KOJOTO KAJ TEHAMO de Daniel-Harry Steward

tradukis Earl Galvin

Ankaux la jena rakonto aperis en VIVANTE LA SPIRITON.

Lerta Kojoto povis sxangxi sian aspekton kaj farigxi grilo, muso, aux la vento. Kojoto povis cxiam trovi inon kaj devigi sxin submetigxi. Tamen ekzistas rakontoj pri kiel Kojoto postkuris Tehamon, Dion de la fumanta monto.

Tehamo estis potenca. Tehamo estis fortoplena. Tehamo estis bone farita. Tehamo estis brilmembra.

Irante sur la deklivojn de montetoj aux lauxkurante Muelejrojon, li imponis al la pli malgrandaj spiritoj per sia bravo kaj sia lerto, kaj ili faris lin gardisto de l'fumanta monto.

Li auxskultis dum Korvo priparolis l'amplekson de la suba mondo. Li konstruis la cxambrojn kaj fumfluejojn laux konsiloj de Akcipitro kaj Birdo-Regxo. Zorge li skulptis la fornojn laux konsiloj de Miogalo kaj Sciuro. Dum Tehamo plisagxigxis en jugxivo kaj pli belformigxis, la pli etaj spiritoj proklamis lin sia Cxefo kaj Dio de l'fumanta monto.

Dum la jaroj pasadis, disvastigxis tra la valo la scio pri l'dio de l'fumanta monto; pri kiel la spiritoj respektas lian imagajxon kaj atendas lian vorton; pri kiel li sxangxas la sanktan monton kaj mangxigas la fajron gxis fojfoje dumnokte ardo el la profundejoj plenigas la cxielon per dancantaj lumoj.

Kojoto auxdis tiujn rakontojn kaj farigxis scivola. "Kiu estas cxi diviro? Cervo rakontis al mi pri lia nevenkebla maniero. Aglo vidis lin detondi sian hararon per nigrovitra klingo. Pumo samritmigas sin dum li kuras, kaj Muso, rigardinte lin nudan cxe la lumo de la fajra forno, diras ke ja lia korpo formitas el delikate cxizita muskolaro, kaj ke gxi glimas kiel brilanta oro."

Miro kaptis Kojoton kaj devigis lin imagi pri kiel estus vidi kaj flari kaj tusxi cxi dion. Kojoto falis de scivolo en sorcxitecon. Boliginte teon de klarkio kaj rugxburgxono, li sinkis en profundan songxodormon, kaj kiam li vekigxis li estis alta, regxeca, kaj bela.

Pakinte iom da luksaj varoj, li supreniris Cervorojon, kaj kiam li atingis la fumantan monton, li alvokis la spiritojn de la vento kaj de la tero por ke ili sekvu lin malsupren kiam li eniris la labirinton inter la cxielo kaj la monda centro.

La vojo estis varmega kaj serpentuma, do Kojoto demetis siajn felojn kaj iris nuda en la profundejojn. Interne de la monto li venis nevidate al Tehamo kaj rigardis lin dum tiu sxargxis la fornojn per etendataj elastaj membroj kies cxiu tendeno strecxigxis kaj ondetis.

"Cxi viro estas mia," diris Kojoto al si mem. "Mia admiro rave ripozigos lin kaj li farigxos parto de mia spirito."

Kojoto movigxis antauxen, kaj starante vidalvide, la dioj estis ambaux egalaj. Cxiu estis bela viro. Cxiu estis bonfarito.

Tehamo salutis sian gaston kaj alportis sekigitan viandon kaj semojn. "Mi estas Tehamo, gardisto de cxi fumanta monto. Cxi tio estas mia regno, donaco de la cxi cxirkauxaj spiritoj."

Kojoto ofertis sensxelajn glanojn alportitajn de la valo, kaj dum li metis ilin en la manojn de Tehamo, li profunde enspiris l'odoron de cxi viro kaj rigardis lian junecan korpon.

"Mi estas Kojoto," li diris, "kaj ambaux ni estas dioj, kaj Terururso, Salmo, Aglo, kaj cxiaj spiritoj estas kun mi. Ni mangxu kaj festu nian renkontigxon interne de cxi sankta monto."

Sed unue ni ludu kaj luktu, cxar mi taksas nin egalfortaj. Via cxambro largxas kaj la fajroj ardas."

Tehamo ridetis memfide. Li povos venki Kojoton.

Ili pasxmarkis la limojn de la luktejo kaj komencis la ludon. Sxvito kurfluis el iliaj korpoj dum ili mankaptis, turnigxis, ekpusxis, kaj tenadis, okulalokule premante karnon en karnon.

La monto skuigxis kaj fumis, tremante dum ili lukte sxangxigxis de dioj en amantojn. Tia estis la renkontigxo, tia estis ilia pasio, ke la spiritoj, amuzitaj, movigxis eksteren de la monto.

Kojoto kusxis nuda apud Tehamo. Iliaj korpoj estis interplektitaj en dormo tiom profunda ke ili ne vidis la fornojn ardantajn, flamantajn, bare al la fumelfluejoj. Antaux ol la du povis vekigxi kaj levigxi, la fornoj krevis kaj sendis la eksplodantan monton en l'aeron kun brulanta fajro, kune kun cxiuj rokoj, cxiuj negxoj, cxiuj arboj, cxiuj mavsxancaj spiritoj.

En la tondro kaj la mallumo Kojoto vekigxis kaj sercxis Tehamon, sed lia amato ne troveblis. En la bruego kaj nigreco Kojoto kunigis la troveblajn vivajn spiritojn kaj iris trans la valon al Jola-Bolj-Monto kaj atendis multajn tagojn gxis la suno reaperis.

Aglo revenis dirante ke la grundo blankas kaj estas kovrita de cindroj longajn distancojn en cxiuj direktoj. Terururso diris ke la riverojn obstrukcas falintaj arboj kaj mortintaj spiritoj.

Kojoto petis flugilojn de la vento kaj ili flugis super la fumantan monton. Konsternite li trovis ke la monto estas malaperinta, anstatauxita de fauxkanta kratero plena de mil fumoj.

Sed Tehamo nenie troveblis.

Korvo alvokis cxiujn spiritojn por ke ili kunvenu, kaj ili alportis konsolon al Kojoto.

"Rigardu tien," diris Strigo, montrante la vesperan cxielon. "Tehamo estas tie en la steloj. Vidu lin tie kun la spiritoj amantaj lin."

"Vi estas dio farigxinta viro," diris Korvo al Kojoto, "kaj Tehamo estis viro farigxinta dio. Li ne povis fari same kiel vi, tial lia spirito estas sxangxita en la stelojn glimantajn en la nokto. Nun li kaj l'aliaj spiritoj rigardas malsupren kaj atendas tempon por reveni."

"Ni honoros ilin," diris Kojoto. "Ni signalos ilin ke ili revenos. Ni konstruu teramasegon vidotan de granda distanco por ke Tehamo sciu kie trovi nin, ecx de la suda valo, ecx de Monto Sxasta, ecx de Jola-Bolj-Monto."

Kaj tial ili konstruis la teramasegon kiel gvidsignalon sur la norda flanko de la fumanta kratero, faris gxin alta kaj ronda por kapti la someran sunon kaj vintrajn negxojn.

Ankoraux hodiaux la mildaj spiritoj logxas en la loko nomita Tehamo, kaj rande de l'krepusko auxdeblas Kojoto vokanta al sia amato, kiu atendas supre en la steloplena nokto.

Reiro al la Biblioteka Indekso