(En universitata restoracio)
Tom: Saluton, Linda.
Linda: Saluton, Tom.
Tom: Diru al mi: kiu estas tiu?
Linda: Kiu?
Tom: Tiu alta, blonda, juna viro...
Linda: Kiu?
Tom: Tiu, kiu sidas en la angulo.
Linda: Ho, tiu!
Tom: Jes, tiu.
Linda: Mi ne scias. Mi ne scias, kiu li estas. Nova studento, verŝajne.
Tom: Li estas tute sola.
Linda: Ne. Rigardu. Bela knabino iras al li.
Tom: Ne bela. Juna, eble, sed ne bela. Nur vi estas bela, Linda.
Linda: Tom, kara! Kio okazas al vi? Eble vi laboras tro multe, kaj...
Tom: Nenio speciala okazas al mi. Kaj mi ne laboras tro multe. Fakte, mi laboras malmulte nun. La vera demando estas: kio okazas al vi, Linda? Nur vi estas vere bela.
Linda: Nu, nu...
Tom: Estas fakto. Nur vi estas bela, Linda. Mi estas sincera. Venu kun mi!
Linda: Sed...
Tom: Venu. Al la granda spegulo. Rigardu. Jen estas Linda, la plej bela virino en la mondo, la plej bela virino en la tuta mondo.
Linda: Kaj jen estas Tom, la plej malserioza knabo en la tuta universitato.
Diru al mi: Kiu sidas en la angulo? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) Kiu iras al li? (Tom / Linda / blonda viro / juna knabino / maljuna viro) Al kio iras Tom kaj Linda? (al la angulo / al granda spegulo / al la nova studento / al la blonda viro) Kiu estas (eble) la plej bela virino en la mondo? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro) Kiu estas (eble) la plej malserioza knabo en la universitato? (Tom / Linda / blonda viro / bela knabino / maljuna viro)
Ekzemplo:
{ -a al -as grand- ir- mi -o spegul- }
---> Mi iras al granda spegulo.
Jen:
{ -a -as est- grand- li -o vir- }
{ -a -as en est- li -o restoraci- student- }
{ -a jen labor- nov- -o }
{ -a -as nenio nun okaz- special- }
{ -as bel- est- kio -o ? }