NOKTOJ CXE LA VILLO de Nikolai Gogol (Rusio)

[Taglibrero]

Gogol unue konatigxis kun Iosif Vielhorskj cxe la villo de Zinaida Volkonskajala 20an de Decembro, 1838. La renkontigxo markis la komencon de sxajne la plej felicxa kaj satiga periodo en la vivo de Gogol. Dum Januaro kaj Februaro de 1839, Vasilj Jxukovskj [poeto kaj repetitoro de la onta Caro Aleksandro II] estis en Romo, kaj Gogol servis lin kiel cxicxerono. En Marto, Jxukovskjn anstatauxigis Pogodin/ La plezuro de Gogol pro la societo de cxi du longtempaj kaj admirataj amikoj kaj lia poiome kreskanta intimeco kun Iosif Vielhorskj speguligxas en kelkaj liaj leteroj de tiu periodo kaj en la memuaro de Pogodin Jaro Eksterlanda.Pogodin prezentigxis al Vielhorskj kaj ties eventuala talento kiel historiisto tre imponis al li. "La juna Grafo Vielhorskj montris al mi sian materialon por bibliografio de Rusa historio," Pogodin skribis en sia taglibro. "Li faras bonan laboron, sed cxu la Sinjoro permesos al li finfari gxin? La rugxa koloro cxe liaj vangoj malbone auxguras. Tamen, li laboras sencxese."

Kiam la malsano de Vielhorskj pligravigxis en Aprilo, Gogol translogxigxis kun li cxe la Volkonskaja villo por dedicxi sian tutan tempon flegante lin. "Mi eksciis tiutempe ke [Gogol] intimigxis kun la juna Vielhorskj," skribis Aleksandra Smirnova en sia taglibro, "sed mi malofte vidis lin kaj ne provis ekscii kiel kaj kiam cxi rilato estigxis. Mi trovis ilian intimecon comme il faut [deca], plej natura kaj simpla." La tono de Smirnova enhavas iomete da sindefendo aux eble gxustigo implica, laux indiko de Henri Troyat, ke la arangxo vekis iom da suspekto. Sed zorgi pri sociaj supozoj estis preter konsidero por Gogol tiutempe. Finfine li trovintis amikon kies bezono por reciproka intimeco kaj amo egalas lian propran. Lia amo reciprokigxis, sed li plene konstatis ke la vivo de lia amato ne longe dauxros. "Mi nun vivas nur pro liaj plipokantaj tagoj," Gogol skribis al Maria Balbina la 30an de Majo, 1839. "Mi kaptas cxiun eblan momenton kun li. Lia rideto aux lia momenta gxoja esprimo konsistigas epokon por mi, eventon en mia monotone pasanta tago." Kaj en la postskribo de letero al Stepan Sxevjrjov, ankaux fine de Majo: "Mi pasigas miajn tagojn kaj noktojn cxe la litflanko de la malsana Iosif, de mia Vielhorskj. La kompatindulo ne povas toleri minuton sen mia proksima cxeesto."

Gogol skribis taglibron pri sia vigilado cxe la Volkonskaja villo. Du manuskriptaj fragmentoj de lia taglibro trovigxis en la arkxivo de Mikxail Pogodin. Ili kutime aperas en kompletaj ruslingvaj eldonoj de la Gogola verkaro sub la titolo Noktoj cxe la Villo kiel fragmenta fikciajxo. Gxi estas, tamen, klare parto de pli ampleksa persona taglibro, kies restajxo, konsiderante la eksplicitan naturon de la postrestantaj partoj kaj la sintenon de la Viktoriana epoko, tre versxajne detruigxis. Jen la teksto de cxi fragmentoj:

Ili estis dolcxaj kaj turmentaj, tiuj sendormaj noktoj. Li sidis, malsana, en la fotelo. Mi estis kun li. Dormo ne auxdacis tusxi miajn okulojn. Silente kaj senvole, sxajne, gxi respektis la snktecon de mia vigilo. Tiom dolcxis sidi proksime de li, rigardi lin. Jam de du noktoj ni ci-diras unu l'alian. Kiom pli li intimigxas al mi ekde tiam! Li sidis tie same kiel antauxe, modesta, kvieta, kaj rezignema. Je la Bona Dio! Kiel gxoje, kiel felicxe mi alprenintus lian malsanon sur min! Kaj se mia morto povus resanigi lin, tutprete mi impetus tidirekten!

* * *

Mi ne restis kun li hierauxnokte. Mi finfine decidis resti hejme kaj dormi. Ho, kiel acxaj, kiel forpusxaj estis tiu nokto kaj mia malaminda dormo! Mi dormis malbone, kvankam jam de preskaux semajno mi estis sendorma. Min turmentis la pensado pri li. Dauxre mi imagis lin, peteganta kaj riprocxanta. Mi vidis lin per l'okuloj de mia animo. Mi rapidis por veni frue al li kaj sentis min krimulo irante. De sia lito li vidis min. Li ridetis per sia kutima angxela rideto. Li prezentis al mi sian manon. Li ame premis la mian. "Perfidulo," li diris, "vi perfidis min." "Mia angxelo," mi diris, "pardonu min. Mi mem suferis kun via suferado. Mi turmentigxis la tutan nokton. Mia ripozo alportis al mi neniun malstrecxon. Pardonu min!" Mia humilulo! Li premis mian manon. Kiel plene mi kompencigxis pro la sufero alportita de la stulte pasigita nokto! "Mia mano lacas," li diris. Mi komencis ventumi lin per lauxrobrancxo. "Aa, kiel fresxe kaj bone," li diris. Liaj vortoj tiam estis...kiaj ili estis? Kion mi ne tiam donintus, kiajn terajn ricxajxojn, tiujn malestimindajn, tiujn acxajn, malgustajn ricxajxojn...ne, ili ne menciindas. Vi, en kies manojn falos - se ili ja falos - cxi nekoheraj, malfortaj linioj, palaj esprimoj de miaj sentoj, vi komprenos min. Alie ili ne falos en viajn manojn. Vi komprenos kiel forpusxas la tuta stako da trezoroj kaj honoroj allogaj al tiuj lignaj pupoj nomitaj homoj. Ho, per kia gxojo, per kia kolero mi povintus treti subpiede kaj premegi cxion donitan de la potenca sceptro de la Caro de la Nordo, se mi nur scius ke cxi tio acxetus rideton indikan al la plej eta malsxargxo cxe lia vizagxo.

"Kial vi preparis tian malbonan monaton de Majo por mi?" li diris al mi, vekigxante en sia fotelo kaj auxdante la venton preter la fenestro, kiu portis la aromon de la floranta sovagxa jasmeno kaj blanka akacio, miksitan kun la girantaj rozpetaloj.

* * *

Je la deka mi sobiris por vidi lin. Mi lasintis lin antaux tri horoj por iom ripozi, por prepari [ion] por li, por doni al li iom da vario, por ke mia alveno donu al li pli da plezuro. Mi sobiris al li je la deka. Jam de pli ol horo li solis. Liaj vizitintoj jam de longe foriris. La deprimo de enuo videblis cxe lia vizagxo. Li vidis min. Li mansvingetis. "Mia savanto," li diris al mi. Ili ankoraux reekxas en miaj oreloj, tiuj vortoj. "Mia angxelo! Cxu vi sentis mian mankon?" "Ho, kiom," li respondis. Mi kisis lian sxultron. Li prezentis sian vangon. Ni interkisis; li ankoraux tenis mian manon.

LA OKAN NOKTON

Li ne sxatis enlitigxi kaj preskaux neniam faris tion. Li preferis sian fotelon kaj la sidpozicion. Tinkte la kuracisto ordonis al li ripozi. Li malgrauxvole ekstaris kaj, apogante sin sur mia sxultro, movigxis al sia lito. Mia karulo! Lia laca rigardeto, lia helkolora jako, liaj malrapidaj pasxoj - mi povas vidi cxion, la tuto estas antaux miaj okuloj.. Li flustris en mian orelon, apogante sin sur mia sxultro kaj rigardetante al la lito: "Nun mi estas ruinigito." "Oni restos enlite nur duonan horon," mi diris al li, "kaj poste ni reiros al via fotelo." Mi rigardis vin, mia karega, tenera floro! La tutan tempon dum vi dormis aux nur dormetis en via lito aux fotelo, mi sekvis viajn movojn kaj viajn momentojn, ligite al vi per ia nekomprenebla forto.

Kiel strange nova estis mia vivo tiam kaj, samtempe, Mi perceptis en gxi ripeton de io fora, io iam fakte ekzistinta. Sed sxajnas malfacile prezenti ideon de gxi; revenis al mi fresxa, efemera fragmento de mia junagxo, tiu tempo kiam juna animo sercxas fratan amikecon kun samagxuloj, amikecon plenan de dolcxaj, preskaux infanecaj bagateloj kaj reciprokaj signoj de tenera ligo; la tempo kiam dolcxas fiksrigardi la okulojn de l'alia, kiam onia tutajxo pretas doni oferojn, kiuj plej ofte apenaux necesas. Kaj cxiuj cxi sentoj, dolcxaj, junaj, fresxaj - ve! estajxoj de malaperinta mondo - cxiuj cxi sentoj revenis al mi. Je la Bona Sinjoro! Por kio? Mi rigardis vin, mia karega, tenera floro. Cxu cxi fresxa spiro de juneco sxvebis sur min nur por ke mi povu subite kaj neeviteble sinku en ecx pli grandan kaj pli mortigan fridon de sentoj, por ke mi povu tuj pliagxigxi je jardeko, por ke mi povu vidi mian malaperantan vivon per ecx pli granda malespero? Tiel mortanta fajro sendas sian lastan flamon supren en la aeron, por ke gxi povu lumigi per sia flagrado la mornajn murojn kaj poste malaperi por cxiam.

Iosif Vielhorskj mortis en Romo la 21an de Majo, 1839. Liajn lastajn momentojn gxenis Zinaida Volkonskaja per malsagxa peno konverti lin al Romkatolikismo. La kontrauxstaro de Gogol al cxi tio rikoltis por li la postan malamikecon de Volkonskaja. La 5an de Junio, Gogol skribis al Aleksandro Danilevskj: "Antaux kelkaj tagoj mi enterigis mian amikon, donitan al mi de la sorto dum vivotempo kiam amikoj ne plu donatas. Mi parolas pri mia perdita Iosif Vielhorskj. Jam de longe ni interligitas, de longe respektas unu l'alian, sed ni unuigxis intime, neapartigeble, kaj plenplene frate nur dum lia malsano, ve." La rilato lasis al Gogol kelkajn plej karajn memorojn de lia vivo. Evidente gxi ankaux sxargxis lin per dauxra kulposento.

FINO

Biblioteka Indekso







Princino Zinaida Volkonskaja (1792-1862) estis unu el la plej rimarkindaj inoj de la tempo. Renoma belino kaj iama amatino de Caro Aleksandro I, sxi ankaux estis donita poeto, komponisto, kaj kantisto. En la jaro 1829 sxi farigxis Romkatoliko kaj tial ricevis la koleron de Nikolao I. La Caro permesis al sxi reteni siajn terposedajxojn, sed malpermesis al sxi logxi en Rusio. Sxi decidis logxi en Romo, kie sxia belega villo baldaux farigxis grava literatura salono kaj magneto por cxiuj urbaj kaj vizitantaj artistoj kaj intelektuloj. reen


La Rusa kutimo konsideri la verkon Noktoj cxe la Villo imaga fikciajxo, kaj trajti la intervirajn amoscenojn en gxi sensivoj unikaj al la Romantika epoko, pensigas pri la paralela Angla tradicio forklarigi la similajn scenojn kaj sentojn en la sonetoj de Sxekspiro kiel Renesancan sensivon anstataux samseksamo. En sia enkonduko al la sonetoj en la eldono de 1974 de Riverside Shakespeare, Hallett Smith skribas: "La sinteno ce la poeto al la amiko konsistas el amo kaj admiro, cedemo kaj posedemo, sed gxi neniel konsistigas seksan pasion. Soneto n-ro 20 klare apartigas la platonan amon de viro por viro, pli ofte esprimita dum la 16a jarcento ol dum la 20a, disde ajna samseksa ligo" {p. 1746}. Por cxi-speca komentariisto, nenio krom eksplicita fizika delogo kvalifikas kiel esprimo de samseksama ligo. Tamen, cxu temus pri rilato inter viro kaj ino, neniu ajniel neus ke sinteno konsista el amo, admiro, kaj posedemo konsistigas veran aliseksaman ligon. reen