ARTAJXA HISTORIO de Allan Gurganus

(Usono) tradukis Earl Galvin

En la ombra nordorienta angulo de la parko, kie grimpoplantoj kovras la fontanojn, kaj cxiamverdajxoj kreskas, sovagxaj kaj neflegataj, kvazaux profunde en l'Arbaro Vronsky, mi hazarde ekvidis du infanojn kiuj faras ion tre malbonan. Mi vagis al cxi plej sovagxeca parto de la komuna kampo sercxante kvieton kaj liberigon de la hundoj laste permesataj de stulta legxo kuri libere sen konduksxnuroj en la parko. Ilia bojado gxenis min, viro de modestaj sed nevariaj kutimoj, kaj mi promenis en cxi nova direkto.

Mi ekpasxis sur padon inter abioj. Tie staris terakota skulptajxo kun sapeca kaj ora koloro: Kupido, muntita sur marmora bloko iom pli alta ol mi. La infanoj estis jxus surgrimpintaj la piedestalon. Rompita brancxo de l'apuda piceo ankoraux svingigxis tien kaj reen. Mi haltis, konsternita pro tio jam farita de cxi idacxoj. Kupido staris ekvilibre sur unu piedpinto. L'alia diketa gambo etendigxis malantaux li farante iluzion de flugado kaj antauxmovigxo. La knabino kauxris sub la skulptajxo, kun sia maldika brako cxirkaux gxia levita gambo. Sxi ridis, vokante por ke la knabo rigardu, retrotiris nekombitan hararon de sia frunto, fleksis la kolon, kaj eklekis la bulbajn subpartetojn de la statuo. Mi staris tie, mirigita.

En la rozkolora lumo trafanta la skulptajxon je tiu horo, sxia kapo movigxis kiel tiu de sucxbovido. La knabo cxirkauxbrakis la kolon de Kupido kaj kriis ion al mi nekompreneblan. Li poste mallevis sian korpon malantauxen inter la du arkigitajn flugilojn kaj tie pendis, kvazaux sur biciklo. Mi rimarkis ke li estas mallevinta sian plejdan pantalonon. Nun, svingigxante antauxen, li cxirkauxis la koksojn de la statuo per siaj maldikaj kruroj kaj vigle ekrajdis la diketajn skulptitajn gluteojn. Stratjxargone li vokis obscene al la knabino. Sxi klinigxis preter la terakotan ventron, strabis al li, kaj ellasis akran cinikan ridon.

En eta vento, la suno pliintensigxis. Mi konsternigxis pro kiom longe mi rigardis cxi cxion, kaj kiel flegme. Mi diris al mi, jen ne simioj cxirkauxgrimpantaj artefaritan insulon cxe Nacia Bestogxardeno; jen homaj estuloj malpurigantaj homan monumenton. Abomene mi sentis tremon, nauxzon kaj ian absurdan voluptemon. Tenante jxurnalon, mi vidis ke sxvito sxmiris la vesperajn novajxojn sur mian polmon. Mi ne povis rerigardi la Kupidon sed turnigxis kaj rapidis al la kiosko, kie policisto babilis kun junulo malantaux la vendotablo. Preterpasante la fontanon, mi vidis la uniformon, ankoraux tie. Mi proksimigxis kaj observis la policiston klinigxanta en la budon, ekzamenanta medalionon cxirkaux la kolo de la kioskisto. Mi petis la policiston tuj veni kun mi. Mi timis priskribi kion mi vidis. Mi petis ke li bonvolu sekvi min rapide. Aliaj tieuloj, gxemelfratoj kun enbotela limonado, knabino mangxanta pomon, fiksrigardis min kaj miajn vestajxojn. La Cigana knabo malantaux la vendotablo fingrumis la oran medalionon cxe sia gorgxo kaj ridetacxis al mi. Mi venigis la policiston laux brika pado, preter la kaduka fontano kaj kvar forlasitaj bronzaj cignoj, unu kun pomkoro kruele metita sur la kapo. Vartistino rigardis min konduki la policiston. Mi sentis min kvazaux Charlie Chaplin sekvata de giganta policano. Mi esperis ke neniu el miaj studentoj aux kolegoj hazarde preterpasos. Mi jam fingre montris la Kupidon kiam gxi videbligxis preter la piceo. La infanoj estis for.

La suno estis plisobirinta tiel ke nun nur la kapo kaj flugiloj de la statuo brilis ore en la lumo. "Ili forkuris," mi diris, kaj iris antauxen, sentante min ridinda. Mi devis certi, kaj, starante piedpinte, mi premis fingrojn al la generiloj, ankoraux malsekaj. Almenaux mi sciis. La policisto staris flanke de mi, rigardante mian ekzamenadon de la Kupido.

"Eble," mi balbutis, restarante plenpiede, "mi ne gxenos vin pro tio, kion mi jxus vidis cxi tie." Li ridis, bonhumore, kaj pusxante min malantauxen kontraux la marmoran piedestalon, dauxre ridetis dum li etendis manon malsupren kaj milde tasumis gxin inter miaj kruroj.

Reiro al la Biblioteka Indekso