ONAGATO

de MISXIMA Jukio

II

Masujames originan decidon dungigxi cxe la teatro inspiris lia ensorbigxo en kabuko, kaj aparte en Mangiku. Li konstatis ke li neniam elsorbigxos sen tute familiarigxi kun la kulisa mondo. Per onidiroj li sciis pri la seniluziigxo trovebla kulise, kaj li volis mem plongxi en tiun mondon kaj gustumi efektivan seniluziigxon.

Tamen, ial l'atendata elrevigxo neniam alvenis. Mangiku mem malebligis cxi tion. Mangiku fidele obeis la admonojn de la 18-jarcenta lernolibro onagatika Ajamegusa: "Onagato, ecx en tualetejo, konservu la mienon de onagato. Li zorge turnu la vizagxon kiam li mangxas por ke aliaj ne vidu lin." Kiam ajn Mangiku devis mangxi cxeeste de vizitantoj, pro manko de suficxa tempo por eliri la tualetejon, li turnis sin tablen pardonpetinte, kaj rapide mangxis tiel lerte ke la gastoj malantauxe ne povas ecx diveni ke li mangxas.

Sendube la sursceneja inbelo de Mangiku cxarmis Masujaman kiel viron. Estis strange, tamen, ke ecx observi Mangiku de proksime en la tualetejo ne rompis la sorcxon. La korpo de Mangiku, kiam li demetis sian kostumon, estis delikata, sed preterdube tiu de viro. Fakte, Masujama emis konsternigxi kiam Mangiku, sidante cxe sia tualetotablo, tro senvesta por ne aspekti kiel viro, direktis gxentilajn, instilajn salutojn al gasto, dume diktavole pudrante la sxultrojn. Se ecx Masujama, longtempa adepto de kabuko, spertis timelvokajn sentojn dum siaj unuaj vizitoj en la tualetejo, kiel reagus homoj kiuj malsxatas kabukon cxar la onagatoj gxenas ilin, se ili vidus tian aferon?

Masujama, tamen, anstataux elrevigxi, kvietigxis kiam li vidis Mangikun post ludado, preskaux nudan en la gazecaj subvestoj sxvitsorbaj. Tia vidajxo povus aspekti groteske, sed la kiao de Masujames fascinigxo - gxia esenco, direblus - ne bazigxis sur suprajxa iluzio, kaj tial tia rivelo ne minacis detrui gxin. Ecx kiam Mangiku tute senvestis, evidentis ke li ankoraux portas plurajn tavolojn da belegaj kostumoj subhauxte; lia nudeco estas efemerajxo. Certe interne de li kasxitis la kauxzo de lia rava sursceneja aspekto.

Masujama gxuis vidi Mangikun revenintan al la tualetejo post ludi gravan rolon. La emocikoloroj de la rolo jxus ludita ankoraux sxvebis super lia tuta korpo, kiel krepuska lumo aux surcxiela luno auxrortempe. La grandaj emocioj de la klasika tragedio - emocioj tute sen rilato al nia cxiutaga vivo - sxajnas bazigxi, almenaux nominale, sur historiaj faktoj: la mondo de pridisputataj heredrajtoj, pacigaj kampanjoj, enlanda milito, ktp, sed efektive ili apartenas al neniu epoko. Ili konvenas al stiligita, groteske tragika mondo, ardacxe kolorigita lauxstile de malfruepoka lignobloka presajxo. Malgxojo preter homa sentivo, superhomaj pasioj, bruliga amo, timiga gxojo, la kurtaj krioj de homoj kaptitaj en cirkonstancaro tro tragika por homa eltenivo: tiaj estis la emocioj antaux nelonge enlogxintaj la korpon de Mangiku. Mirigis ke la svelteco de Mangiku povas enteni ilin kaj ke ili ne krevigis tiun delikatan ujon.

Cxiakaze, antaux momento Mangiku vivantis meze de cxi ekstravagancaj sentoj, kaj sursceneje li elradiis lumon precize cxar la de li prezentataj emocioj transcendis cxiujn konatajn de la spektantaro. Eble tielas rilate al cxiuj scenejaj karakteroj, sed inter hodiauxaj aktoroj neniu sxajnas tiel sincere travivi teatrajn emociojn tiugrade fremdajn al la cxiutaga vivo.

Cxerpajxo el Ajamegusa diras, "Cxarmo estas la esenco de l'onagato. Tamen, ecx nature bela onagato perdos sian cxarmon se li penos imponi per movoj. Se li konscie strebas aspekti gracie, li male sxajnos tute korupta. Cxi tial, se onagato ne vivas inmiene en la cxiutaga vivo, ne probablas ke oni taksos lin perfekta onagato. Kiam li aperas sceneje, ju pli li zorgos pri esence ina movo, des pli vira li sxajnos. Mi estas konvinkita ke l'esenca afero estas la aktora konduto dum la cxiutaga vivo.

La cxiutaga konduto de l'aktoro...jes, Mangiku estis gxismedole inkiaoa kaj parole kaj miene en la reala vivo. Se Mangiku estus pli vira cxiutagvive, tiuj momentoj kiam la postbrilo de jxus ludita onagata rolo grade solvigxis, kiel alttajda spuro sur strando, en la inecon de lia cxiutaga vivo - mem aspekto de tiu sama sxajnigo - farigxus absoluta limo inter maro kaj tero, morna pordo fermata inter songxo kaj realo. La sxajnigo de lia cxiutaga vivo subtenis la sxajnigon de lia sceneja ludado. Cxi tio, laux la konvinko de Mangiku, estas la sola marko de vera onagato. Onagato estas naskito de la nelegxa unuigxo inter realo kaj songxo.

[al Parto III]

[al Parto IV] [al Parto V]

[al Parto VI] [al Parto VII]

Biblioteka Indekso