TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 6

SERVOJ AL TEJO

 

1. Konsiloj kaj kunlaboro

TEJO ricevas laupete la konsilojn kaj kunlaboron de la ghenerala direktoro kaj de la direktoroj de la oficejoj de UEA.

2. Centra oficejo

(1) La centra oficejo disponigas al TEJO siajn telekomunikilojn kaj poshtan adreson.

(2) La centra oficejo distribuas al la koncernaj respondeculoj lau instrukcioj de TEJO tiun poshton por TEJO, kiu estas ricevita en la centra oficejo, kaj traktas ricevitajn telekomunikojn por TEJO, kiel estas plej konvene por ebligi akuratan respondon.

(3) La centra oficejo regule liveras al la prezidanto, la ghenerala sekretario kaj la kasisto de TEJO adekvatajn informojn pri:

(i) la spezoj de TEJO;

(ii) la unuopaj saldoj de la pasivoj kaj aktivoj de TEJO;

(iii) la membroj de TEJO; kaj

(iv) la patronoj de TEJO.

(4) La centra oficejo disponigas al TEJO lau ties peto laborstacion kun:

(i) elektra skribmashino au komputila ekvivalento; kaj

(ii) adekvataj bretoj kaj tirkestoj.

(5) La centra oficejo staplas la stokojn kaj ekipajhojn de TEJO lau ties peto.

(6) La direktoro de la centra oficejo zorgas, ke tauga nomshildo de TEJO estas fiksita al la strata fasado de la konstruajho.

(7) Kun escepto de elspezoj pro afranko, telekomunikoj kaj fotokopiado, elspezoj de UEA pro la liverado de la servoj menciitaj en chi tiu artikolo ne estas por la debeto de la junulara fondajho.

3. Reklamado

Oni reklamas en la eldonajhoj de UEA lau tekstoj liveritaj de TEJO:

(i) la fakton, ke individua au aligita membro de UEA, kiu aghas ne pli ol 29 jarojn, automate estas individua respektive aligita membro de TEJO;

(ii) la eblecon kotizi al TEJO kiel patrono; kaj

(iii) la kunvenojn, eldonajhojn kaj aliajn servojn de TEJO.

4. Jarlibro

Oni aperigas en la jarlibro de UEA chapitron pri TEJO lau teksto de TEJO liverita.

5. Esperanto

Ordinare, TEJO disponas pri 1 pagho en chiu numero de la revuo Esperanto por raporti pri la junulara agado.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-16 fare de Sjoerd Bosga.