----------------------------------------------------------------------- ^CAPITRO 5 (KVIN) Bob: Nu, vi ankora^u ne diris al mi, kio okazis, dum vi spione rigardis tiun paron. Linda: Okazis io vere stranga. Tom: Vere stranga, fakte. En la mano de tiu junulo estis io. Bob: Kio? Linda: Ni ne povis vidi. Io tre eta. Malgranda afero. Afereto. Tom: Kaj dum ^si ne rigardis, lia mano alproksimi^gis al ^sia taso. Linda: Kaj kiam ^si ekrigardis lin, lia mano ekhaltis. Tom: Tiam li montris ion al ^si. Evidente, li deziris forturni ^sian atenton. Linda: Kaj li sukcesis. Li plene sukcesis. ^Si rigardis al la pordo. Kaj dum ^si rigardis for, lia mano subite estis super ^sia taso, dum unu sekundo, ne pli, kaj tute nature revenis. Malplena. Bob: ^Cu ^gi estis plena anta^ue? Tom: Ne plena. Kompreneble, ^gi ne estis plena. Sed estis io en ^gi, kaj post kiam ^gi estis dum sekundo super la taso de Gerda, estis plu nenio en ^gi. Linda: Certe estas iu mistera substanco. Tom: Iu drogo. Bob: Kiel vi povas scii, ke ne estis tute simple peco da sukero? Linda: Li ne agus tiel ka^se, se estus nur sukero. Tom: Cetere, ^ci tie ne estas peca sukero. Estas nur pulvora sukero, en sukerujoj. Bob: Eble li havis sukerpecon en la po^so kaj... Tom: ^Cu vi ofte promenas kun sukerpecoj en via po^so? Bob: Vi pravas. Tiu ideo estas absurda. Tamen... Linda: Rigardu! Jen ^si ekstaras, kaj ekiras for. Bob: ^Si ^sajnas tute normala. Ver^sajne vi imagis ion draman, dum temas pri tute simpla, tute natura okaza^jo. ----------------------------------------------------------------------- DEMANDOJ (5) Kio estis en la mano de la blondulo anta^ue? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) Kio estis en lia mano poste? (sukerpeco / la taso de Gerda / io tre malgranda / la taso de Linda / nenio) Kio estas en la sukerujoj tie? (sukerpecoj / pulvora sukero / iu drogo / mistera substanco / sekreta lingvo) ^Cu estas normale promeni kun sukerpecoj en la po^so? (jes / ne) Kiu ekiras for? (Linda / Gerda / Tom / Bob / la blondulo) ----------------------------------------------------------------------- EKZERCOJ (5) Ekzemplo: [Kiam / Se] li estus studento, mi lin konus. ---> Se li estus studento, mi lin konus. Por vi: Mi ne scias, [kiam / se] ^si venos al ni. Mi tre multe laborus, [kiam / se] mi povus. [Kiam / Se] li estas studento, li estas en la universitato. [Kiam / Se] Tom estis juna, Gerda jam lernis kriptografion. Mi volas paroli anka^u pri vi, [kiam / se] vi permesas. Mi parolis kun ^si, [kiam / se] ^si sidis en la restoracio. -----------------------------------------------------------------------