ONAGATO

de MISXIMA Jukio

IV

La trupo, de kiu Mangiku estis membro, estis restonta samteatre tra Novembro, Decembro, kaj Januaro, kaj la januara programo jam farigxis klacxotemo. Prezentota estis nova verko de dramatisto de la moderna teatro. Tiu viro, kies ideo de propra graveco malbone konvenis por lia juna agxo, faris preternombrajn postulojn, kaj Masujama devis freneze klopodegi pri kompleksa intertraktado por kunlaborigi ne nur la dramiston kaj l'aktorojn, sed ankaux la teatran estraron. Masujama ricevis la taskon cxar l'aliaj konsideris lin intelektulo.

Unu el la postuloj estis ke juna viro fidata de la dramatisto mem regxisoru la teatrajxon. L'estraro konsentis. Ankaux Mangiku konsentis, sed sen entuziasmo. Li prezentis siajn dubojn jene: "Mi vere ne scias, kompreneble, sed se cxi junviro ne bone komprenas kabukon, kaj metos absurdajn postulojn, estos tiom malfacile komprenigigi." Mangiku preferis pli agxan, pli maturan viron - vortoj kies signifo al li estis pli cedema regxisoro.

La nova teatrajxo estis modernlingva dramigo de la dekdujarcenta romano, "Se Mi Nur Povus Sxangxi Ilin!" La trupa direktoro, decidinte ne konfidi la prezentadon de cxi nova verko al la kutima personaro. anoncis ke responsos Masujama. Masujama strecxigxis pensante pri la laboro antaux si, sed, konvinkite ke la teatrajxo estas unua klasa, li sentis ke la rezulto valoros la penon.

Tuj post la preparo de la libretoj kaj la elekto de la roluloj, antauxkunveno okazis unu matenon meze de Decembro en la akceptejo apud la oficejo de la teatra proprietulo. La kunvenon cxeestis la ensceniga direktoro, la regxisoro, la scenejoplanisto, l'aktoroj, kaj Masujama. La cxambro estis varme hejtata kaj la sunlumo enversxigxis tra la fenestroj. Masujama cxiam sentis sin plej kontenta dum antauxkunvenoj. Similis disfaldi mapon kaj priparoli ontan ekskurson: Kie ni enbusigxos kaj kie ni ekmarsxos? Cxu trinkakvo troveblos cxe nia celejo? Kie ni tagmangxos? Kie estas la plej bona loko por rigardi la panoramon? Cxu ni revenos per trajno? Aux cxu estos pli bone rezervi suficxan tempon por reveni boate?

Kauxasaki, la regxisoro, tardis. Masujama neniam spertintis teatrajxon regxisoritan de Kauxasaki, sed li konis lian reputacion. Kauxasaki, malgraux sia junesto, elektigxis regxisori Ibsenajn verkojn kaj modernajn Usonajn teatrajxojn por repetuara trupo, kaj dum unu jaro tiomgrade sukcesis, aparte rilate la lastajn, ke li gajnis jxurnalan drampremion.

Cxiuj (krom Kauxasaki) jam alvenis. La scenejplanisto, kiu ne povis toleri ecx momentan prokraston antaux ol absorbigxi en sian laboron, estis jam rapide notanta, en granda kajero tiucele alportita, sugestojn de l'aliuj, ofte frapetante sian krajonon sur la blankaj pagxoj, kvazaux li krevus ideabundal. Fine la direktoro komencis priklacxi la forestantan regxisoron. "Eble li tiom talentas kiom diratas, sed li ankoraux junas, malgraux cxio. L'aktoroj devos helpi."

Gxuste cxi-momente auxdigxis pordofrapo kaj sekretario enkondukis Kauxasakin. Li eniris la cxambron lauxsxajne blindumita, kvazaux la lumo tro helus por li, kaj sen diri vorton, rigide riverencis antaux l'aliuj. Li estis konsiderinde altstatura, preskaux 180 centimetrojn, kun profunde cxizitaj, viraj - sed tre sentemaj - trajtoj. La tago vintre malvarmis, sed Kauxasaki portis cxifitan, maldikan pluvmantelon. Sube, kiel li poste montris, li portis brikkoloran kordurojan jakon. Lia longa sunbukla hararo tiom sobpendis - gxis lia nazopinto - ke li ofte devis pusxi gxin malantauxen. La unua impreso estis suficxe malbonauxgura al Masujama. Li supozis ke viro eminentigxa pro siaj talentoj provus iel apartigi sin disde la sociaj stereotipoj, sed cxi viro sin vestas kaj kondutas precize atendeble de tipa juna viro de la moderna teatro.

Kauxasaki sidigxis cxe la loko al li prezentita cxe la tabla kapfino. Li ne protestis, kiel socie kutime atendendus, kontraux la honoro. Li fiksis la rigardon sur la dramisto, sia intima amiko, kaj prezentite al cxiuj aktoroj, li eligis salutvorton, tuj refiksante la rigardon al la dramisto. Masujama povis memori similajn spertojn. Por viro edukita en la moderna teatro, kie l'aktorara plejmulto junas, ne facilas formi komfortajn rilatojn kun kabukaj aktoroj, kiuj, ekster la teatro supozatus imponaj maturagxaj sinjoroj.

L'aktoroj kolektigxintaj cxe cxi unua antauxkunveno fakte sukcesis montri sian malestimon al Kauxasaki, cxiel per afektado de la plej bona gxentileco kaj sen diri ajnan neamikan vorton. Masujama hazarde ekrigardis la vizagxon de Mangiku. Tiu retenis sin modeste, neniel montrante memgravon, tute sen indiko de la malestimo montrata de l'aliuj. Masujama, pli ol iam antauxe, sentis admiron kaj korinklinon al Mangiku.

Cxeeste de cxiuj, l'auxtoro skize priparolis la teatrajxon. Mangiku, se ne konsideratas roloj luditaj infanagxe, estis ludonta viran rolon por la unua fojo en sia kariero. La intrigo temis pri iu Granda Ministro kun du geinfanoj. Ties naturoj ne konvenas al iliaj respektivaj seksoj, kaj tial ili konforme edukigxis. La knabo (fakte la knabino) finfine farigxas Generalo de la Maldekstro, kaj la knabino (fakte la knabo), farigxas la cxefa mosxtakompana Sinjorino en Senjoden, la palaco de l'Imperiaj Konkubinoj. Poste, kiam la vero riveligxas, ili alprenas vivmanierojn pli tauxgajn al siaj denaskaj seksoj. La frato edzigxas al la kvara filino de la Ministro de la Maldekstro, kaj la fratino edzigas Mezan Konsiliston, kaj cxio finigxas kontentige.

La rolo de Mangiku estis tiu de la knabino kiu vere estas viro. Kvankam gxi estas vira rolo, Mangiku estis aperonta kiel viro nur dum la malmultaj momentoj de la fina sceno. Gxis tiu punkto, li estis ludonta kiel vera onagato role de la cxefa mosxtakompana Sinjorino de Senjoden. L'auxtoro kaj regxisoro konsentis konsili al Mangiku ke li faru nenian provon, ecx en la fina sceno, sugesti ke li fakte estas viro.

Amuza aspekto de la teatrajxo estis ke gxi neeviteble satire prezentas la kabukan konvencion de l'onagato. La korteganino estas efektiva viro, same kiel Mangiku ludanta la rolon. Ne nur tio. Por ke Mangiku, samtempe onagato kaj viro, povu ludi cxi parton, li devos disfaldi dutavole sian realan vivmienon - afero tute malsimila al la simpla kazo de aktoro kiu, dum teatrajxo, ine vestas sin trompocele. La kompleksajxoj de la rolo tre interesis Mangikun.

La unuaj vortoj de Kauxasaki al Mangiku estis, "Placxus al mi se vi ludus la tutajxon kiel ino. Tute ne gravas se vi mienos ine ecx en la lasta sceno." Lia vocxo sonis placxa kaj klara.

"Cxu vere? Se ne gxenas vin ke mi tiel aktoros en la rolo, estos des pli facile por mi."

"Ne estos facile ajnokaze. Tute ne," diris Kauxasaki decide. Kiam li parolis energie tiel, liaj vangoj rugxe glimis kvazaux lampo eklumus interne. L'akreco de lia tono nubombris la kunvenon. Masujama vage ekrigardis al Mangiku. Tiu estis subridanta bonhumore, premante la manan dorsflankon al la busxo. L'aliaj malstrecxigxis vidante ke Mangiku ne ofendigxas.

"Nu, do," diris l'auxtoro, "mi legos la libreton." Li levis siajn elstarajn okulojn, kiuj aspektis duobligitaj malantaux la dikaj okulvitroj, kaj eklegis la tekston sur la tablo.

[fino de parto IV]

[al Parto V]

[al Parto VI] [al Parto VII]

Biblioteka Indekso


ideabundal = "pro ideabundo "reen