ONAGATO

de MISXIMA Jukio

III

Post la forpaso, unu post l'alia, de l'antauxa generacio de famaj veteranaj aktoroj, la kulisa auxtoritato de Mangiku farigxis absoluta. Lia onagata discxiplaro servis lin kiel personaj lakeoj; ja la rangordo en la tualetejo precize samis kiel la sursceneja kiam Mangiku ludas la rolon de regxidino aux damo.

Al tiu flankenpusxinta la pordkurtenojn ornamitajn per la blazono de la familio Sanokauxa, eniro en Mangikues tualetejon alportas trafan senton; cxi cxarma azilejo ne enhavas ecx unu viron. Ecx samtrupanoj sentis, interne de cxi cxambro, ke cxeestas aliseksano. Kiam ajn Masujama iris taskocele al Mangikues tualetejo, necesis nur malfermeti la pordkurtenojn por senti, ecx antaux enpasxo, aparte vivan, karnan konscion pri propra vireco.

Kelkfoje, kulise de varieteaj teatroj, Masujama laboral iris al la tualetejoj de hxoraninoj. La cxambroj preskaux plenis de sufoka ineco, kaj la malglathauxtaj knabinoj, sternigxinte kiel bestoj en zoo, jxetis enuajn rigardojn al li, sed li neniam sentis sin samgrade fremda kiel en la tualetejo de Mangiku; nenio cxe cxi veraj inoj vekis senton de lia propra viresto.

La Mangikua cxirkauxantaro neniel aparte amike kondutis al Masujama. Male, li sciis ke ili sekrete priklacxas lin, akuzante lin pro respektomanko aux pro afektemo cxar li studis cxe universitato. Li ankaux sciis ke kelkfoje ili agacigxas pro lia pedanta insisto pri historiaj faktoj. Kabukmonde akademia scio sen arta talento senvaloras.

Ankaux kompensojn Masujama ricevis pro sia laboro. Tio okazis kiam Mangiku volis peti komplezon de iu - nur, kompreneble, kiam li bonhumoris. Li tordis la korpon diagonalen de la tualetotablo, balancetis la kapon, kaj ridetis. La nepriskribebla cxarmo de liaj okuloj je tiaj momentoj vekis la senton cxe Masujama ke li deziras nenion alian ol sklave penservi cxi viron. Mangiku mem neniam forgesis sian dignon. Li neniam ne konservis iom da distanco, kvankam evidentas ke li scias pri siaj cxarmoj. Se li estus vera ino, lia tuta korpo same plenus de allogo kiel la okuloj. L'allogo de onagato estas nur momenta brileto, sed tio suficxas por ke gxi ekzistu sendepende kaj montru la eternan inkiaon.

Mangiku sidis antaux la spegulo post ludado de La Kastelo de la Sinjoro Protektanto de Hcxigxin, la unua programero. Li jam demetis la kostumon kaj perukon portitajn role de Damo Hinaginu, kaj surmetis negligxon, cxar li ne devis aperi dum la programa mezo. Masujama, informigxinte ke Mangiku deziras interparoli, atendis la finon de Hacxigxin en la tualetejo. La spegulo subite karmezine ekflamigxis kiam Mangiku revenis al la cxambro, plenigante la enirejon per la susurado de siaj roboj. Tri discxiploj kaj kostumistoj kunlabore formetis cxion formetendan en la provizejon. Foriris kiuj devis, kaj restis neniu krom iuj discxiploj cxirkaux la hibacxo en l'apuda cxambro. La tualetejo estis subite trankvila. El koridora lauxtparolilo venis la bruo de la kulisosxovistoj martelantaj dum malmuntado de la jxus finigxinta drames scenejo. Estis malfrua novembro, kaj la vaporhejto nubigis la fenestrovitron morna kiel tiu de malsanuleja cxambro. Blankaj krizantemoj gracie kurbigxis en klozonea vazo apud la tualetotablo de Mangiku. Tiu, eble cxar la signifo de lia teatra pseuxdonimo estas "dek mil krizantemoj", aparte sxatis tiun floron.

Mangiku sidis sur dika kuseno el purpura silko antaux la tualetotablo. "Cxu gxenus vin sciigi al la sinjoro de la strato Sakuragi?" (Mangiku, laux la malnova kutimo, priparolis siajn instruistojn de danco kaj kanto per la stratnomoj de ties logxejoj.) "Malfacilus por mi informi lin." Parolante, li fiksrigardis la spegulon. De sia sidloko Masujama povis vidi la nukon de Mangiku kaj la spegulajxon de lia vizagxo ankoraux sxminkita por la rolo de Hinaginu. Liaj okuloj ne rerigardis Masujaman, ili rekte rigardis la propran vizagxon. La rugxigxo postlasita de la sceneja peno ankoraux glimis tra la vangopudro, kiel la matena suno tra maldika glacitavolo. Li rigardis Hinaginun.

Ja, li fakte vidis sxin en la spegulo - Hinaginu, kies aspekton li jxus sxajnigis, Hinaginu, la filino de Mori Sanzaemon Josxinari kaj la novedzino de la juna Satoo Kazuenosuke. Cxar sxia edzo, pro feuxda lojalo, rompis la geedzan ligon, Hinaginu mortigis sin por ke sxi restu fidela al unuigxo "kies ligoj tiom malfortis ke ni neniam kusxis samlite." Hinaginu mortis sur la scenejo pro malespero tiel ekstrema ke sxi ne plu povis elteni la vivon. La spegula Hinaginu estis fantomo. Ecx tiu fantomo, Mangiku sciis, gxuste tiumomente elglitas el lia korpo. Liaj okuloj cxasis Hinaginun. Sed, dum la postbrilo de l'ardaj rolaj pasioj forflusis, la vizagxo de Hinaginu forpaligxis. Li gxisis gxin. Ankoraux restis sep prezentoj antaux la fina tago. Denove morgaux la konturoj de Hinaginu preterdube revenos al la fleksebla muldilo kiu estas la vizagxo de Mangiku.

Masujama, gxuante la vidon de Mangiku en tia abstrakta stato, preskaux ridetis pro amo. Mangiku subite turnis sin al li. Dum la tuta tempo li konsciis pri Masujames fiksrigardo, sed indiferente kiel aktoro delonge alkutimigxinta al publika atento, li dauxrigis. "Temas pri tiuj muzikilaj partoj. Ili simple ne suficxe longas. Mi ne volas diri ke mi ne kapablas kanti gxin se mi rapidas, sed tio tiom malbeligas cxion." Mangiku aludis al la muziko por la nova dancodramo prezentota la sekvan monaton. "Sinjoro Masujama, kion vi opinias?"

Mi tute konsentas. Sendube vi priparolas la parton post "Kiel lante finigxas la tago cxe la cxina ponto en Seta."

Jes, gxuste tie. Ki-el lan-te fi-ni-gxas..." Mangiku kantis la koncernan parton, tamburante la ritmon per la delikataj fingroj.

"Mi informos lin. Mi certas ke la sinjoro de strato Sakuragi komprenos."

Cxe Mangiku estis kutimo fini konversacion per starigxo, post komuniki la esencon de l'afero. "Mi timas ke mi nun devas bani min," li diris. Masujama retrotiris sin de la mallargxa tualeteja enirejo por ke Mangiku povu trapasi. Mangiku, kapriverence eliris en la koridoron, akompanate de discxiplo. Li oblikve returnigxis Masujamen kaj, ridetante, denove riverencis. La rugxosxminko cxe liaj okulanguloj havis nedifineblan cxarmon. Masujama sensis ke Mangiku bone konscias pri lia korinklino.

[al Parto IV]

[al Parto V] [al Parto VI] [al Parto VII]

Biblioteka Indekso