

![[Esperanto]](bildoj/esper-b.gif)
![[English]](bildoj/angl.gif)

Pri la Esperanto-Ligo Ciberspaca
- La Esperanto-Ligo Ciberspaca estas internacia organizo de esperantistoj,
kiu laboras por pliigi la sciecon pri Esperanto kaj kulturo Esperanta, sur la reto kaj tute tra la mondo.
La ELC ofte vidigxas esti la "nacia" esperanta organizo por la reto.
- La ELC estas neuxtrala, kaj ne distingas laux nacieco, religio, aux politika
kredo. Cetere, la ELC estas sendependa de iuj ajn aliaj organzioj.
- La ELC celas uzi la reton por disvastigi esperanton kaj sciecon de esperanto,
en la tutmondan komunumon kaj en la "novajn perilojn". Tial, la ELC provizas servojn al la
komunumo de retaj esperantistoj, ekzemple nian retgazeton, La Kunigilo. Ni invitas
cxiujn esperantistojn helpi tiun penon kolektivan per prezenti artikolojn, sugesti servadojn, kaj
identigi bezonojn en la reta aux esperanta komunumo.
- La ELC ne estas por-profita organizo. Membroj ne devas pagi por membreco, nek estas kosto por
ricevi La Kunigilo. La ELC esperas provizi pli da senkostaj servadoj al retaj esperantistoj
je la estonteco proksima.
- Komentoj kaj demandoj cxiam estas bonvenaj. Vi povas skribi al ni retposxte (esperante aux angle)
pri io ajn. Ni sxategas auxdi de la komunumo pri aferoj de iu ajn skalo!
Tiu cxi pagxo kaj cxiuj bildoj estas Kopirajtaj ©1997
la Esperanto-Ligo Ciberspaca. Cxiuj rajtoj estas retenataj.