TUTMONDA ESPERANTISTA JUNULARA ORGANIZO

Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara Organizo


Teksto valida je 5 augusto 1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi diferencis nur en artikolo 2-10.

 

CHAPITRO 3

GHENERALA REGULARO

 

1. Membroservoj

La aligitaj kaj asociaj membroj ricevas la samajn membroservojn.

2. Komitatanoj A

(1) Chiu landa sekcio rajtas al nombro de komitatanoj A lau la jena tabelo:

Kalkuleblaj membroj

Komitatanoj A

15-100

1

101-300

2

301-1000

3

1000+

4

(2) Chiu faka sekcio, kiu havas almenau 15 kalkuleblajn membrojn, rajtas al 1 komitatano A.

(3) Kalkulebla membro estas membro de la koncerna sekcio, kiu estas ankau membro de TEJO.

(4) Ordinare, komitatano A estas nomita ghis 30 aprilo en para jaro kaj oficas ekde 1 junio en tiu jaro ghis 31 majo en la sekvanta para jaro.

(5) Komitatano A estas konsiderata kiel demisiinta, se li au shi ne estas membro de TEJO tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la chefaj organoj lau artikolo 3-6.

(6) Komitatano A estas por difinita kunveno anstatauigebla kondiche, ke la anstatauanto estas membro de TEJO.

3. Komitatanoj B

(1) Komitatano B estas elektita per sekreta baloto.

(2) La nombro de elekteblaj komitatanoj B estas po 1 por chiu komencita cento da individuaj membroj.

(3) Kandidato por komitataneco B devas esti individua membro de UEA.

(4) Ordinare, komitatano B estas elektita ghis 30 aprilo en para jaro kaj oficas ekde 1 junio en tiu jaro ghis 31 majo en la sekvanta para jaro.

(5) Komitatano B estas konsiderata kiel demisiinta, se li au shi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la chefaj organoj lau artikolo 3-6.

(6) Komitatano B ne estas por difinita kunveno anstatauigebla.

4. Komitatanoj C

(1) Komitatano C estas elektita per sekreta baloto.

(2) La nombro de elekteblaj komitatanoj C estas kvarono de la suma nombro de la komitatanoj A kaj B.

(3) Kandidato por komitataneco C devas esti individua membro de UEA.

(4) Ordinare, komitatano C oficas ekde sia elektigho ghis la fino de la oficperiodo de la elektintaj komitatanoj A kaj B.

(5) Komitatano C estas konsiderata kiel demisiinta, se li au shi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la chefaj organoj lau artikolo 3-6.

(6) Komitatano C ne estas por difinita kunveno anstatauigebla.

5. Estraranoj

(1) Estrarano estas elektita per sekreta baloto.

(2) Kandidato por estraraneco devas esti individua membro de UEA.

(3) Ordinare, estrarano estas elektita okaze de la chefa kunveno de la komitato en malpara jaro kaj oficas ekde sia elektigho ghis tuj antau la elekto de estraranoj okaze de la chefa kunveno de la komitato en la sekvanta malpara jaro.

(4) Estrarano, kiu ne estas elektita kiel la prezidanto au la ghenerala sekretario, povas esti elektita kiel vicprezidanto, sed TEJO ne havas pli ol 3 vicprezidantojn.

(5) Estrarano estas konsiderata kiel demisiinta, se li au shi ne estas individua membro tiam, kiam la komitato kontrolas la konsiston de la chefaj organoj lau artikolo 3-6.

(6) Estrarano ne estas por difinita kunveno anstatauigebla.

6. Kontrolo

La komitato kontrolas la konsiston de la chefaj organoj okaze de chiu kunveno de la komitato.

7. Aktoj

(1) La aktoj de TEJO estas la komitataj reglamentoj kaj rezolucioj kaj la estraraj decidoj.

(2) Akto estas senvalida tiom, kiom ghi kontrauas la statuton au iun regularon de UEA.

(3) Estrara decido estas senvalida tiom, kiom ghi kontrauas komitatan reglamenton au rezolucion.

(4) La komitato ne povas delegi la faradon de komitata reglamento au rezolucio.

(5) La estraro povas delegi la faradon de estrara decido kaj ankau rajtigi pluan delegadon.

(6) Reguloj por la funkciado au agado de TEJO, suplementaj al la statuto kaj regularoj de UEA, estas fareblaj nur per komitata reglamento.

(7) Komitata reglamento ne estas rigardata kiel regularo de UEA.

8. Elpashoj

Chiu elpasho en la nomo de TEJO devas esti bazita sur rajtigo trovighanta en statuta au regulara preskribo de UEA au en akto de TEJO.

9. Eksigo

(1) Pri la eksigo de individuaj membroj decidas tiuj, kiuj kompetentas pri la eksigo de individuaj membroj de UEA.

(2) Pri la eksigo de sekcioj, patronoj kaj honoritoj decidas TEJO, chiam donante al la koncerna sekcio au persono adekvatan eblecon sin defendi.

 

enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua chapitro | posta chapitro

apple

Tiu chi pagho preparighis je 2000-01-16 fare de Sjoerd Bosga.