|
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO
Regularo pri Tutmonda Esperantista Junulara
Organizo
Teksto valida je 5 augusto
1989.
Noto: Cirkulas teksto de januaro 1994, kiu ne validas. Ghi
diferencis nur en artikolo 2-10.
CHAPITRO 2
STATUTO
1. Establo
TUTMONDA ESPERANTISTA
JUNULARA ORGANIZO ("TEJO") estas per tiu chi statuto
establita.
2. Junulara sekcio de UEA
TEJO estas la junulara
sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO ("UEA"), internacia
organizo ekzistanta kun jura personeco lau la leghoj de
Nederlando.
3. Celoj
La celoj de TEJO
estas:
(i) disvastigi la uzadon de la
internacia lingvo Esperanto;
(ii) agadi por la solvo de la
lingva problemo en internaciaj rilatoj kaj faciligi la
internacian komunikadon;
(iii) plifaciligi la chiuspecajn
spiritajn kaj materiajn rilatojn inter la homoj, sendepende
de diferencoj rilate al nacieco, raso, sekso, religio,
politiko au lingvo;
(iv) kreskigi inter siaj membroj
fortikan senton de solidareco, disvolvante che ili la
komprenon kaj estimon por aliaj popoloj; kaj
(v) liveradi junajn fortojn al la
esperanta movado.
4. Agado
(1) TEJO aplikas en sia
agado metodojn, kiuj respondas al la interesoj de la
junularo.
(2) La agado de TEJO konsistas
precipe el:
(i) informado en
junularaj medioj pri la lingva problemo en internaciaj
rilatoj kaj pri ghia solvo per Esperanto;
(ii) praktika utiligo de Esperanto
je la servo de la junularo kaj informado pri tio en
junularaj medioj;
(iii) okazigo de kongresoj,
konferencoj, seminarioj kaj aliaj kunvenoj; kaj
(iv) instigado al la membroj de
TEJO aktive partopreni en la esperanta movado.
5. Neutraleco
(1) TEJO estas neutrala
rilate al nacieco, raso, sekso, religio, politiko kaj sociaj
problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj
rilatoj.
(2) La neutraleco de TEJO signifas,
ke TEJO ne prenas starpunkton pri aferoj disigitaj de la
lingva problemo en internaciaj rilatoj.
6. Esencaj kondichoj
Por la agado de TEJO
esencaj kondichoj estas:
(i) bonaj internaciaj rilatoj;
kaj
(ii) respekto de la homaj rajtoj
tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio
de Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj
instrumentoj.
7. Lingvo
La sola oficiala lingvo
de TEJO estas la internacia lingvo Esperanto tia, kia ghi
estas difinita de:
(i) sia Fundamento,
(ii) la verkaro de sia iniciatinto
Ludoviko Zamenhof; kaj
(iii) la ghenerala lingva uzado sub
kontrolo de la Akademio de Esperanto.
8. Landaj sekcioj
(1) TEJO instigas al
junaj uzantoj de Esperanto en chiu lando formi sin en
organizon por alighi al TEJO kiel landa sekcio.
(2) La minimumaj kriterioj por
landa sekcio estas jenaj:
(i) ghi kunigas tra sia
lando junajn uzantojn de Esperanto;
(ii) ghi subtenas la celojn de
TEJO;
(iii) ghi estas au aparta asocio au
integra parto de landa asocio alighinta al UEA;
(iv) ghi estas lauorde
organizita;
(v) ghi estas vaste malfermita al
junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio,
politiko au lingvo;
(vi) membreco en ghi estas
libervola; kaj
(vii) ghi estas demokrate
gvidata.
(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne
havas pli ol 1 landan sekcion en chiu lando.
9. Fakaj sekcioj
(1) TEJO instigas al
junaj uzantoj de Esperanto, kiuj interesighas pri aparta
fako, formi sin en organizon por alighi al TEJO kiel faka
sekcio.
(2) La minimumaj kriterioj por faka
sekcio estas jenaj:
(i) ghi kunigas tra la
mondo junajn uzantojn de Esperanto, kiuj interesighas pri la
koncerna fako;
(ii) ghi estas simpatia al la celoj
de TEJO;
(iii) ghi estas au aparta asocio au
integra parto de faka asocio alighinta al UEA;
(iv) ghi estas lauorde
organizita;
(v) ghi estas vaste malfermita al
junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, raso, sekso, religio,
politiko au lingvo;
(vi) membreco en ghi estas
libervola; kaj
(vii) ghi estas demokrate
gvidata.
(3) Krom en esceptaj kazoj, TEJO ne
havas pli ol 1 fakan sekcion por chiu fako.
10. Membroj
(1) La individuaj
membroj estas:
(i) la individuaj
membroj de UEA, kiuj aghas ne pli ol 29 jarojn je la komenco
de la jaro.
(2) La aligitaj membroj
estas:
(i) la aligitaj membroj
de UEA, kiuj aghas ne pli ol 29 jarojn je la komenco de la
jaro.
(3) La asociaj membroj estas la
membroj de la unuopaj landaj sekcioj:
(i) kiuj aghas ghis
inkluzive 29 jarojn;
(ii) kiuj ne estas individuaj au
aligitaj membroj; kaj
(iii) por kiuj la koncerna landa
sekcio pagis kotizon egalan al la kotizo por aligita
membreco de UEA.
11. Patronoj kaj honoritoj
(1) La patronoj estas
tiuj, kiuj kontribuis al la financoj de TEJO lau kriterioj
de TEJO difinitaj.
(2) La honoritoj estas la honoraj
prezidantoj kaj honoraj membroj elektitaj de TEJO.
12. Chefaj organoj
(1) La chefaj organoj
estas la komitato kaj la estraro.
(2) La komitato konsistas
el:
(i) la komitatanoj A,
nomitaj de la unuopaj sekcioj;
(ii) la komitatanoj B, elektitaj de
la individuaj membroj;
(iii) la komitatanoj C, elektitaj
de la komitatanoj A kaj B; kaj
(iv) la estraranoj.
(3) La estraro konsistas el la
prezidanto, la ghenerala sekretario, la kasisto kaj minimume
2 kaj maksimume 6 pliaj estraranoj.
(4) La estraranoj estas elektitaj
de la komitatanoj A, B kaj C.
(5) La anoj de la chefaj organoj
aghas ne pli ol 30 jarojn je la komenco de la jaro, en kiu
ili estas nomitaj au elektitaj.
enhavtabelo | ch. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 | antaua
chapitro | posta
chapitro
|