TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 7

INTERNACIA JUNULARA KONGRESO

 

1. Okazigo kaj karaktero

TEJO chiujare okazigas sian internacian junularan kongreson ("IJK"), kiu estas manifestacio de la tutmonda esperantista junulara komunumo kaj celas plifortigi la interkomprenon kaj amikecon inter junuloj de chiuj landoj.

2. Invito

La kongreson invitas landa sekcio au, se mankas landa sekcio en la kongresa lando, alia esperanta organizo.

3. Kongresa kontrakto

(1) La kongreso okazas lau kontrakto farita de TEJO kun la invitanto.

(2) La kongresa kontrakto devas enhavi la jenajn kondichojn:

(i) la kongreson organizos landa kongresa komitato lau bugheto aprobita de TEJO kaj de la estraro de UEA;

(ii) la kongreso respektos la statuton kaj regularojn de UEA;

(iii) la kongresanoj kontraktos pri sia partopreno kun la invitanto au la landa kongresa komitato;

(iv) la kondichoj de la unuopaj kontraktoj de partopreno devos esti aprobitaj de TEJO;

(v) la kongreso pagos al UEA por la kredito de la junulara fondajho sumon egalan al 5 procentoj de chiuj enspezitaj kotizoj;

(vi) se la centra oficejo administros iun kotizon, ghi subtrahos maklerajhon de maksimume 5 procentoj;

(vii) la eventuala profito de la kongreso apartenos trione al UEA por la kredito de la junulara fondajho, trione al UEA por la kredito de la rezervo IJK kaj trione al la invitanto;

(viii) la eventualan deficiton de la kongreso transprenos:

(a) unuavice la rezervo IJK (au, se ghi elcherpighos, la junulara fondajho), sed nur ghis la pli malalta el:

(1) dudekono de la sumo de la bughetitaj kostoj; kaj

(2) triono de la kredita saldo de la rezervo IJK en la dato de la kongresa kontrakto; kaj

(b) duavice, po duone, la junulara fondajho kaj la invitanto; kaj

(ix) la landa kongresa komitato regule raportos kaj al TEJO kaj al la estraro de UEA pri la evoluo de la kongresaj financoj.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-16 fare de Sjoerd Bosga.