ONAGATO

de MISXIMA Jukio

V

Du aux tri tagojn poste komencigxis antauxprovoj de partoj, kiam ajn la diversaj aktoroj havis liberan tempon. Kompletaj provoj ebligxontis dum la malmultaj tagoj inter la fino de la monato kaj la komenco de la venontmonata programo. Se cxio gxustigenda ne priatentitos gxis tiam, ne restos suficxe da tempo por koherigi la prezentadon.

Kiam la partoprovoj komencigxis, al cxiuj evidentis ke Kauxasaki similas fremdulon erare vagintan inter ilin. Li ne havis ecx la plej etan kompreneron pri kabuko, kaj Masujama trovis sin devigata stari cxe lia flanko kaj klarigi vorton post vorto la teknikan lingvajxon de la kabuka teatro, kio devigis Kauxasakin dependi de li. Tuj post la fino de l'unua provo, Masujama invitis Kauxasakin iri trinki.

Masujama sciis ke por homo okupanta lian postenon estas gxenerale eraro aliancigxi kun la regxisoro, sed li sentis ke li povas facile kompreni tion spertatan de Kauxasaki. La opinioj de la juna viro estis precize definitaj, liaj mensaj sintenoj estis sanaj, kaj li plongxis en sian laboron kun knabeca fervoro. Masujama povis kompreni kial la Kauxasakies karaktero tiom allogis al l'auxtoro. Li sentis ke la efektiva junesto de Kauxasaki iel estas puriga elemento, eco nekonata en la kabuka mondo. Masujama pravigis sian amikan rilaton al Kauxasaki per provo servigi tiun kvaliton profite al kabuko.

Kompletaj provoj finfine komencigxis la tagon post la finaj prezentadoj de la Decembra programo. Estis la dua tago post Kristnasko. La jarfina surstrata ekscito senseblis ecx tra la fenestroj de la teatro kaj la tualetejoj. Kaduka malnova skribtablo staris cxe fenestro en la granda provocxambro. Kauxasaki kaj stabano supera al Masujama - la scenejestro - sidis dorse al la fenestro. Masujama estis malantaux Kauxasaki. L'aktoroj sidis sur la cxemura tatamo. Cxiu iris al la centro kiam venis lia vico reciti liniojn. La scenejestro rememorigis pri forgesitaj linioj.

Fajreroj ripete flugis inter Kauxasaki kaj l'aktoroj. "Cxi tie," diris Kauxasaki, "mi preferus ke vi starigxu kiam vi diras, 'Se mi nur povus iri al Kauxacxi kaj meti finon al l'afero.' Poste vi iros al la scenejdekstra kolono."

"Tie mi simple ne povas starigxi."

"Bonvole provu fari laux mia deziro." Kauxasaki elpremis rideton, sed videble lia vizagxo paligxis pro fiervundigxo.

"Vi rajtas petadi ke mi starigxu de nun gxis la venonta Kristnasko, tamen mi neniam povos tiel agi. Cxi tie mi cerbumantu pri io. Kiel mi povas piediri trans la scenejon dum mi pensas?"

Kauxasaki ne respondis, sed evidentis kiom ekstreme agacis al li esti alparolata tiele.

Cxio tute malsamis, tamen, kiam venis la vico de Mangiku. Sed kauxasaki diris, "Starigxu!", Mangiku ekstaris. Li senreziste obeis cxiun instruon de Kauxasaki. Al Masujama sxajnis ke kvankam Mangiku sxatas la rolon, tio ne suficxe klarigas kial li tiel pli komplezas ol kutime dum la provoj.

Masujama devis forlasi la provon pro negocaj aferoj gxuste kiam Mangiku, aktorinte la scenon de la unua akto, reiris al sia segxo apud la muro. Kiam Masujama revenis, lin trafis la jena vidajxo: Kauxasaki, preskaux sternigxinte sur la skribtablo, intense atentis la provon, sen ecx fari al si la penon retropusxi la longan hararon antauxokule pendantan. Li apogis sin per krucitaj brakoj. Sub la korduroja jako liaj sxultroj tremadis pro subpremata furiozo. Tra la fenestro en la blanka muro dekstre de Masujama videblis balono sxvebanta en la norda vento, kies vostrubando proklamas jarfinan rabatvendon. Duraj, vintraj nuboj aspektis kvazaux per kreto desegnitaj sur la pala cxiela bluo. Li rimarkis altaron de Inari kaj vermiljonan torijeton sur la tegmento de proksima malnova konstruajxo. Pli dekstre, cxe la muro, Mangiku sidis japaneske rekta sur la tatamo. La teksto kusxis malfermita sur liaj genuoj, kaj la linioj de lia verde griza kimono ankaux perfekte rektis. De sia starloko Masujama ne povis vidi la tutan vizagxon de Mangiku, sed ties okuloj, profile vidataj, estis absolute trankvilaj, kaj lia milda rigardo senmovete restis fiksita sur Kauxasaki.

Masujama sentis momenta timtremon. Li duone enpasxis la provocxambron, sed nun estis preskaux neeble eniri.

[Fino de Parto V]

[al Parto VI]

[al Parto VII]

Biblioteka Indekso