(1) La aktivoj de TEJO
estas la shuldoj al TEJO kaj ghiaj monrimedoj, stokoj kaj
ekipajhoj.
(2) La aktivoj de TEJO jure estas
aktivoj de UEA.
(3) Krom en esceptaj kazoj, la
monrimedoj de TEJO:
(i) ne estas
apartigitaj de la aliaj monrimedoj de UEA; kaj
(ii) estas che bankoj deponitaj kaj
en valorpaperoj investitaj lau la decidoj de tiuj, kiuj
respondecas respektive pri la deponado kaj investado de la
monrimedoj de UEA.
(4) Oni traktas tiun parton de la
monrimedoj de TEJO, kiun TEJO indikas por la aplikado de chi
tiu paragrafo, kiel fiksdatan deponon che UEA, asignante al
ghi renton lau la koncernaj preskriboj de la regularo de UEA
pri fiksdataj deponoj.
(1) La enspezoj de TEJO
estas tiuj sumoj, per kiuj oni kreditas la junularan
fondajhon au la rezervon IJK, kun escepto de sumoj
transigitaj de unu al la alia.
(2) La elspezoj de TEJO estas tiuj
sumoj, per kiuj oni debetas la junularan fondajhon au la
rezervon IJK, kun escepto de sumoj transigitaj de unu al la
alia.
(3) Oni kreditas la junularan
fondajhon per:
(i) sumo, pro chiu
individua membro de TEJO en la membrokategorioj MJ-K kaj
MA-K, egala al kvarono de la kotizo MJ-K por tiu
persono;
(ii) duono de la kotizoj de la
aligitaj membroj de TEJO;
(iii) duono de la kotizoj de la
asociaj membroj de TEJO;
(iv) la kotizoj de la patronoj de
TEJO;
(v) chiuj donacoj, heredajhoj kaj
subvencioj destinitaj al TEJO;
(vi) tiu sumo pagenda de la IJK,
kiu estas menciita en artikolo 7-3(2)(v);
(vii) triono de la eventuala
profito de la IJK;
(viii) la rento asignita lau
artikolo 4-2(4) tiom, kiom ghi estas atribuebla al la
junulara fondajho; kaj
(ix) sumoj transigitaj de la
rezervo IJK.
(4) Oni kreditas la rezervon IJK
per:
(i) triono de la
eventuala profito de la IJK;
(ii) la rento asignita lau artikolo
4-2(4) tiom, kiom ghi estas atribuebla al la rezervo IJK;
kaj
(iii) sumoj transigitaj de la
junulara fondajho.
(5) Oni kreditas la junularan
fondajhon per chiuj aliaj enspezoj de UEA tiom, kiom ili
estas atribueblaj al TEJO, kun escepto de enspezoj pro la
administrado de IJK-kotizoj en la centra oficejo.
(6) La estraro de UEA povas krediti
la junularan fondajhon au la rezervon IJK ankau per aliaj
sumoj.
(7) Oni debetas la rezervon IJK
per:
(i) la eventuala
deficito de la IJK, sed nur ghis la pli malalta el:
(a) dudekono de la sumo
de la bughetitaj kostoj; kaj
(b) triono de la kredita saldo de
la rezervo IJK en la dato de la kongresa kontrakto;
kaj
(ii) sumoj transigitaj al la
junulara fondajho.
(8) Oni debetas la junularan
fondajhon per:
(i) duono de la
eventuala deficito de la IJK post subtraho de tiu parto de
la deficito, kiu estas por la debeto de la rezervo IJK;
kaj
(ii) sumoj transigitaj al la
rezervo IJK.
(9) Oni debetas la junularan
fondajhon per tiuj sumoj, kiuj estas por la debeto de la
rezervo IJK en okazo, se la rezervo IJK elcherpighas.
(10) Oni debetas la junularan
fondajhon per chiuj aliaj elspezoj de UEA tiom, kiom ili
estas atribueblaj al TEJO, kun escepto de elspezoj
pro:
(i) la administrado de
IJK-kotizoj en la centra oficejo;
(ii) la librotenado de la financo
de TEJO;
(iii) la administrado de
paginstrukcioj de TEJO;
(iv) tiuj reklamoj, kiuj estas
menciitaj en artikolo 6-3;
(v) la aperigo de informoj pri TEJO
en la jarlibro;
(vi) la aperigo de TEJO-pagho en
Esperanto;
(vii) la aperigo de chapitro pri
TEJO en la estrara raporto de UEA;
(viii) la eldonado de
Kontakto;
(ix) la distribuado de Kontakto al
la individuaj membroj de TEJO;
(x) la observanto de la estraro de
UEA che la estraro de TEJO; kaj
(xi) la traktado de TEJO-aferoj che
tiuj organo de UEA, kiuj ne estas organoj de TEJO, kaj ankau
kun escepto de tiuj elspezoj, kiuj lau artikolo 6-2(7) ne
estas por la debeto de la junulara fondajho.
(1) La centra oficejo
pagas sumon el la monrimedoj de TEJO, se:
(i) ghi ricevas
instrukcion lau formularo preskribita de la direktoro de la
centra oficejo, kiu estas subskribita:
(a) en okazo de sumo,
kiu ne superas sumon difinitan de TEJO por la aplikado de
chi tiu paragrafo, fare de au prokure por la kasisto de
TEJO; au
(b) en okazo de sumo, kiu superas
tiun limon, fare de au prokure por (1) la kasisto de TEJO
kaj (2) la prezidanto au la ghenerala sekretario de TEJO;
kaj
(ii) en okazo de sumo, kiu superas
2 trionojn de la entuta sumo de la monrimedoj de TEJO,
rajtigas la centran oficejon ankau la estrarano de UEA pri
financo.
(2) La centra oficejo ne demandas,
chu difinita paginstrukcio estas donita lau rajtigo
trovighanta en statuta au regulara preskribo de UEA, au en
akto de TEJO, kaj kondiche, ke la instrukcio mem plenumas la
preskribojn de chi tiu artikolo, la centra oficejo ne
respondecas, se tia rajtigo efektive mankas.