuragxulo, la premio de amo. Kaj post amo, la morto."

Tre lucidaj al li sxajnis liaj pensoj tiam, kaj li imagis sin tie kusxanta por cxiam, libera je memoroj, nuda, rigardanta antauxen.

FINO

Biblioteka Indekso




kandidatojel = kiel kandidatoj reen