BLANKNOKTO BLANKNOKTO de Earl Galvin (Usono)

Mi memoras nur specifajn momentojn de tiu tago. La tagfluo falis en forgeson. Certe oni antauxvidadis jam delonge tian verdikton, sed ankoraux restadis iu espero; ia dubebleco pri la fina rezulto. Nun estigxis efektiva verdikto taksanta negravaj la vivojn de gejoj aux progresemuloj, kaj ni cxiuj komprenis la minacon.

Unue venis miro. Ne tute sincera surprizo, sed vera miro. Poste sekvis sxoko, indigno, vengxemo.

Ni ne mortu kviete, ni ne iru al la fornoj!

Kiel la antikvuloj ni sentis ne nur indignon kaj malbonguston pri la krimo kaj tia verdiktacxo, sed ankaux nin afliktis palpebla polucio de la urbaj vivo kaj spirito.

"Al la urbdomo!" oni kriis. "Tie okazis la murdoj, tie okazis la proceso, tie anoncigxis la verdikto kvazaux promeso de pluaj kugloj celantaj nin."

Domo de murdo! Domo de perfido! Fia malpurajxo minacas kaj detruos nian urbspiriton. La oficistoj forlasas la devon kaj kasxas sin nun, ne antauxvidinte povan reagon popolan kiam ili tiel malkasxe kaj cinike mokadis veran dececon.

Restis nun nur la civitanoj mem, la sola ankoraux sana parto de la civita korpo. Ni sercxis, blinde sed instinkte, ian rimedon, iun riton per kiu purigi kaj resanigi la komunuman vivon kaj restarigi reciprokan fidon.

Iuj bategis la porfenestrojn de la urbdomo. La vitro rompigxis.

Mi ne plu volas resti sur la placo. Venos atako, sendube. Mi iras hejmen, al strato Castro, kie cxio estas trankvila. Nur iuj sirenoj auxdigxas malproksime.

Hejme mi trovas neniun. Tra la kuireja fenestro mi vidas fumkolonojn kiuj spiralas cxielen. Cxe televida ekrigardo montrigxas vico da brulantaj policauxtoj cxirkaux la urbdomo. Sango fluetas el la kapo de la teleraportisto pro jxusa policana bastonado. Li parolas timplene kaj iomete konfuze. Dume anemie blekadas la brulantaj mortantaj sirenoj.

Mi rigardas min en la spegulo. Radioj elvenas iel el mia vizagxo. Hirthare pro la flagretantaj sparkoj kiuj trakuradas la aeron inter nevideblaj punktoj, mi vidas sxvebantaj cxirkaux la okuloj eterecajn nubetojn de tia elektra lavenda koloro kia ofte anoncas la komencon de LSD-a vojagxo. Ho dio! Mi estas tro ekscitata por resti senkunule en malplena apartamento. Mi kuras eksteren.

Kvazauxruza silento ankoraux regas la kvartalon dum mi iras al la drinkejo Elephant Walk. Gxi ankoraux havas trankvilan etoson - ecx trankviligan pro sia ordinareco, kaj mi vidas amikon eksidi cxe tablo en la malantauxo de la drinkejo. Post mendo de potenca drinkajxo, mi eksidas apud li.

"Nu, la policauxtoj eksplodetas kvazaux krevmaizo cxinokte, cxu ne?" mi diras al li, sed pri cxio tio li scias nenion. Vespera pianisto de alia kvartala drinkejo, li kutimas dormi gxis tre malfrua horo kaj estas nur de nelonge veka.

Mi rakontas al li mallongan raporton pri la okazajxoj de la tago. Post tri aux kvar minutoj mi apenaux atingas la parton pri la brulantaj policauxtoj antaux la urbdomo. Tiam tra la grandaj fenestroj de la drinkejo ni vidas ekaperintajn policanojn marsxantaj en la mezo de la gxis tiam kvieta strato. Kun la vizagxoj sxirmataj per grandaj transvideblaj plastaj sxildoj, kaj portantaj bastonegojn en vertikala pozicio kun la manoj etenditaj, ili robotmiene movigxas antauxen. Post nur kelkaj sekundoj ni ekkonstatas ke ili celas la drinkejon mem! Tuj subite ili frakasas la pordfenestrojn kriante, "Sodomiistoj eksteren!", kaj amase sturmeniras la drinkejon.

Mi ekflugas en la necesejon por kasxi min. Tie rifugxas ankaux sep aux ok aliaj. Mi kauxras apud la necesabo kaj tenegas la kruron de alia staranta viro. Tra la pordo ni auxdas terurkriegojn kaj la malsanige malbelacxan kontinuan tondron de bastonbatado.

"Kian timon mi sentas!" mi flustras.

Konstatinte ke nia senserura rifugxejo facile igxos kaptilo se la policanoj eniros, ni cxiuj silentigxas. Kaj kia silento! La senspira senespera senpensa paraliza silento de enangulita predo.

Post pli-malpli de minutoj la bruego ekster la necesejo cxesas. Elsxaltigxas la lumoj.

"Ho, ni atendu, ni atendu! Ne malfermu la pordon! Ne! Ne ankoraux!"

La ena kaj ekstera silento dauxras. Ni zorgoplene malfermetas la pordon. Neniu vocxo, neniu movado auxdigxas. Ni sxteliras eksteren.

En la drinkejo staras nek tabloj nek segxoj. Ili amasekusxas laux la malantauxa muro de la cxambro. Ne restas ecx ununura nerompita botelo aux glaso tie. Vitropecoj, sango kaj postlasitaj vestajxoj kovras la plankon. Dise kusxas senkonsciuloj kaj mallauxte gxemantaj mezkonsciuloj. La sola lumo estas tiu envenanta tra la fenestroj de la stratlampoj. Tio restu tie! Ekstere vidigxas amaso da policanoj ankoraux kurantaj tien kaj reen sur la strato.

La bufedisto, timanta la reeniron de la policanoj se ili vidos enulojn, sxokstultigite nin diras ke ni eliru. Ne trovinte mian propran jakon en la hxaosa malordo, mi ekprenas alian de sur la planko. Unuope ni sxtelpasxas eksteren tra la malantauxa pordo. Mi kuras al la apuda paralela strato. Lauxlonge de la strato staras vitrecokulaj, sangantaj, mutaj figuroj.

La enira pordo de mia apartamento situas cxe strato Castro mem, inter la 19a kaj la 20a stratoj, kaj la policanaro rapidegas laux strato Castro de la 17a gxis la 20a kaj reen. Pro tio mi iras laux la najbara strato gxis la 20a. Tie mi kasxas min malantaux arbusto en mallumo, kaj kiam mi vidas ke la policanoj kuras norden cele al la 17a, mi sekvas je bona distanco kaj tiel finfine atingas mian hejmon.

Hejme mi trovas du el miaj samdomanoj. Ankaux ili estas teruritaj. Nia apartamento okupas la plej supran etagxon de trietagxa konstruajxo kaj de tie videblas la tuta strato. Kauxrante en senluma cxambro por ne logi la atenton de la policanoj, ni rigardas sur la straton tra la fendeto inter la kurtenoj. Alvenas taksioj, kamionetoj kaj aliaj diverstipaj veturiloj, cxiuk pleplenaj de senuniformaj viroj, kiuj elsaltas sur la straton kun pistoloj cxemane.

Ili disen kuras kaj pistolvipas cxiun homon atingeblan. Ni retiras nin de la fenestroj. Nia apartamento sxajnu senhoma kaj malluma! Ni forlasas la cxestratajn cxambrojn, kaj mi telefonas al radiostacio. Per rauxktrema vocxo mi rakontas pri la okazantajxoj, kaj la stacio dissendas la informon kaj averton.

Post tempero, cxu de horoj, cxu de minutoj, mi memoras nur korbategojn, la pistolanoj kaj policanoj malaperas kaj la strato sxajne rekvietigxis. Sed ili restis en la songxoj dum la malprofunda strecxa dormo de tiu nokto.

Matene de la morgauxo, kune kun la suno, revenis kuragxo kaj indigno. Mi iris al la drinkejo por vidi la lokon en plena taglumo. Interne estas farata atestantlisto, kaj sur gxi mi skribas mian nomon. Cxeestis ankaux raportistoj kaj kameraistoj scivolaj, do, kun ankoraux tre fortaj emocioj mi rakontis al ili pri la okazintajxoj.

Multaj televidaj komentariistoj prognozas kontrauxgejan reagon kaj rebaton cxe la gxenerala publiko. Ne trovinte tian opinion inter la urbanoj mem, ili intervjuis aliseksamulojn en malproksimaj antauxurboj, sed ankaux tie la sama opinio trafas ilin: "Nu, jes, vere ne estas bone bruligi ploicauxtojn kaj simile, sed malgraux cxio mi komprenas la kialon."

Cxar fakte nur la policanoj atakis homojn dum tiu nokto. La popolo detruis nur simbolojn el vitro kaj metalo, kaj per gxiaj manoj konservigxis la vera morala dececo de la civitanaro.

[FINO]

IOM DA HISTORIO

Fine de novembro de 1978, Dan White murdis la urbestron de San Francisko, George Moscone, kaj la unuan gejan membron de la urba asembleo, Harvey Milk. Li murdis ilin en iliaj respektivaj oficejoj en la urbdomo mem, meze de la tago. Dan White estis ekspolicisto kaj tre arde kontrauxgeja dekstrulo, kaj ankaux membro de la urba asembleo. Post la murdoj la polica instanco permesis al li seninterfere piediri sola al la policostacio por arestigxi. Tion ili faris por ke "li ne perdu sian dignon."

La urbaj jxurnaloj portretis lin "la tria viktimo de sensenca tragedio" kaj nomis lin "Dacxjo". Pro lia jxusa patrigxo la urbaj eminentuloj organizis benefican feston por lia nova bebo. Dum la unua semajno post la murdoj ili kolektis unu milionon da dolaroj tiucele. Multaj policanoj opiniis lin heroo kaj portis cxemizojn blazonitajn per lia portreto.

Sekvis periodo de kontrauxgeja incitado. Kiam alvenis la tempo por elekti la procesan jxurion, gejoj, negroj kaj azianoj estas eksluditaj pro "la antauxjugxemo" de tiaj grupoj. Malgraux la fakto ke Dan White pafis plurajn kuglojn en la korpojn de ambaux viktimoj, la jxurio ne trovis lin kulpa pro murdo, sed nur hommortigo, kvazaux la afero temis pri ia akcidento.

La nokto sekvinta la anoncon de la verdikto ricevis la nomon "White Night", kies signifo estas "Blanka Nokto". La familia nomo de Dan White havas la signifon "blanka", kaj do krome aludas al blankuloj, kaj pro tio la vortparo "Blanka Nokto" havas plursencan signifon.

Reiro al la Biblioteka Indekso