Mindinastia Triopo el la cxinlingva Historio de Samseksamo en Cxinio tradukis Mezlandulo

Klerulo Lu Jugxing havis samseksan amaton, kiu nomigxis Uxej Guxosxju. Unu tagon Uxej mortis kaj pro tio Lu ploregis preskaux gxismorte. Plorante li venis antaux la Centfloran Bedon kaj tie li renkontis belulon multe pli belan ol sia Uxej. La belulo demandis al li, kial li tiel malgxojegas. Lu la veron diris al li. Informigxinte ke li tiel amas la mortintan amaton, li diris:

"Mi preferas edzigxi al vi, se ankaux vi tion deziras."

Lu ege gxojis, auxdinte tion. Kaj ili tuj interkisis, cxirkauxbrakumis, kaj gxuis. Post tio Lu demandis al la belulo:

"Kie vi logxas?"

"Ne timu cxar mi fakte estas fantomo. Antauxe mi estis la samseksa amato de la Regxo Lin en la Regno Centflora Bedo. La regxo tre amis min, kaj tio rezultigis la teruran jxaluzon de lia edzino, kaj sxi mortigis min per venena vino. Sed mi neniam perdis la emon kaj cxien mi vagadas. Tuj kiam mi vidis vin, mi deziris proponi min al vi, eksciinte vian malfelicxon. Via amato estas forrabita de la Demono, kiu tro volas havi belulojn. Nun ili kunlogxas en la templo sur la monto Sxjaling. Do vi povos rehavigi al vi vian amaton, se vi nun ekiras peti de la Majstro Sorcxisto helpon."

Auxdinte tion, Lu tuj rapidis al la Majstro Sorcxisto por la sorcxajxo. Post nur tri tagoj, lia amato Uxej revenis. Kaj Lu acxetis sxipon kaj kun siaj du amatoj vojagxis suden, forlasante la hejmlokon. En la posta tempo, oni ofte vidis la triopon kune.

NOTO DE LA TRADUKINTO: En la klasika Cxina literaturo estas iom da rakontoj pri samseksamo, sed en la nuna [1991] Cxinio tio estas absolute malpermesata. La supra rakonto estas elcxerpajxo el libro de Min-dinastio en Cxinio.

FINO

Biblioteka Indekso