(1) La estraro de UEA
povas malpermesi difinitan agon au agadon de TEJO, se
ghi:
(i) kontrauas au
kontrauus la statuton au iun regularon de UEA; au
(ii) damaghas au damaghus al UEA,
chu morale chu materie.
(2) La estraro de UEA povas
senvalidigi difinitan akton de TEJO, se ghi damaghas al UEA,
chu morale chu materie.
(3) La estraro de UEA povas por
difinita periodo forpreni de TEJO ghian rajton fari
kontraktojn, se la estraro de UEA opinias, ke ekzistas
granda probablo, ke alie la monrimedoj de TEJO
elcherpighos.
(1) La ghenerala
direktoro tuj informas la prezidanton de TEJO pri chiu
intervenpropono, se eble per telekomuniko (kun sekva letera
konfirmo).
(2) Krom en okazo de granda urgho,
la estraro de UEA ne decidas dum 6 semajnoj pri la
propono.
(3) TEJO povas liveri al la
ghenerala direktoro skribajn argumentojn kontrau la propono,
kaj tiujn la ghenerala direktoro tuj submetas al la estraro
de UEA.
(4) Se la propono estas konsiderota
dum kunveno de la estraro de UEA, la ghenerala direktoro
donas adekvatan antauavizon al la prezidanto de TEJO pri la
loko, dato kaj horo de la kunveno, kiun reprezentanto de
TEJO rajtas cheesti kaj alparoli dum la koncerna tagordero.