CXIELARKA DANCO CXIELARKA DANCO de Earl Galvin

Cxiujare dum la unua semajno de julio, miloj da homoj kunvenas en sovagxejo por pace kaj ludeme kunvivi. La cxielarko servas kiel simbolo de la samtempaj unueco kaj diverseco de la homaro. Rezultas la Cxielarkaj Kunvenoj.

La loko atingeblas lastdistance nur piede. La rezulta izoleco ebligas la kreadon de vere ama etoso. Do cxiujare, efektive se efemere, aperas urbeto kun tute pacama logxantaro.

La kunvenloko malsamsxtate situas cxiujare. En 1987 gxi okazis en La Fuma Montaro cxe la sxtatlimo inter Norda Karolinio kaj Tenesio, kaj tie okazis la eventoj de la jena rakonto.

Estas la kvara de julio kaj la kota pado delice varmas sub la plandoj. La rundvibrado kaj la varmo traradike eniras la arbojn kaj trapiede eniras la homan korpon. Kaj arboj kaj korpo tial sxanceletixas rapidege tiel ke la limoj de cxio kunfandigxas kaj nebuligxas cxerande. La pada glitigo kaj la interese subtila ondetumado de la tero devigas malrapidan pasxadon.

Centoj da homoj zorge movigxas tra l'arbaro, laux la padoj sentigxsopiraj. Silente iras cxiuj pro la porpaca matena meditado. Nur knabetaroj kuras, intence glitante. Hundoj kaj homoj pasxetas delikate, kaj l'atento kaj adoro postulataj de la grundo, tiel alloge malrapidiga al irado, ankaux pliebligas la intersxangxon de hundaj kaj homaj ridetoj.

La grundo de la Fuma Montaro elspiras nebuletojn kiam sunradioj, penetinte la foliaron, tusxas la teron. Nun, post la longa silenta mateno, la tagmezo alvenas kun flustroj por ne sxoke kaj abrupte eliri el la matena malbruo.

Eksonas la tamtamaro de la cxefherbejo, kaj tien kondukas la pado. Tie la tero deziras pli intensan tusxadon post la longa matena antauxstimulo. La tamburada takto trakuras l'arbaron kune kun la flustroj kaj nebuletoj. Per nevideblaj ligiloj la takto altiras. Pradeziro danci kaj tamburi tiras la koron kaj sekvas la piedoj.

Jen la cxefa maldensejo en cxi arbaro. Meze pulas la danca rondo. Malhele bruna viro kun densa nigra hararo gxistalie longa digne sidas kaj tamburas. Liaj nigraj okuloj subbrulas gagate, kaj li sxajnas esti ia veda heroo reveninta al la tero por partopreni la dancon.

Cxirkauxe turbadas salikeculo, kies okulvitroj tute malsimetrie restas sur la nazo. Fole, kiel amebria simieto li svingetendas malgrasajn brakojn cxielen, dauxre turnigxante, kaj li ravas kaj cxielon kaj montojn, kaj ili amas lin.

"Cxeroka Popolo!" ripete gxojkrias cximontara indianino kun tamburino cxemane. Tatuitaj sur sxiaj nudaj mamoj estas mefito dekstre kaj gugxa diableto maldekstre. Sxi sencxese ridetas kaj balancigxas kun la tamburtakto.

Iom post iom la rondo pligrandigxas. Jen alvenas fiera ino. Sxi estas rugxe vestita afrika regxino kaj je cxiu pasxo sxia auxdatas la tintiniloj de sxiaj oraj cxenzonoj kaj maleolaj braceletoj. Sxiaj harplektajxoj kaj harligoj, ornamitaj de buntaj fadenoj, atingas la grundon kiam sxi eksidas. Sunforma nazloba ora ornamajxo brilas sur sxia nigra hauxto. Cxe sxia unua tamtamegbato nova robusta soleneco eniras la tamburadon.

Rondcentre tamburas densa amaso da nudaj viroj. Norde, cxirkaux montpinto, ade aperas kaj solvigxas nubaroj. Protekte. La valspiritoj zorgas pri ni. Cxiufoje, kiam la sunlumo ekbruligas, aperas sxirma nubaro, kaj venas varma, refresxiga pluveto. Tra suno, sxvito, pluvo, larmoj, la tamburado dauxras, la takto ne cxesigxas, kaj korojn gxi vigligas.

Alvenas viro tute nigre vestita, ecx kun nigra cxapelo sur la kapo. Li eniras la varman viran korparon sed nek dancas nek tamburas. Videble li volas tion fari, sed ne povas. Ia teruro premas lin, kaj inter liaj strecxridetoj timombroj transiras lian vizagxon.

La tamburado pliintesigxas. Cxiuj kaj cxio miksigxas kaj farigxas unu sola korego fiere kaj forte batanta. Ho, la montoj! Jes! Kaj la cxielo! Jes! La grundo, la pluvo, la suno, l'arbaro, la korpoj! Jes! Jes!

Viro kun visxnustila hararngxo rimarkas la la nigrevestiton kaj lian timon. Li trankvilige parolas al la timulo, kaj dolcxe ridetas gxojige, celante penetri la nevideblan terurparieton cxirkaux li, sed nur intermite kaptas lian atenton. La okuloj de l'panikemulo kontrauxvole rigardas cxirkauxen.

Jen la svelta rugxharulo, tre glathauxta, kovrita de lentugoj, kisata de la ventoj, li ludas tambureton. Jen mezagxa cxilokano, filo de la fummontaro. Taktospasmoj trakuradas muskolarojn cxe la ventro, kaj la brakoj, kaj cxe l' brusto. Vivoforto kaj tenero el la tamburado lia elradias indaminde, ame, gxoje, animdone. Antaux li blondulo dancas, kaj ruligxas sur la tero, pro deliro de la danco.

La bastamburego kusxas sur la flanko tiel ke la ledmembranoj ambauxfinaj frapebligxas simultane. Dekkelkjara latinulo kaj alia viro sidas dorsaldorse sur la flanko de la cxefa taktdonilo. Sobkurbigxas ambaux cele al la tamburegaj kapoj. La cxurovoj de l' junulo kun la takto resaltadas dum li furioze frapas la tamburon kaj ekstazas. Ritmosxprucoj banas la dancantojn.

Nun al la vestita ulo reekkaptas la teruro kaj timiga kuntiriga forto kvazaux sxtaligxemo celas regi lian korpon.

Nun la tamburado tondras.

Al la tero falas li pro konvulsio, kaj ruligxas la okuloj supren tiel ke nur la blankumoj cxeas. El la dancantaro kuras unu al la svenfalinto. Tiu diras ke li estas kuracisto kaj komencas ekzameni la konvulsianton zorge.

"Ja cxi viro mortas!" krias li kaj la visxnuo sxiras nun la pantalonon de sur la baldaue morta viro. Riveligxas strange stara kaco kaj subite skuas gxin la visxnuulo kaj eljxetas riveregon sperme blanka. Tuj la konvulsioj cxesas kaj l'okuloj malfermigxas. Elcxerpite sed trankvile kusxas li cxirkauxrigarde.

Tra la sxvito, suno, pluvo, kaj tra larmoj, dauxras ade la tambura takto de la koro.

[FINO]

Reiro al la Biblioteka Indekso