BUDON MI STARIGIS de Nicolino Rossi (San Marino)

Budon mi starigis
stratangule
apud tiu oldulet'
blankhara,
kiu maronojn rostas
kaj disvendas
al aferemaj preterpasantoj
haste kuraj.
Tie ankaux mi disvendas
mian varon:
mian solecon novan
kaj la suferojn nunajn
kaj antikvajn,
mian angoron
kaj la deprimajn sentojn
de solulo.

Cxion cxi mi vendas
poka-preze
kaj per la vibraj
tonnuancoj de vendisto sperta
lauxtvocxe mi disvokas
la kvalitojn varajn:
- Acxetu, acxetu, bonaj homoj,
cxi solecon novan
de mezagxul' sercxanta amon
de l'bonpensantoj fitaksata;
Acxetu vi amikoj,
cxi suferojn el longaj jaroj
de deziroj pri am' mirinda,
laux cxiuj, tamen, abomena!

Acxetu, karaj fratoj,
l'angoron mutan
de la rutinaj tagoj pasigitaj
en cxasto altrudita
rezigne pri tiu amo
kiun vi grimace etikedas
acxajx' kontrauxnatura!

Acxetu, acxetu cxi mian
desperon envolvitan
en la cxiutaga silento
kun ridet' surlipa pri kompato
al vi, normaluloj
cxenitaj far reguloj stultaj!

Budon mi starigis
por varon vendi nekutiman,
sed preterpasantoj
stratangule nur acxetas
la maronojn tuj apude. . .


Biblioteka Indekso