TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 5

KONTRAKTOJ KAJ DELIKTOJ

 

1. Kontraktoj

(1) TEJO ne povas fari kontrakton alimaniere ol en la nomo de UEA kaj rajtas tion fari nur, se la kontrakto plenumas la jenajn kriteriojn:

(i) ghi rilatas al la agado de TEJO;

(ii) ghi ne kontrauas la statuton au iun regularon de UEA; kaj

(iii) en okazo de kontrakto, kies financaj implicoj superas limon difinitan de la estraro de UEA por la aplikado de chi tiu paragrafo, ghi estas farita konforme al kondichoj fiksitaj de la estraro de UEA post konsultigho kun TEJO.

(2) Chiu persono, kiu faras au provas fari kontrakton, kiu ne plenumas la kriteriojn menciitajn en paragrafo (1) au ne estas bazita sur rajtigo trovighanta en statuta au regulara preskribo de UEA au en akto de TEJO, shuldas al UEA monkompenson pro chiuj negativaj sekvoj de sia ago.

2. Deliktoj

Chiu persono, kiu lige kun agado de TEJO kauzas, ke UEA respondecas pri ties delikta faro au nefaro, shuldas al UEA monkompenson egalan al chiuj sumoj, kiujn UEA devas pagi pro la koncerna delikto.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-16 fare de Sjoerd Bosga.