LA RAKONTO PRI TAJX AL-MULUK, AZIZ, KAJ LA CXEFA KOMERCISTO el la Mil kaj Unu Noktoj

Monatfine ili atingis la cxefurbon de la Insuloj de Kamforo kaj Kristalo. Enirante la grandan bazaron, Tajx Al-Muluk sentis la malpezigxon de zorgoj kaj lia koro batis gxoje. Pro la konsilo de Aziz ili elseligxis cxe la granda karavanejo kaj luis cxiujn butikojn de la teretagxo kaj cxiujn superajn cxambrojn gxis la tempo kiam la veziro havigos al il enurban domon. En la butikojn ili metis siajn varpakegojn, kaj post kvartaga ripozo cxe la karavanejo, ili iris por viziti la komercistojn de la cxefa silkbazaro.

Survoje tien la veziro diris al l'aliaj du: "Antaux ol atingi nian celon ankoraux farendas io." "Diru al ni," ili respondis, "cxar olduloj tre inspirplenas, aparte tiuj, kiel vi, edukitaj en la politiko." "Mia ideo estas," diris la veziro, "ke, anstataux lasi niajn varojn fermitaj en la karavanejo, kie neniu povas vidi ilin, ni malfermu grandan butikon por vi, regxido mia, en la silkbazaro mem. Vi restos cxe la enirejo por elmontri kaj vendi vian vararon, kaj Aziz restos cxe la butika malantauxo por transdoni al vi kaj disvolvi la sxtofrulajxojn. Cxar vi ege belas, kaj Aziz ne malpli, post re mallonga tempo via butiko estos la plej populara en la bazaro." "Tio estas bonega ideo," diris Tajx Al-Muluk, kaj vestite per sia bela robo, li pluiris al la silkbazaro, sekvate de Aziz, la veziro, kaj cxiuj iliaj sklavoj.

Kiam la komercistoj vidis Tajx Al-Muluk preterpasi, lia belo tiom frapis ilin ke ili cxesis priatenti la klientaron. Tiuj tondantaj silkon cxesis kun tondiloj levitaj, kaj l'acxetantoj forgesis siajn pakajxojn. Kelkaj demandis al si, "Cxu la pordisto Riduxan, posedanto de la sxlosiloj de la gxardenoj de Paradizo, forgesis fermi la pordegojn? Cxu cxi junulo tiel eskapis?" Aliaj kriis, "Lauxdu Alahon! Ni ne sciis ke angxeloj tiom belegas!"

L'amikoj demandis pri kie trovi la cxefan komerciston, kaj iris rekte al lia butiko. La homoj tie sidantaj ekstaris honore al il, pensante, "Cxi respektinda oldulo estas la patro de cxi belaj junuloj." La veziro petis direkton al la cxefa komercisto, kaj, kiam oni indikis tiun al li, li vidis altstaturan oldulon kun blanka barbo, digna vizagxesprimo, kaj ridetanta busxo. Tiu rapide honoris ilin per multaj gxentilaj bonvenigoj. Li invitis ilin sidigxi sur la tapisxo cxe lia flanko, kaj diris, "Mi pretas helpi vin kiel ajn lauxpove."

La veziro diris, "Dokta cxefa komercisto, de kelkaj jaroj mi vojagxas kun cxi du junuloj tra multaj urboj kaj foraj landoj por instrui al ili la diversecon de la popoloj, fineduki ilin, kaj sciigi al ili l'arton de acxetado, vendado, kaj kiel profiti de la variaj kutimoj cxirkaux ili. Ni venas por pasigi iom da tempo cxi-loke, por ke miaj filoj povu gxoji pro la belo de via urbo kaj lernu gxentilecon de gxia logxantaro. Ni petas vin, do, luigi al ni iun grandan bonsituan butikon, kie ni povos vendi la varojn de nia propra malproksima lando."

"Grandos la plezuro fari tion por vi," respondis la cxefa komercisto, kaj tion dirinte, li turnis sin al la du junaj viroj por rigardi ilin. Nura ekrigardeto al ilia belo jxetis lin en senliman maron de konfuzo, cxar li malkasxe kaj fole adoris junvirojn, preferante knabojn pli ol juninoj, kaj regalante sin per l'akra gusto de neplenkreskeco.

Interne pensante, "Gloron kaj lauxdon al la Kreinto kaj Muldinto de cxi ravaj estuloj el senviva polvo!" li ekstaris, kaj traktante ilin kvazaux ilia sklavo, li tute submetis sin al ilia bonvolo. Li montris al ili multajn butikojn kaj fine elektis unu por ili precize en la centro de la bazaro. Gxi estis la plej alloga kaj lumplena el cxiuj; gxi havis pli da spaco kaj pli avantagxe situis ol ajna alia; gxia formo gajstilis kaj belis, kun frontonoj el cxizita ligno, kaj alternaj bretoj el eburo, ebono, kaj kristalo. La strato estis bone balaita kaj akvumita, kaj la pordo estis tiu preferata de la bazara gardisto por apogi sin dumnokte. Post ricevo de la lupago, la cxefa komercisto donis la sxlosilojn al la veziro, dirante, "Alaho benu kaj prosperigu vian butikon ekde hodiaux! La junuloj sukcesu!"

Al la butiko la veziro alportis la tutan vararon, la silkojn kaj brokajxojn, kaj la netakseblajn trezorojn de la teksiloj de Sulejman Sxaho, kaj zorge arangxigis ilin tie. Kiam cxi laboro finitis, li kondukis la du junvirojn kun si al la hamamo proksime de la granda bazara pordego. Gxi bone konatis pro pureco kaj siaj brila marmoro kaj sxtuparo.

Cxar la du amikoj rapide banis sin por frue iri al la butiko, ili ne atendis gxis la veziro finbanis sin, sed gxoje eliris el la konstruajxo. La unua homo renkontinta ilin estis la cxefa komercisto, pasie atendante ilin sur la sxtuparo.

La bano donis fresxan vizagxkoloron kaj perfektigan aspekton al ilia belo. Al la oldulo ili sxajnis du cervidoj. Li vidis la plenfloradon de iliaj vangorozoj, ke noktomezo restas cxe iliaj okuloj, kaj ke ili similas du maldikajn fruktabundajn brancxojn, aux du lakteblankajn kaj dolcxajn lunojn. Li memoris la jenajn liniojn de la poeto:

Se la simpla premo de via mano povas starigi la simbolon de mia sensorgano,
kio do se mi vidus vian korpon kiel oran lumon dezirinvitan?

Li iris al ili kaj diris, "Miaj infanoj, mi esperas ke vi gxuis vian banon. Alaho neniam forpreni gxian bonefikon, sed renovigu gxin eterne." Tajx Al-Muluk respondis plej cxarme, "Nur se ni kune gxuos la plezuron kun vi>" La du junuloj respekte alproksimigxis al la oldulo kaj marsxis antaux li pro liaj agxo kaj rango, malblokante la vojon kaj kondukante lin al sia butiko.

Dum ili marsxis antaux li, videblis la belo de ilia irmieno kaj iliaj koksomovoj sub la roboj. Brilokule, ne povante reteni sian ravigxon, li suspiris kaj snufetis kaj recitis la jenajn dubvekajn liniojn:

Kvankam fajna kaj solida, cxi postajxa karno
tremas kiel ardaj lunoj en la nokta bluo.

Malgraux ke ili auxdis la vortojn, la du junuloj neniel konsciis pri la cxefa komercistes dibocxemo. Male, ili konsideris ke li traktas ilin plej gxentile, kaj, kortusxite pro la honoro, ili provis persvadi lin, pro amikamo, akompani ilin denove al la banejo. La oldulo rifuzis iomete, pro gxentila kutimo, kaj poste konsentis, kun arda koro.

Kiam ili eniris, la veziro, sekigante sin en unu el la privataj cxambroj, vidis ilin kaj elvenis al ili gxis la centra baseno. Li varme invitis la cxefan komerciston al sia propra cxambro, sed tiu rifuzis, dirante ke la honoro tro grandas. Tajx Al-Muluk kaj Aziz prenis lin, cxiu cxe unu mano, kaj kondukis lin al sia cxambro, kaj la veziro reiris al la sia.

Tuj post kiam ili solis, Aziz kaj Tajx Al-Muluk senvestigis la oldulon, demetis la proprajn vestajxojn, kaj komencis froti lin energie, dum li arde sxtelrigardas iliajn cxarmajsojn. Tajx Al-Muluk jxuris ke li havos la honoron sapumi la cxefan komerciston, kaj Aziz petis ricevi la honoron versxi akvon el la kupra baseneto. Inter tiuj du la cxefa komercisto kredis sin jam en Paradizo.

Ili dauxre frotadis, sapumadis, kaj versxadis akvon gxis la veziro alvenis, kio tre malplacxis al la oldulo. Ili spongis lin per varmaj tukoj, kaj poste sekigis lin per fridetaj parfumitaj tolajxoj. Post vesti lin, ili sidigis lin kaj proponis al li sxorbetojn kaj rozakvon.

La oldulo sxajnigis intereson pri la konversacio kun la veziro, sed vere li priatentis nur la du junulojn gracie venantajn kaj forirantajn serve al li. Kiam la veziro salutis per la kutimaj postbanaj esprimoj, li respondis, "Via alveno en nian urbon estas beno por ni, beno kaj granda plezuro!" kaj li recitis la jenan poemon:

Ili venis.
L'altejoj verdigxis kaj la suna flor' flavigxis.
"Adiaux, doloro,
Cxar la frosto mortis kaj aperas violo,"
Ni diris.

La tripo dankis lin pro lia gxentileco, kaj li respondis, "Alaho donu al vi la vivon deziratan kaj protektu viajn idojn kontraux la malicokulo, ho glora veziro!" "Kaj per Alahes graco," respondis la veziro, "via bano duobligu vian sanon kaj vian forton. Cxu akvo ne estas la beatigilo de cxi surtera vivo? Cxu la hamamo ne estas la domo de gxojo?" "Per Alaho, tio veras!" respondis la cxefa komercisto. "La banejo inspiris kelkajn plej eminentajn poetojn. Cxu vi konas iujn iliajn komponajxojn?"

Tajx Al-Muluk unue respondis, "Auxskultu la jenon:

Hamamo de la bela ravo,
delico, bela sens-ekstazo,
Vapor' argxenta, parfumato,
Duone mortas banigxanto,
Duone vivas dormetanto,
Hamame de la bana ravo.
"

Aziz tiam kriis, "Ankaux mi konas poemon pri la hamamo." "Gxojigu niajn orelojn, do," diris la cxefa komercisto, kaj Aziz recitis:

Prenu rokojn kaj alportu,
Cxirkaux fajron ilin metu,
Per orbrilaj korpomembroj
La hamam' kompleta estu.
Jen cxiela Paradiz'!

Post reciti, Aziz sidigxis apud Tajx Al-Muluk. La cxefa komercisto miris pro ilia talento kaj kriis, "Je Alaho, vi scipovas kunmeti belon kaj elokventon. Permesu min, miavice, kanti kelkajn liniojn al vi, cxar per muziko vivigxas niaj kantoritmoj." Li apogis la kapon per la mano, duone fermis la okulojn, kaj kantis:

Renovigas hamamfajro
Lacan vivon de la koro,
Kusxas mi kaj arde amas
La aeron kaj gxi kisas
Ambaux: akvon kaj marmoron.
Ombroplenan la cxambraron
Incensventoj trapasadas;
Dolcxaromojn ili portas
De l'amika korpa aro
De la bela junulparo.
Eterna ombr', eterna varm',
La kernoj estas de la cxarm'.
Hamamo, malgraux fajr', malluma
Al deziro aminduma.

Poste la oldulo rigardis la junulojn kaj lasis sian animon vagi dum momento en la gxardeno de ilia belo. Tiel inspirite, li recitis:

Bonvenon faris ili al mi;
cxe la fajr' varmigis min,
Mi ilian bonkonduton
trovis bela cxe l' hamam'.

Cxi tio ege cxarmis ilin, kaj ili dankis la oldulon. Cxar jam vesperigxis ili akompanis lin gxis la pordo de la hamamo. Li provis persvadi ilin vespermangxi cxe li, sed ili petis forpermeson kaj foriris, kaj la oldulo fikse staris rigardante ilian foriron.

FINO

Biblioteka Indekso

araba vaporbanejo reen